Roksaltuloj

(Alidirektita el Chaetops)

La Roksaltuloj estas mezgrandaj insektomanĝantaj aŭ ĉiomanĝantaj birdoj de la genro Chaetops, kiu konstituas la tutan familion de Ĥaetopedoj. La du specioj, nome la Ruĝeca roksaltulo, Chaetops frenatus, kaj la Oranĝabrusta roksaltulo, Chaetops aurantius, estas endemiaj loĝantaj birdoj de suda Afriko.[1] La Ruĝeca roksaltulo (aŭ Kablanda roksaltulo) estas loĝanta en Okcidenta Kablando kaj Sudorienta Kablando, dum la Oranĝabrusta roksaltulo estas distribuata en la altaj teroj de Lesotho kaj ĉirkaŭaj areoj en Sudafriko. La du roksaltuloj estis traktataj kiel separataj specioj, ĉar diferencaj en grando kaj plumaro. La teritorioj ne koincidas, sed preskaŭ.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Roksaltuloj
Ruĝeca roksaltulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Chaetops
{{{specioj de subdivizio}}}

C. frenatus
C. aurantius

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Origine tiuj birdoj estis lokitaj en la familio de Turdedoj, kaj foje ankaŭ kun Silviedoj kaj Timaliedoj, sed ĵusaj studoj pri DNA indikas, ke tiuj birdoj estas fakte prapaserinoj pli rilataj al la Pikatartedoj, familio en kiu ankaŭ ili estis foje klasitaj.[2]

Tiuj estas malgrandaj birdoj kun ĉefe bruna kaj ruĝa plumaro. Ambaŭ afrotropisaj specioj havas longajn, blankapintajn nigrajn vostojn, nigrajn gorĝojn, larĝajn blankajn submustaĉajn liniojn, ruĝecajn aŭ oranĝajn ventrojn kaj pugojn kaj griznigre bilditajn dorsojn kaj flugilojn.[1] La iriso estas ruĝa kaj bekoj kaj kruroj estas nigraj. La flugiloj estas tre malgrandaj kaj ili ne flugas tre ofte. Ili pasas plej parton de sia tempo kurante kaj saltante inter rokoj (kio nomigas la genron) kaj herboj ĉase insektojn. Ili manĝas ampleksan gamon de insektoj, inter kiuj raŭpoj, tineoj, akridoj, skaraboj kaj muŝoj. Krom insektoj aliaj predoj estas lacertoj kaj gekoj, amfibioj, skorpioj, anelidoj kaj araneoj.

Ili estas monogamaj kaj paroj setligas teritoriojn kiuj estas defendataj la tutan jaron. Ĉe la Ruĝeca roksaltulo teritorioj varias laŭ grando el 4 al 11 ha. Ambaŭ specioj uzas helpantoj, kutime la idoj de antaŭa reproduktado por helpi la reproduktan paron zorgi la idojn.[3] Nestojn oni konstruas el herbo surgrunde (kontraste kun Pikartoj, kiuj konstruas kotonestojn en kolonioj).[2] La kvanto de la ovodemetado estas de 2 ovoj por la Ruĝeca roksaltulo kaj de 2 al 3 ovoj por la Oranĝabrusta roksaltulo.[1] Ambaŭ seksoj kovas dum 19–21 tagoj. La idoj estas manĝigataj de la gepatroj kaj de la helpantoj dum 30 tagoj, sed elnestiĝo okazas antaŭ tiu fino.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
  2. 2,0 2,1 Thompson, Hazell S.. (2003) “Rockjumpers and Rockfowl”, Christopher Perrins (Eld.): Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 515. ISBN 1-55297-777-3.
  3. Holmes R, Frauenknecht B, & M Du Plessis (2002) "Breeding System of the Cape Rockjumper, a South African Fynbos Endemic" Condor 104 (1): 188–192 COI:10.1650/0010-5422(2002)104[0188:BSOTCR]2.0.CO;2