Malfermi la ĉefan menuon

Cetacoj

ordo de mamuloj, enhavantaj balenojn, delfenojn, balenopterojn, narvalojn, kaj focenojn
(Alidirektita el Cetaco)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cetacoj
Troveblo de fosilioj: Frua Eoceno - Nun
megaptero (Megaptera novaeangliae)
megaptero (Megaptera novaeangliae)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Brisson, 1762

Lamencetacoj Mysticeti
Dentocetacoj Odontoceti
Pracetacoj Archaeoceti (formortintaj)
(vidu tekston por familioj)

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr
Observado.
Murdita baleno sur Ferooj.

En la ordo de cetacoj (Cetacea)[1] estas preskaŭ 80 specioj de mamuloj, kiuj tute alkutimiĝis al la akva vivmedio. Temas pri amplekse distribuata kaj diversa klado de akvomamuloj kiuj nuntempe konsistas el balenoj, delfenoj, kaj porkocetoj. Cetacoj estas karnovoruloj kaj havas naĝilojn. Plej specioj loĝas en maro, kelkaj en riveroj. La vorto cetaco devenis el la latina cetus "baleno", siavice el la greka κῆτος kētos "granda fiŝo" rilate al la helenmitologia rolulo Keto.[2]

Ili estas ĉirkaŭ 89 vivantaj specioj, kiuj estas dividitaj en du grupojn aŭ parvordojn, nome du subordojn, bone distingeblajn:

  • La dentocetacoj (Odontoceti) aŭ dentobalenoj, grupo de pli ol 70 specioj kiu inkludas delfenojn, porkocetojn, belugojn, narvalojn, kaĉalotoj kaj bekobalenoj. Ili havas unuecajn, konusformajn dentojn (monodentoj), ĝenerale en ambaŭ makzelo (veraj delfenedoj) aŭ nur en la suba makzelo (makrocefaloj, plimulto de la masklaj bekcetacoj) aŭ tute mankas (ĉe femala narvalo – narvalino, plimulto de la femalaj bekcetacoj). Ili havas nur unu spirtruon kaj nesimetrian kranion.
  • La lamencetacoj (Mysticeti) aŭ lamenbalenoj, el kiuj estas nuntempe 15 specioj. Ili havas balenlamenojn anstataŭ dentojn. La balenlamenoj estas kornecaj lamenoj, per kiuj la lamencetacoj filtras la akvon por planktonoj. Ili havas 2 spirtruojn kaj simetrian kranion.

Krome estis la grupo de Pracetacoj (Archaeoceti) kiuj estis jam formortintaj prauloj de la nuntempaj balenoj.

Kvankam oni supozis historie, ke cetacoj estas posteuloj el Mesonychia, molekula pruvaro subtenas, ke ili estas parenco de Artiodactyla (Parhufuloj). Cetacoj apartenas al la ordo Cetartiodactyla (formita pere de kombinado de Cetacea + Artiodactyla) kaj ties plej proksimaj vivantaj parencoj estas hipopotamoj kaj aliaj hufohavaj mamuloj (kameloj, porkoj kaj remaĉuloj), el kiuj ili diverĝis antaŭ 50 milionoj da jaroj.

Cetacoj gamas en grando el 1 m kaj 50 kg de la Mauia delfeno al la 29.9 m kaj 173 tunoj de la blua baleno,[3] kiu estas ankaŭ la plej granda animalo iam konata. Kelkaj specioj montras seksan dimorfismon. Ili havas aerdinamikajn korpojn kaj du (eksterajn) membrojn kiuj estas modifitaj en naĝiloj. Kvankam ne tiom flekseblaj aŭ viglaj kiom fokoj, cetacoj povas naĝi tre rapide, kaj la Granda orcino kapablas veturi je 56 kilometroj hore per mallongaj startoj kaj la rorkvalo kiu kapablas veturi je 48 kilometroj hore. Delfenoj estas kapablaj fari tre subitaj turnoj dumnaĝe je altaj rapidoj.[4] La malantaŭaj cetacoj estas internaj, kaj oni supozas, ke ili estas vestiĝaj. Balenoj havas mallongajn harojn ĉe sia buŝo, malkiel la dentobalenoj. Cetacoj havas bone disvolvigitajn sensilojn — ties vidkapablo kaj aŭdkapablo estas adaptitaj kaj por aero kaj por akvo, kaj veraj balenoj havas tuŝsistemon en siaj vibrisiloj. Ili havas tavolon de graso sub la haŭto por teni la korpovarmon en malvarma akvo. Kelkaj specioj estas bone adaptitaj por subnaĝado je grandaj profundoj.

