Chantilly
Chantilly [ʃɑ̃tiji] estas franca komunumo en la departemento Oise, en la regiono Pikardio. Ĝi havis 10 876 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Chantilly | ||
---|---|---|
![]() | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Pikardio | |
Departemento | Oise | |
Arondismento | Senlis | |
Kantono | Chantilly | |
Komunumaro | Communauté de communes de l'aire cantilienne | |
Urbestro | Éric Woerth (2008–2014) | |
Insee-kodo | 60141 | |
Poŝtkodo | 60500 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 10 876 (2010) | |
Loĝdenso | 671,8 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 49° 11′ N, 2° 28′ O (mapo)49.186942.46083Koordinatoj: 49° 11′ N, 2° 28′ O (mapo) | |
Alteco | 35 ĝis 112 m | |
Areo | 16,19 km2 | |
Situo | ||
Chantilly estas fama pro sia kastelo.
GeografioRedakti
La stacidomo Chantilly - Gouvieux
Chantilly troviĝas en la sudo de la departemento Oise, ĉe la rivero Nonette (alfluanto de Oise), apud la arbaro de Chantilly, proksimume 38 km norde de Parizo, 38 km sudoriente de Beauvais kaj 36 km sudokcidente de Compiègne.
La najbaraj komunumoj estas Saint-Maximin norde, Vineuil-Saint-Firmin nordoriente, Avilly-Saint-Léonard oriente, Pontarmé kaj Orry-la-Ville sudoriente, Coye-la-Forêt sude, Lamorlaye sudokcidente kaj Gouvieux okcidente.
Chantilly havas stacidomon, kiu ebligas iri al Parizo per RER D kaj TER.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 60141-Chantilly (france). Alirita la 14-an de marto 2013.