Chałupki

(Alidirektita el Chalupki)
Tiu ĉi artikolo temas pri vilaĝo, kiu ĝis la jaro 1945 germane nomiĝis Annaberg, de tiam pole nomata Chałupki. Krome Annaberg estas unu el du historiaj partoj de la urbo Annaberg-Buchholz, administra centro de la distrikto Ercmontaro de la federacia lando Saksio en Germanio.

Chałupki (ĉeĥe Chalupki, germane Annaberg) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pole gmina Krzyżanowice, germane Gemeinde Kreuzenort).

Chałupki
germane: Annaberg, ĉeĥe: Chalupki
vilaĝo
Limpasejo de Pollando kun Ĉeĥio
Oficiala nomo: Chałupki
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Tria regno
Najbaras kun Starý Bohumín Ĉeĥio, Šilheřovice Ĉeĥio
Konata loko Kastelo en Chałupki Kastelo en Bohumín
Rivero Odro
Situo Chałupki
 - koordinatoj 49° 55′ 18″ N 18° 19′ 22″ O / 49.92167 °N, 18.32278 °O / 49.92167; 18.32278 (mapo)
Loĝantaro 1 697 (2008)
Unua skribmencio 1373
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-460
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Vikimedia Komunejo: Chałupki, Racibórz County
Retpaĝo: www.chalupki.pl
Monumento Dreiländereck, Chałupki, 1929 – 1969
Kastelo en Chałupki, antaŭe situanta en Bohumín.
Poŝto en Chałupki

Chałupki situas en la maldekstra bordo de rivero Odro en loko, kie la rivero enfluas el la ĉeĥa teritorio en la polan teritorion. La vilaĝo estas konata en la tuta Pollando, ĉar ĉi tie estas internaciaj transirejoj, landvoja kaj fervoja.

La historio de tiu ĉi limregiona vilaĝo kiel kavalira posedaĵo tuŝas ĝis la 14-a jarcento. Ĉi tie ekzistis princa burgo, kiu gardis vojon en Ĉeĥion. El la jaro 1373 devenas mencio pri kastelo. La vilaĝo plej baldaŭ apartenis al bohumína majorato kaj kun Bohumín ĝi estis kunigita per ligna ponto, konstruita en la jaro 1626 de princo Jan Ernest.

En la jaro 1682 estis konstruita ĝis hodiaŭ staranta kastelo, kies posedantoj estis krom alia marggrafo Georgo Hohencolerno, familio Donnersmarckidoj, pli poste familio Lichnovský-idoj. En la jaro 1844 la kastelo fariĝis posedaĵo de familio Rothschildidoj, riĉaj vienaj bankieroj.

En la jaro 1818 Chałupki estis eligita el la bohumína majorato kaj ĝi estis aligita al distrikto Raciborski. En la jaro 1873 estis komencita konstruado de nova lernejo. En la jaroj 18471886 la vilaĝo havis konekton per fervojo kun Racibórz, Bohumín kaj pli poste kun Wodzisław Śląski.

En la jaro 1924 estis konstruita evangelia preĝejo, kiu hodiaŭ estas preĝejo katolika. La posedaĵo kaj la kastelo de Rothschildidoj estis laŭ ordono de hitlera registaro transdonita al vidvino post germana generalo, barono Rotkirch kaj el ŝia posedaĵo ĝi restis ĝis la jaro 1945. Hodiaŭ en la kastelo estas restoracio kaj hotelo kun blazono de Rothschildidoj super ĉefa enirejo. En la kastela parko kreskas multe da raraj malnovaj arboj kreantaj aleojn de fraksenoj, tilioj kaj kaŝtanarboj.

En la jaro 1929 en Chałupki, en tiama Annaberg, estis konstruita de germanoj monumento „Dreiländereck“ por memoro de falintaj soldatoj en la unua mondmilito.

Vidu ankaŭ redakti

Rilataj artikoloj redakti