Kvankam cetacoj estas disvastigitaj, plej specioj preferas la pli malvarmajn akvojn de Norda kaj Suda Hemisferoj. Ili pasigas siajn vivojn en akvo, pariĝante, naskante, mudante aŭ fuĝante el predantoj, kiel la Granda orcino, subakve. Tio draste tuŝis ilian anatomion por esti kapablaj fari tion. Ili ege manĝas fiŝojn kaj marajn senvertebrulojn; sed kelkaj, kiel la orcino, manĝas grandajn mamulojn kaj birdojn, kiel pingvenoj kaj fokoj. Kelkaj veraj balenoj (ĉefe Grizaj balenoj kaj eŭbalenoj) estas specializita je manĝo de bentaj kreitaĵoj. Masklaj cetacoj tipe pariĝas kun pli ol unu ino (poliginio), kvankam la grado de poliginio varias depende de la specio. Oni ne konas, ke Cetacoj havas parligojn. Strategioj de masklaj cetacoj por reprodukta sukceso varias inter ar-apartenaj inoj, defendante eblajn partnerojn el aliaj maskloj, aŭ uzante balenvoĉon kiu allogas partnerojn. Idoj estas tipe naskitaj en aŭtunaj kaj vintraj monatoj, kaj la inoj portas preskaŭ ĉiam la respondecon zorgi ilin. Patrinoj de kelkaj specioj fastas kaj zorgas siajn idojn dum relative mallongan periodon de tempo, kio estas plej tipaj de veraj balenoj ĉar ties ĉefa manĝofonto (senvertebruloj) ne troviĝas en iliaj ejoj por reproduktado kaj idozorgado (tropikoj). Cetacoj produktas nombrajn voĉojn, ĉefe klikoj kaj fajfoj de delfenoj kaj la plendecaj kantoj de la Ĝiba baleno.

La viando, graso kaj oleo de cetacoj estis tradicie uzitaj de indiĝenaj popoloj de Arkto. Cetacoj estis priskribitaj en variaj kulturoj tutmonde. Delfenoj estas ofte tenitaj en kaptiveco kaj estas eĉ foje trejnitaj por plenumi trukojn kaj taskojn, dum aliaj cetacoj ne estas ofte tenitaj en kaptiveco (krom kutime nesukcesaj klopodoj). Cetacoj estis senĉese ĉasitaj fare de komercaj industrioj pro iliaj produktoj, kvankam tio estas nune malpermesita pere de internacia leĝaro. La baiĝi (ĉina riverdelfeno) iĝis "Eble Formortinta" en la pasinta jarcento, dum la Vakito kaj la Jangzia sennaĝila porkoceto estas rangitaj Draste Endanĝerita fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Krom ĉasado, cetacoj frontas ankaŭ minacojn el hazarda kaptado, marpoluado, kaj pliiĝanta klimata ŝanĝo.

Lamenbalenoj kaj dentobalenojRedakti

Oni supozas, ke la du subordoj, nome Lamenbalenoj (Mysticeti) kaj Dentobalenoj (Odontoceti), diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 34 milionoj da jaroj.

 
La ĝiba baleno estas lamencetaco.
 
Vosto de ĝiba baleno.

Lamenbalenoj havas lamenojn faritaj el keratino anstataŭ dentoj. La lamenoj filtras krilon kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn el salakvo. Grizaj balenoj manĝas fundoloĝantajn moluskojn. Rorkvala familio uzas gorĝajn fendojn por etendi siajn buŝojn por manĝi kaj eligi akvon. Balenedoj (Veraj balenoj kaj la Gronlanda baleno) havas amasajn kapojn kiuj povas enhavi ĝis 40% el la korpamaso. Plej misticetoj preferas la manĝo-riĉajn pli malvarmajn akvoj de la Norda kaj Suda Hemisferoj, kaj migras al la Ekvatoro por nasko. Dum tiu procezo, ili estas kapablaj fasti dum kelkaj monatoj, fidante en siaj grasaj rezervoj.

La subordo Odontocetesdentobalenoj – inklude kaĉalotojn, bekobalenojn, orcinojn, delfenojn kaj porkocetojn. Ĝenerale la dentoj estas desegnitaj por kapti fiŝojn, kalamarojn aŭ aliajn marajn senvertebrulojn, ne por maĉi ilin, kaj tiele la predo estas englutita tuta. La dentoj havas formojn kiel konusoj (delfenoj kaj kaĉalotoj), glavoj (porkocetoj), pinĉiloj (belugoj), kojndentoj (narvaloj) aŭ eĉ variaj (bekobalenaj maskloj). La dentoj de inoj de bekobalenoj estas kaŝitaj en la gingivoj kaj ne estas videblaj, kaj plej el maskloj de bekobalenoj havas nur du mallongajn kojndentojn. Narvaloj havas vestiĝajn dentojn krom siaj kojndentoj, kiuj estas en maskloj kaj en 15% de inoj kaj havas milionojn da nervoj por senti temperaturon, premon kaj salecon de la akvo. Kelkaj dentobalenoj, kiel kelkaj orcinoj, manĝas mamulojn, kiel pinipedojn kaj aliajn balenojn.

