Cervo
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Cervo (komunumo) kaj Cervo (Lugo). |
Cervo (Cervus) estas genro de sovaĝaj remaĉantaj mamuloj de la familio cervedoj el la ordo de parhufuloj. Populare oni nomas cervojn ankaŭ la membroj de la proksime parenca genro Odocoileus.
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Cervino estas la femalo de cervo.
En la genro estas la sekvaj specioj:
- Blanklipa cervo Cervus albirostris
- Cervus alfredi Filipina makulcervo
- Kanada cervo Cervus canadensis
- Cervus duvaucelii - Barasinga
- Ruĝa cervo Cervus elaphus
- Berbera cervo Cervus elaphus barbarus)
- Hajnana cervo Cervus eldii
- Cervus mariannus - Filipina bruna cervo aŭ Filipina sambaro
- Makula cervo Cervus nippon
- Cervus schomburgki - Ŝomburgka cervo (formortinta, 1938)
- Cervus timorensis - Sunda sambaro
- Cervus unicolor - Sambaro