Chamois
Chamois - france, prononco laŭ sistemo IFA [ʃamwˈa] - estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la italaj regiono kaj provinco Aosta Valo, grandparte loĝata de franclingvanoj. Fine de 2023 en la komunumo vivis 108 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Antey-Saint-André, Ayas, La Magdeleine kaj Valtournenche.
Chamois | |
komunumo de Italio senaŭta loko vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Aosta Valo |
Provinco | AO Aosta Valo |
Geografia situo | 45° 50′ N, 7° 37′ O (mapo)45.8333333333337.6166666666667Koordinatoj: 45° 50′ N, 7° 37′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 1.800 m |
Areo | 14 km² |
Loĝantaro | 108 (2023) |
Loĝdenso | 7 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Corgnolaz, Crepin Cailla, La Ville, Suis |
Najbaraj komunumoj | Antey-Saint-André, Ayas, La Magdeleine kaj Valtournenche |
Patrono | Sankta Pantaleono |
Festa tago | 27-a de julio |
Nomo de loĝantoj | tzamoisin, arpitane, aŭ chamoisin, france |
Poŝtkodo | 11020 |
Imposta kodo | B491 |
Kodo laŭ ISTAT | 007016 |
Telefona prefikso | 0166 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Kristana patrono estas la sankta Sankta Pantaleono, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Geografio
redaktiChamois estas la itala komunumo plej alta super la marnivelo, konsiderante la lokon de la urbodomo. La ĉefvilaĝo kaj la ceteraj subdividaĵoj estas ligitaj al la valfunda vojo Châtillon-Cervinia per arbara vojo tra la najbara vilaĝo La Magdaleine. Tiun vojon ne rajtas uzi privataj motorveturiloj. Tial ne estas aŭtomobiloj en Chamois, kaj homoj kaj varoj atingas ĝin per komforta publika telfero kiu ligas Corgnolaz, la ĉefvilaĝon, al Buisson, subdividaĵo de Antey-Saint-André, kiu troviĝas laŭ la valfunda vojo.
Ekonomio
redaktiLa ekonomio de Chamois baziĝas sur turismo kaj bredado. Vintrajn gastojn allogas alp-skiejoj situantaj super la vilaĝo inter 2000 kaj 2700 metroj da alteco, kiujn servas du seĝtelferoj kaj pluraj skitelferoj. La gastigebleco konsistas el kvar hoteloj kaj dekoj da privataj feri-domoj, luataj aŭ uzataj de la posedantoj.
Blazono
redaktiLa blazono montras bildon de ĉamo sur roko sub ruĝa strio; la franca signifo de chamois estas ĝuste "ĉamo".
Fotografio
redakti-
Kristana preĝejo
-
Lago de Lod, super Chamois
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (france kaj itale)