Dentobalenoj havas bone disvolvigitajn senskapablojn – ties vid- kaj aŭd-kapabloj estas adaptitaj kaj por aero kaj por akvo, kaj ili disvolvigis sonarajn kapabloj uzante siajn melonojn. Ilia aŭdkapablo estas tiom bone adaptitaj kaj por aero kaj por akvo ke kelkaj blindaj specimenoj povas survivi. Kelkaj specioj, kiel ĉe kaĉalotoj, estas bone adaptitaj por subnaĝadi je grandaj profundoj. Kelkaj specioj de dentobalenoj montras seksan dimorfismon, laŭ kiu la maskloj diferencas el inoj, kutime ĉe porkocetoj, de seksa memmontrado aŭ agresemo.

AnatomioRedakti

 
Delfena anatomio.

Cetacaj korpoj estas ĝenerale similaj al tiuj de fiŝoj, kio povas esti atribuata al ilia vivostilo kaj al habitataj kondiĉoj. Ties korpo estas bone adaptataj al iliaj habitatoj, kvankam ili kunhavas esencajn karakterojn kun aliaj pli altoŝtupaj mamuloj (Eutheria).[5]

Ili havas aerdinamikan formon, kaj iliaj antaŭaj membroj modifiĝis al naĝiloj. Kelkaj specioj havas dorsajn naĝilojn kiuj povas havi diversajn formojn depende de la specio, sed neniu havas subventran naĝilon. La posta membro tute rudimentiĝis aŭ preskaŭ malaperis, kelkfoje nur interna osteto reprezentas la pelvan zonon. Korpofine troviĝas la horizontala vosta naĝilo. Kelkaj specioj, kiel la belugo, ne havas tiajn naĝilojn. La naĝiloj utilas por stabiligo kaj konduki sin en la akvo.

La naztruo (spirtruo) lokiĝas sur la supro de la kranio (kiel la nazosto, fruntosto kaj periatalo). La pulmoj situas dorse en la spindelforma korpo, etendiĝintaj longe postdirekte. La korposurfaco estas senhara, escepte de kelkajn sensharojn ĉe kelkaj specioj. Subhaŭte troviĝas dika grastavolo. La flarorgano estas rudimenta, la okuloj estas malgrandaj; la eksteraj oreloj, internaj voĉkordoj mankas. La stomako estas plurparta.

La masklaj generaj organoj kaj la mamulaj glandoj de inoj estas interne en la korpo.[6][7]

La korpo estas protektita de dika tavolo de graso, konata foje kiel lardo, uata por termika izolado kaj havigas al cetacoj ties mildan, aerdinamikan korpoformon. En pli grandaj specioj, ĝi povas atingi dikecon ĝis duono da metro.

Seksa dimorfismo evoluis en multaj dentobalenoj. Kaĉalotoj, narvaloj, multaj membroj de la bekobalena familio, kelkaj specioj de la porkoceta familio, orcinoj, globicefaloj, orientaj longbekaj delfenoj kaj la norda lisodelfo montras tiun karakteron.[8] Maskloj de tiuj specioj disvolvigas eksterajn trajtojn, forestajn ĉe inoj, kiuj estas avantaĝaj por lukto aŭ memmontrado. Por ekzemplo, masklaj kaĉalotoj estas ĝis 63% procente pli grandaj ol inoj, kaj multaj bekobalenojs posedas dentegojn uzatajn por konkurenco inter maskloj.[9][10]

Areoj kaj habitatojRedakti

 
La granda blua baleno havas kosmopolitan distribuadon, tio estas, ke ĝi ekzistas preskaŭ en ĉiuj oceanoj, escepte la plej nordaj akvoj de la Arkta Oceano.

Cetacoj troviĝas en ĉiuj areoj. Riverdelfenaj specioj vivas ekskluzive en nesalaj akvoj. Kvankam multaj maraj specioj, kiel la blua baleno, la ĝiba baleno kaj la orcino, havas distribuadan areon kiu inkludas preskaŭ la tutan oceanaron, kelkaj specioj estas nur surloke aŭ en disaj populacioj. Tiuj inkludas la vakiton, kiu loĝas en malgranda parto de la Golfo de Kalifornio kaj la Hektora delfeno, kiu loĝas en kelkaj marbordaj akvoj en Novzelando. Ambaŭ specioj preferas pli profundajn marareojn kaj speciojn kiuj loĝas ofte aŭ nur en marbordaj kaj neprofundaj akvaj areoj.

