Cesare Bertagnini
Cesare Bertagnini (1827-1857) estis Itala kemiisto, lernanto de Raffaele Piria (1814-1865), al kiu li sukcedis kiel profesoro en la Universitato de Pizo. Dank'al siaj esploroj pri Organika kemio, li estis unu el la plej elstaraj italaj sciencistoj de la 19-a jarcento. Li kreis gravan metodon analizan por la preparado de aldehidoj (reakcioj kun alkalaj bisulfidoj). Li estas unu el la antaŭuloj de la biokemia sintezo, elmontrante ke kelkaj toksaj substancoj, samkiel la Salikilata acido, en altaj koncentriĝoj, antaŭ ol esti eliminata de la organismo, ĝi estas transformita en derivaĵoj ne toksaj. Bertagnini kontribuis por la enkonduko de la koncepto pri protektiva sintezo[1].
Cezaro Bertanjino (1827-1857) | ||
---|---|---|
itala kemiisto
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-a de aŭgusto 1827 en Montignoso, Provinco de Massa kaj Karrara, Italio | |
Morto | 23-a de decembro 1857 en Viareggio, Italio | |
Lingvoj | itala vd | |
Alma mater | Universitato de Pizo Universitato de Torino | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto vd | |
Laborkampo | Organika kemio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiBertanijno ricevis sian diplomon pri kemio en la Universitato de Pizo, en 1848, kiel lernanto de Raffaele Piria. En la sama jaro li batalis en la universitata bataliono, dividante kun sia profesoro Piria la sperto de la Batalo de Kurtatone kaj Montanaro[2].
Post mallonga restado en la laboratorio de Justo de Libiko (1803-1873), li fariĝis asistanto de Piria unue en Pizo kaj poste en Torino, kie pli malfrue li lin sukcedis kiel profesoro. En 1851, Bertanijno akompanis Piria-n en studovojaĝo tra Eŭropo, kaj tiel li povis interŝanĝi sian opinion kun la akademia eŭropa mondo elmontrante la rezultojn de siaj studoj pri organika kemio, kaj sciigante precipe la datumoj de liaj esploroj pri la bisulfidaj komponaĵoj kun la aldehidoj.
En 1856, li ricevis la katedron pri kemio de la Universitato de Pizo, sed lia kariero estis abrupte interrompita pro la tuberkulozo, kiun li infektiĝis en tiu sama jaro, kaj kondukis lin al morto en la sekvanta jaro. Kiam li revenis el vojaĝo al Novjorko, lia sano malpliboniĝis. Li penis reboniĝi kun la maraero tamen li trovis la morton estante nur tridekjara.
Scienca aktivado
redaktiKvankam mallonga, la scienca aktiveco de Bertanino estis tre signifoplena. Li malkovris la ĉeeston de la kamforata acido[3], kaj la anizata acido[4] en la urino. Ankoraŭ en la urino li rimarkis ke la glicino kaj la salikata acido reakcias unu la alian en la homa organismo kaj estigas komponaĵojn malpli toksajn, anticipante la koncepton pri sintezo protektiva en la organismo. En 1852, C. Bertagnini preparis puran cinamaldehidon.
Aliaj gravaj rezultoj estis la reakcioj pri transformado de la oksamido en cianogenon kaj la sintezo de la cinamata acido[5] ekde la benzoata aldehido[6] kaj klorido de acetilo[7]. Tamen, la plej grava reakcio de Bertanijno estas la reakcio inter unu aldehido kaj alia bisulfido, tiel kiel hodiaŭ koniĝas la Reakcio de Bertanijno kaj la produktoj rezultantaj ricevas la nomon Komponaĵoj de Bertanjino.
Verko
redaktiLiteraturo
redakti- Dizionario Biografico
- Enciclopedia Italiana
- Uniroma Arkivigite je 2009-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Internet Archive, Elogio funebre del professore Cesare Bertagnini detto il 22 gennajo 1858
- Littersinne Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- The Quarterly Journal of the Chemical Society of London[rompita ligilo]
- The Sciences in the European Periphery During the Enlightenment, Kostas Gavroglu
- The Quarterly Journal of the Chemical Society of London, Volumes 5-6
- A Dictionary of Chemistry and the Allied Branches of Other Sciences, Volume 1, Henry Watts
- L'institut. Section 1: Sciences mathématiques, physiques et ..., Volume 22
- Reazioni tricolori. Aspetti della chimica italiana nell'età del Risorgimento, Marco Ciardi
- Raffaele Piria: medico, chimico, patriota : innovatore della chimica in Italia
- Per la scienza, per la patria: Carlo Matteucci, fisico e politico nel ..., Fabio Toscano
- Per la scienza, per la patria: Carlo Matteucci, fisico e politico nel ..., Fabio Toscano
Vidu ankaŭ
redakti-
Acetila klorido -
Cianogeno -
Oksamido
Referencoj
redakti- ↑ Greene's Protective Groups in Organic Synthesis, Peter G. M. Wuts
- ↑ Tra patria e campanile. Ritualità civili e culture politiche a Firenze in ..., Gori
- ↑ The London Lancet: A Journal of British and Foreign Medical and ..., Volume 1
- ↑ PubChem
- ↑ PubChem
- ↑ ChemSpider
- ↑ ChemSpider
- ↑ Elogio funebre del professore Cesare Bertagnini detto il 22 gennajo 1858 ..., C. G. Meneghini