Cesme aŭ turke Çeşme (elp. turke: [ʧeʃ'me], greke Κρήνη, signifo: «fonto») estas urbeto en Turkio, borde de la Mediteranea Maro. Ĝi apartenas al la provinco İzmir kaj al la Egea regiono, kaj administre ampleksas ankaŭ la apartan urbon Alaçatı. En 2016 ĝi havis 40 312 loĝantojn. Situanta sur la duoninsulo Karaburun ĉirkaŭ 70 kilometrojn okcidente de İzmir, ĝia relative malvarmeta klimato kaj facila aliro per aŭtovojo igas ĝin privilegiita feriejo.

Çeşme
distrikto de Turkio • urbo
Cesme (Turkio)
Cesme (Turkio)
DMS

Map

Regiono Egea regiono
Provinco Provinco İzmir
Geografia situo 38° 19′ N, 26° 18′ O (mapo)38.3226.305277777778Koordinatoj: 38° 19′ N, 26° 18′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 0 m
Loĝantaro 40312 (en 2016)
Poŝtkodo 35x xx
Telefona kodo 0232
Aŭtokodo 35
Retpaĝaro http://www.cesme.bel.tr/
Retpaĝaro de provinco http://www.izmir.gov.tr/
vdr

Historio redakti

Pli frue ĉi tie estis la greka urbo Kriниi ( greke Κρήνη ).

La urbo estis atakita en 1779 de rusa floto gvidata de Spiridov, Orlov kaj Elphinston, kiuj venis helpi la ribelitajn grekojn. La rusoj akiris la venkon kaj la otomana floto estis tute detruita. Ĉi tiu venko kaŭzis la pacon de Küčük Kaynardja. En Rusio ekzistas Preĝejo de Chesme, fama pro nekutima arkitekturo.

Turismo redakti

 
La urbocentra placo.
 
Panoramo de Cesme

Male al multaj aliaj turkaj turismaj lokoj, loĝantoj kaj lokaj administrantoj provis konservi sian aŭtentikan karakteron. Ĉi tio aparte respeguliĝas en la tipan arkitekturon. Plue, oni tie ne favoras grandajn hotelajn ĉenojn kun "tute-inkluziva koncepto", kio signifas, ke relative malmultaj eksterlandaj turistoj troveblas en Çeşme. Estas multaj termofontoj, kies akvoj iras rekte al la feriejaj hoteloj.

En la somero videblas en la haveno la jaktoj de la turkaj riĉuloj.

La golfeto de Boyalik havas plaĝon de ĉirkaŭ 5 km. La parto ĉe Aya Yorgi precipe estas tre trankvila kaj senventa. Boyalik estas dank 'al sia favora loko inter Ilica, Alacati kaj Çeşme unu el la plej rapide kreskantaj lokoj en Çeşme. La plej famaj strandoj de la marbordo estas Çiftlikköy ( Çatalazmak ), Dalyanköy, Reisdere, Küçükliman, Panşalimanı, Ayayorgi, Kocakarı, Kum, Mavi kaj Pırlanta. La plej populara plaĝo en Cesme estas Altinkum, kiu situas 10 kilometrojn de la urbo mem.

En la urbo elstaras la kastelo aŭ citadelo. Ĝi kune kun la moskeo Bayezid datiĝas de 1508. La granda greka preĝejo, Ayios Haralambos, datiĝas de la 19a jarcento.

Transporto redakti

La urbo havas marajn ligojn kun Grekio kaj Italio (Ancona, Bari kaj Brindisi).

Cesme kaj Esperanto redakti

En Cesme okazis la 13-a mezorienta kunveno inter la 27-a kaj 31-a de marto 2020. Por pliaj informoj vizitu la retejon. Pliaj informoj[rompita ligilo] en la retejo de Universala Esperanto-Asocio.:

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la urbo Çeşme

Vikia komunaĵo : bildgalerio