Multaj specioj loĝas en specifaj latitudoj, ofte en tropikaj aŭ subtropikaj akvoj, kiaj la Balenopteroj aŭ la Griza grampo. Aliaj troviĝas nur en specifa akvejo. La perona lisodelfo kaj la bunta lagenorinĥo loĝas nur en la Suda Oceano. La narvalo kaj la belugo vivas nur en la Arkta Oceano. La Nordmara mezoplodo kaj la klimena stenelo ekzistas nur en Atlantiko kaj la platfrunta lagenorinĥo kaj la nigradorsa lisodelfo vivas nur en la Norda Pacifiko.

Kosmopolitaj specioj troviĝas en la Pacifiko, Atlantiko kaj en la Hindia Oceano. Tamen, la nordaj kaj la sudaj populacioj iĝis genetike separataj laŭlonge de la tempo. En kelkaj specioj, tiu apartigo kondukis finfine al la diverĝo de la specioj, kiel okazis ĉe la Aŭstrala baleno, la Pacifika baleno kaj la Nigra baleno.[11] Reproduktejoj de migrantaj specioj ofte kuŝas en la tropikoj kaj manĝejoj en la polusaj regionoj.

Estas 32 specioj troveblaj en Eŭropaj akvoj, inklude 25 dentobalenajn kaj sep lamenbalenajn speciojn.

KutimaroRedakti

DormoRedakti

 
Kaĉalotoj dormas vertikale kaj estas el la specioj kiuj povas subnaĝi plej profunde.

Konscispiraj cetacoj dormas sed ne povas elteni esti senkonsciaj dumlonge, ĉar ili povus droni. Kvankam la sciaro pri dormo en naturaj cetacoj estas limigita, oni registris dentocetacojn en kaptiveco kiu montris dormon unuhemisferan, kio signifas, ke ili dormas nur per unu flanko de siaj cerboj ĉiufoje, tiel ke ili povas naĝi, spiri konscie kaj eviti kaj predantojn kaj socian kontakton dum sia periodo de ripozo.[12]

Studo de 2008 trovis, ke la kaĉalotoj dormas en vertikala sinteno ĝuste sub la surfaco en pasivaj neprofundaj 'drivo-plonĝoj', ĝenerale dum la tagoj, dum kiuj la balenoj ne reagas al preterpasantaj ŝipoj se ili ne estas en kontakto, kio kondukas al la sugesto, ke balenoj eble dormas dum tiaj subnaĝoj.[13]

SubnaĝadoRedakti

Dum subnaĝado, la animaloj malpliigas sian konsumon de oksigeno malaltigante sian koraktivecon kaj sangocirkuladon; individuaj organoj ne ricevas oksigenon dum tiu tempo. Kelkaj rorkvaloj povas subnaĝi dum ĝis 40 minutoj, kaĉalotoj inter 60 kaj 90 minutoj kaj botelnazuloj dum du horoj. Subnaĝaj profundoj averaĝe estas de ĉirkaŭ 100 m. Specioj kiaj kaĉalotoj povas subnaĝi ĝis 3,000 m, kvankam plej ofte ĝis 1,200 m.[14][15]

Sociaj rilatojRedakti

 
Grupo de 15 balenoj fiŝkapte uzantaj bobelejojn ĉe Juneau, Alasko.

Plej balenoj estas sociaj animaloj, kvankam kelkaj specioj vivas pare aŭ sole. La grupo, konata kiel balenaro, kutime konsistas el dek al kvindek animaloj, sed foje, kiel ĉe amasa manĝodisponeblo aŭ dum la pariĝsezono, grupoj povas enhavi pli ol milo da individuoj. Inter-specia sociigo povas okazi.[16]

Balenaroj havas fiksan hierarkion, kies prioritataj postenoj estas determinataj pere de mordado, pelado aŭ frapetado. La kutimaro en la grupo de grandaj balenoj estas agresema nur en situacioj de streso kiel manko de manĝo, sed kutime ĝi estas pacema. Oftas kontakta naĝado, reciproka dorlotado kaj peletado. La ludema kutimaro de la animaloj, kiu videblas per aersaltoj, kaprioloj, surfado aŭ naĝilfrapado, okazas pli ofte ol en pli malgrandaj cetacoj, kiel ĉe delfenoj kaj porkocetoj.[16]

BalenvoĉoRedakti

Maskloj de kelkaj balenspecioj komunikas pere de balenvoĉo, nome sekvencoj de altatonaj sonoj. Tiuj "kantoj" povas esti aŭditaj el centoj da kilometroj. Ĉiu populacio ĝenerale kunhavas distingan kanton, kiu evoluas laŭlonge de la tempo. Foje, individuo povas esti identigitaj pere de sia distinga voĉo, kiel ĉe la 52-herca baleno kiu kantas je pli alta frekvenco ol ajna alia baleno. Kelkaj individuoj estas kapablaj generi ĉirkaŭ 600 distingajn sonojn.[16] En balenspecioj kiaj la ĝiba, la blua kaj la balenoptera, maskla-specifa kanto estas supozeble uzata por allogi kaj montri taŭgecon al inoj.[17][18][19]

