Cerva fosaĵo (Praga burgo)

(Alidirektita el Cerva fosaĵo (praga burgo))

La Cerva fosaĵo (ĉeĥe Jelení příkop) estas natura profundaĵo inter la Praga burgo kaj la reĝina ĝardeno (Královská zahrada); ĝi etendiĝas je 8 ha, de strato U Brusnice okcidente ĝis la granda kurbiĝo de strato Chotkovy oriente. Trafluas ĝin rojo Brusnice.

Mapo de 1791 (okcidento estas supre)

La fosaĵon meze transpontumas Prašný most (Pulva ponto), kiu iras en la duan korton de la burgo. Je ĝia orienta fino staras Letohrádek královny Anny (Somera palaco de reĝino Anna).