ĈasadoRedakti

Balenaroj ofte ĉasas kun aliaj specioj. Multaj specioj de delfenoj akompanas grandajn tinusojn en ĉasekspedicioj, sekvante grandajn fiŝarojn. La orcinoj ĉasas are kaj celas belugojn kaj eĉ pli grandajn balenojn. La ĝibaj balenoj, inter aliaj, formas kunlabore bobelejojn por arigi krilonplanktonon en predobuloj antaŭ ataki ilin.[16]

ReproduktadoRedakti

 
Poŝtmarko montranta patrinon kaj idon de Gronlanda baleno el Feroa Insularo.

Plej cetacoj sekze maturas je sep al 10 jaroj. Escepto al tio estas la Plata pontoporio, kiu estas sekse matura dujara, sed vivas nur ĉirkaŭ 20 jarojn. La kaĉaloto atingas seksan maturecon post ĉirkaŭ 20 jaroj kun vivodaŭro de inter 50 kaj 100 jaroj.[20]

Ĉe plej specioj, la reproduktado estas laŭsezona. Ovolado koincidas kun la maskla fekundeco. Tiu ciklo estas kutime kongruaj kun sezonaj movoj kiuj povas esti observataj en multaj specioj. Plej dentobalenoj ne havas fiksajn ligojn. En multaj specioj, inoj elektas kelkajn partnerojn dum la sezono. Lamenbalenoj estas tre monogamaj ene de ĉiu reprodukta periodo.

Gravedo gamas el 9 al 16 monatoj. Daŭro ne estas necese afero de grando. Porkocetoj kaj bluaj balenoj gravedas dum ĉirkaŭ 11 monatoj. Dum gravedo, la embrio estas nutrata pere de speciala nutriga histo, nome la placento.

Ili naskas 1-2 idojn bone evoluintajn, kiu(j) povas mamsuĉi 2 mampintojn.

Cetacoj kaj homojRedakti

Tradicie cetacoj estis ĉasataj pro la enorma kvanto de materio atingita: viando, graso, haŭto, ostoj ktp. En kelkaj socioj tio iĝis la ĉefa aŭ unu el la ĉefaj enspezofontoj por la loka ekonomio. Laŭlonge de la 20-a jarcento oni konstatis, ke la tutmonda kvanto de cetacoj draste malpliiĝis kaj rezulte oni komencis klopodojn por limigi aŭ entute malpermesi balenĉasadon. Tamen tiu agado daŭre pluas fare de kelkaj landoj, kiel en Norvegio (kun tialo de respekto al tradicioj) kaj Japanio (kun tialo de scienca esplorado), spite la premon de la internaciaj organizoj kaj de la starigo de la internacia juro.

Alia danĝero kiu venas el homoj al cetacoj estas la poluo de la maroj, kiu ne limiĝas al rubo sed ankaŭ etendas sin al brupoluo, kiu iel malorientiĝas la cetacojn. Ankoraŭ oni pristudas kiel funkcias tiu efiko de la antropogenaj bruo kaj vibrado sur la eĥolokigo de la cetacoj. Sed plej fakuloj kliniĝas al la teorio ke tio estas la ĉefa tialo de amasaj komunaj surstrandiĝoj de balenaroj, tro oftaj en la lastaj jardekoj.[21][22]

Listo de speciojRedakti

Subordo: † Pracetacoj - ArchaeocetiRedakti

  • familio: † protocetedoj - Protocetidae
    • genro: † protoceto - Protocetus
  • familio: † durodedoj - Durodontidae
    • genro: † zigorizo - Zygorhiza
    • genro: † durodo - Durodon
  • familio: † basilosaŭredoj - Basilosauridae
    • genro: † basilosaŭro - Basilosaurus
      • † basilosaŭro cetoida - Basilosaurus cetoides

Subordo: Lamencetacoj - MysticetiRedakti

  • familio: † cetoteriedoj - Cetotheriidae
    • genro: † maŭiceto - Mauicetus
    • genro: † cetoterio - Cetotherium
    • genro: † mezoceto - Mesocetus
  • familio: eŝriĥtiedoj aŭ grizbalenedoj - Eschrichtiidae (1 specio)
    • genro: eŝriĥtio - Eschrichtius
      • Griza baleno aŭ eŝriĥtio griza - Eschrichtius gibbosusEschrichtius robustus
  • familio: Balenopteredoj - Balaenopteridae (6 specioj)
    • genro: † plesioceto - Plesiocetus
    • genro: † notioceto - Notiocetus
    • genro: Balenopteroj - Balaenoptera
      • † balenoptero kortesa - Balaenoptera cortesii
      • Balenoptero, Rorkvalo aŭ balenoptero finvalo - Balaenoptera physalus
      • balenoptero nana - Balaenoptera acutorostrata
      • balenoptero norda - Balaenoptera borealis
    • genro: sibaldo - Sibbaldus
    • genro: megaptero (Bopso) - Megaptera
      • Ĝiba baleno aŭ megaptero ĝibdorsa - Megaptera novaeangliae
  • familio: Balenedoj - Balaenidae (3 specioj) aŭ etbalenedoj (Neobalaenidae)
    • genro: † morenoceto - Morenocetus
    • genro: † balenulo - Balaenula
    • genro: kapereo - Caperea
      • Etbaleno, kapereo malgranda aŭ pigma baleno - Caperea marginata
    • genro: Eŭbalenoj (Veraj balenoj) - Eubalaena
      • Nigra baleno - Eubalaena glacialis
        • subspecio: Nigra biskaja eŭbaleno - Eubalaena glacialis glacialis
        • subspecio aŭ specio Aŭstrala baleno aŭ Nigra suda eŭbaleno - Eubalaena glacialis australis
        • subspecio aŭ specio Pacifika baleno aŭ Nigra japana eŭbaleno - Eubalaena glacialis japonica
    • genro: Balenoj - Balaena

Subordo: Dentocetacoj OdontocetiRedakti

  • superfamilio: † skvalodojdoj - Squalodontoidea
  • familio: † agorofiedoj - Agorophiidae
    • genro: † agorofio - Agorophius
  • familio: † patriocetedoj - Patriocetidae
    • genro: † patrioceto - Patriocetus
  • familio: † mikrozeŭglodedoj - Microzeuglodontidae
    • genro: † mikrozeŭglodo - Microzeuglodon
  • familio: † skvalodedoj - Squalodontidae
    • genro: † skvalodo - Squalodon
    • genro: † proskvalodo - Prosqualodon
  • superfamilio: Suzuojdoj - SusuoideaRiverdelfenoj
  • familio: Suzuedoj - Susuidae aŭ Pontoporiedoj (4 specioj)
  • superfamilio: delfenojdoj - Delphinoidea
  • familio: † eŭrinodelfedoj - Eurhinodelphidae
    • genro: † eŭrinodelfo - Eurhinodelphis
  • familio: † hemisintraĥeledoj - Hemisyntrachelidae
    • genro: † hemisintraĥelo - Hemisyntrachelus
  • familio: † akrodelfedoj - Acrodephidae
    • genro: † akrodelfo - Acrodelphis
    • genro: † pomatodelfo - Pomatodelphis
  • familio: Monodontedoj - Monodontidae (2 specioj)
    • genro: delfinaptero - Delphinapterus
      • delfinaptero blanka, blanka delfeno aŭ Belugo- Delphinapterus leucas
    • genro: monodono - Monodon
      • monodono (Narvalo) - Monodon monoceros
  • familio: Delfenedoj aŭ pli ĝuste veraj delfenoj - Delphinidae (41 specioj)
    • genro: † delfenavo - Delphinavus
    • genro: † kentriodo - Kentriodon
    • genro: † makroĥirifero - Macrochirifer
    • genro: steno - Steno
      • steno longnaza - Steno bradanensis
    • genro: sotalio - Sotalia
      • sotalio amazona - Sotalia fluviatilis
      • sotalio gujana - Sotalia guianensis
      • sotalio brazila - Sotalia brasiliensis
      • sotalio ĉinia - Sotalia chinensis
      • sotalio bornea - Sotalia borneensis
      • sotalio bengala - Sotalia lentiginosa
      • sotalio malabara - Sotalia plumbea
      • sotalio kamerunia - Sotalia teuszi
    • genro: stenelo - Stenella
      • stenelo kopea - Stenella asthenops
      • Klimena stenelo aŭ stenelo klimena - Stenella clymene
      • stenelo tristria - Stenella coeruleoalba
      • stenelo borda - Stenella dubia
      • stenelo verdkabia - Stenella frontalis
      • stenelo meksikia - Stenella graffmani
      • stenelo longakrania - Stenella longirostris
      • stenelo makulita - Stenella plagiodon
    • genro: Delfenoj - Delphinus
    • genro: Tursiopo - Tursiops
    • genro: lisodelfo - Lissodelphis
    • genro: lagenorinĥo - Lagenorhynchus
      • lagenorinĥo blankflanka - Lagenorhynchus acutus
      • lagenorinĥo blanknaza - Lagenorhynchus albirostris
      • Bunta lagenorinĥo aŭ lagenorinĥo bunta - Lagenorhynchus cruciger
      • lagenorinĥo elektra aŭ melonkapa baleno - Lagenorhynchus electraPeponocephala electra
      • Platfrunta lagenorinĥo aŭ lagenorinĥo platfrunta - Lagenorhynchus obliquidens
      • lagenorinĥo falklanda - Lagenorhynchus thicolea
    • genro: lagenodelfo - Lagenodelphis
      • lagenodelfo saravaka - Lagenodelphis hosei
    • genro: cefalorinĥo - Cephalorhynchus
      • cefalorinĥo makulkolora - Cephalorhynchus commersoni
      • cefalorinĥo ĉilia - Cephalorhynchus eutropia
      • Hektora delfeno, novzelanda cefalorinĥo aŭ cefalorinĥo novzelanda - Cephalorhynchus hectori
      • cefalorinĥo kablanda - Cephalorhynchus heavisidei
    • genro: grampo - Grampus
    • genro: globkapuloj aŭ globicefaloj - Globicephala
      • globkapulo nigra - Globicephala melaena
      • globkapulo grandnaza - Globicephala macrorhynchus
    • genro: orcelo - Orcaella
      • orcelo kurtkapa - Orcaella brevirostris
    • genro: pseŭdorko - Pseudorca
      • falsa orcino aŭ pseŭdorko nigra - Pseudorca crassidens
    • genro: Orcino - Orcinus
      • Orcino, orko aŭ murda baleno - Orcinus orca
    • genro: ferezo - Feresa
      • nana orcino aŭ ferezo malgranda - Feresa attenuata
  • familio: Fokenedoj aŭ focenedoj - Phocoenidae (6 specioj)
    • genro: Focenoj (Fokenoj) - Phocoena
      • foceno marporko - Phocoena phocoena
      • foceno nigra - Phocoena spinipinnis
      • Kalifornia foceno - Phocoena sinus
      • foceno suda - Phocoena dioptrica
    • genro: focenojdo - Phocoenoides
      • focenojdo blanknaĝila - Phocoenoides dalli
    • genro: novfoceno - Neophocaena
      • novfoceno glatdorsa - Neophocaena phocaenoides
  • superfamilio: kaĉalotojdoj - Physeteroidea
  • familio: ZifiedojBekcetacedoj - Ziphiidae (Hyperoodontidae) (16 specioj)
  • familio: KaĉalotedojMakrocefaledoj - Physeteridae (2 specioj)
  • subfamilio: † hoplocetenoj - Hoplocetinae
    • genro: † apenofisetero - Apenophyseter
    • genro: † hoploceto - Hoplocetus
  • subfamilio: kogienoj - Kogiinae
    • genro: † kogiopso - Kogiopsis
    • genro: kogio - Kogia
      • kogio nana - Kogia breviceps
  • subfamilio: kaĉalotenoj - Physeterinae
    • genro: † ontoceto - Ontocetus
    • genro: † profisetero - Prophyseter
    • genro: † balenodo - Balaenodon
    • genro: Kaĉaloto - Physeter

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. cetacoj en vortaro.net
  2. M. Ranneft, D.; Eaker, H.; W. Davis, R. (2001). "A guide to the pronunciation and meaning of cetacean taxonomic names" (PDF). Aquatic Mammals. 27 (2): 185. Alirita la 7an de Novembro 2018.
  3. "Assessment and Update Status Report on the Blue Whale Balaenoptera musculus" (PDF). Committee on the Status of Endangered Wildlife in Canada. 2002. Alirita la 19an de Aprilo 2007.
  4. E. Fish, Frank (2002). "Balancing Requirements for Stability and Maneuverability in Cetaceans". Integrative and Comparative Biology. 42 (1): 85–93. doi:10.1093/icb/42.1.85. PMID 21708697.
  5. Groves; Colin; Grubb, Peter (2011). "Ungulate taxonomy". JHU Press.
  6. Thewissen, J.G.M. (11a de Novembro 2013). The Emergence of Whales: Evolutionary Patterns in the Origin of Cetacea. Springer. pp. 383–. ISBN 978-1-4899-0159-0. Alirita la 12an de Novembro 2018.
  7. Miller, Debra Lee (2007). Reproductive Biology and Phylogeny of Cetacea: Whales, Porpoises and Dolphins. CRC Press. ISBN 978-1-4398-4257-7. Alirita la 12an de Novembro 2018.
  8. Dines, James; Mesnick, Sarah; Ralls, Katherine; May-Collado, Laura; Agnarsson, Ingi; Dean, Matthew (2015). "A trade-off between precopulatory and postcopulatory trait investment in male cetaceans". Evolution. 69 (6): 1560–1572. doi:10.1111/evo.12676. PMID 25929734.
  9. Dines, James kaj aliaj, "A trade-off between precopulatory and postcopulatory trait investment in male cetaceans"
  10. Dalebout, Merel; Steel, Debbie; Baker, Scott (2008). "Phylogeny of the Beaked Whale Genus Mesoplodon (Ziphiidae: Cetacea) Revealed by Nuclear Introns: Implications for the Evolution of Male Tusks". Systematic Biology. 57 (6): 857–875. doi:10.1080/10635150802559257. PMID 19085329.
  11. AR Hoelzel (1998). “Genetic structure of cetacean populations in sympatry, parapatry, and mixed assemblages: implications for conservation policy”, Journal of Heredity 89 (5), p. 451–458. doi:10.1093/jhered/89.5.451. Alirita 5a de Septembro 2015.. 
  12. (21a de Junio 2006) “Sleep behaviour”, Nature 441 (7096), p. E9–E10. doi:10.1038/nature04898. 
  13. (2008) “Stereotypical resting behavior of the sperm whale”, Current Biology 18 (1), p. R21–R23. doi:10.1016/j.cub.2007.11.003. 
  14. (1940) “Experimental investigations on the respiratory function in diving mammals and birds”, Hvalraadets Skrifter 22. 
  15. (2005) “Structure and biomechanical properties of the trachea of the striped dolphin Stenella coeruleoalba: Evidence for evolutionary adaptations to diving”, The Anatomical Record 284 (1), p. 500–510. doi:10.1002/ar.a.20182. Alirita 5a de Septembro 2015.. 
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Janet Mann: Cetacean Societies: Field Study of Dolphins and Whales. University of Chicago.
  17. Dines, James; Mesnick, Sarah; Ralls, Katherine; May-Collado, Laura; Agnarsson, Ingi; Dean, Matthew (2015). "A trade-off between precopulatory and postcopulatory trait investment in male cetaceans". Evolution. 69 (6): 1560–1572. doi:10.1111/evo.12676. PMID 25929734.
  18. LAELA, Sayigh. (2014) Cetacean Acoustic Communication. In: Witzany G.(ed). Biocommunication of Animals. Springer, p. 275–297.
  19. (2014) “Cetacean vocal learning and communication”, Current Opinion in Neurobiology 28, p. 60–65. doi:10.1016/j.conb.2014.06.010. 
  20. Janet Mann; Richard C. Connor; Peter L. Tyack; et al. (eld.). Cetacean Societies: Field Study of Dolphins and Whales. University of Chicago.
  21. EFE, Hallan 145 ballenas muertas en una playa de Nueva Zelanda, 26a de novembro 2018, [1] Alirita la 27an de novembro 2018.
  22. Ramón J. Sender, Por qué se suicidan las ballenas, Destino, 1979.

Literaturo en EsperantoRedakti

  • esperante De Smet, W.M.A. 1971: La nomoj de la cetacoj (unua parto), Scienca Revuo, 22/1(87), Beogrado, Jugoslavujo, p. 21-48.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971: La nomoj de la cetacoj (dua parto), Scienca Revuo, 22/2(88), Beogrado, Jugoslavujo, p. 39-48.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971: La nomoj de la cetacoj (tria parto), Scienca Revuo, 22/3(89), Beogrado, Jugoslavujo, p. 71-78.
  • esperanteBalenoj, delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l' oceanoj; Marie-Christine Body, André Cherpillod; Eldonejo La Blanchetière, 2006; ISBN 2-906134-69-4

BibliografioRedakti

  • Frédéric Cuvier kaj Georges-Louis Leclerc Buffon, De l'histoire naturelle des cétacés, ou recueil et examen des faits dont se compose l'histoire naturelle de ces animaux: recueil et examen des faits dont se compose l'histoire naturelle de ces animaux, Roret, 1836 (rete arkive)
  • cetacean stranding in the Mediterranean sea, Tunis, Centre d’Activités Régionales pour les Aires Spécialement Protégées (CAR/ASP), 76 p. (rete arkive)
  • Guido Dehnhardt, «Sensory systems», en A. Rus Hoelzel, Marine Mammal Biology: An Evolutionary Approach, Blackwell Publishing, 2002 (ISBN 0-632-05232-5), p. 116-141
  • Annalisa Berta et al., Marine Mammals: Evolutionary Biology, Academic Press (repres. 3a [1999], 2006), 547 p. (ISBN 0-12-088552-2)
  • Rudy M. Ortiz, «Osmoregulation in Marine Mammals», The Journal of Experimental Biology, vol. 204, 2001, p. 1831-1844 (rete arkive)
  • Guide sur les aires protégées et la protection des cétacés dans le monde arkive
  • Olivier Adam, Dorian Cazau, Cétacés. Nouvelles connaissances issues de la recherche française, éditions Dirac, 2017, 160 p.
  • Daniel Robineau, Cétacés de France arkive, Fédération Française des Sociétés de Sciences Naturelles, Collection Faune de France (n°89), 2005, 646 p. (ISBN 2-903052-25-5)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cetacea en la angla Vikipedio.