Chapman Stick (elparolata kiel 'Ĉapman Stik') estas elektronika kordinstrumento elpensita de Emmett Chapman ĉirkaŭ la jaro 1970. Li decidis krei muzikilon kiu estis planita por la frapetada tekniko. La unua oficiala modelo de la Chapman Stick ekspediĝis dum 1974.

10 korda Chapman Stick
Chapman Stick, Bruder Frank of Band Saltatio Mortis

Skize priskribita, ĝi aspektas kiel dika versio de la frettabulo de elektra gitaro kun 8, 10 aŭ 12 kordoj ligitaj sur ĝi, sed estas multe pli longa ol gitara frettabulo. Malsimile ol elektra gitaro, oni kutime frapetas la kordojn, anstataŭ plukante ilin. Gitara tekniko bezonas ke unu mano tenas kordojn kontraŭ la fretoj dum la alia mano plukas. Per la Chapman Stick, ambaŭ manoj eblas sonigi notojn per milde frapi la kordojn kontraŭ la frettabulo tuj malantaŭ la taŭga freto por la deziritaj notoj. Tial, ĝi ebligas sonigon de pli da notoj samtempe ol aliaj kordinstrumentoj. Do tiel ĝi estas pli simila al klavara instrumento (ekzemple piano) ol aliaj muzikinstrumentoj. Tiel multaj melodioj povas esti ludataj per ĝi kaj multaj Stickistoj povas ludi bas-melodion, akordojn, kaj melodion samtempe.

Konstruado redakti

Jaron post jaro, Chapman Stick-oj estis faritaj el multaj materialoj. La unuaj estis faritaj el malmolegaj specoj de ligno, plejparte 'ironwood', sed iom el ebono kaj aliaj ekzotikaj lignoj, ĝis la fruaj 1980-aj jaroj. La sekvonta grupo estis faritaj el 'polycarbonate' rezino (kiu estas simila al akrila vitro), tra la fruaj 1990-aj jaroj. Hodiaŭ ili estas faritaj el multaj malmolaj lignoj (ekzemple: 'padauk', 'purpleheart', Barata palisandro, 'tarara', acero kaj mahagono, kaj ankaŭ el aliaj specialaj materialoj.

Modeloj redakti

Estas ses malsamaj modeloj de la Chapman Stick:

  • Klasika (10 kordoj, 5 melodiaj + 5 basaj)
  • Grandioza Stick (12 kordoj, 6 melodiaj + 6 basaj)
  • Stick-a Baso (8 kordoj, 4 melodiaj + 4 basaj aŭ nedividita kiel basgitaro)
  • NS/Stick (8 kordoj preparitaj por plukado, tintigado, aŭ frapetado;

kunelpensita de Chapman kaj Ned Steinberger)

  • Stick XG (varianto de tradicia Stick-a konstruado, farita el struktura

grafito, kontinuaj ŝnureroj de karbonaj fibroj kaj kun unu cetera freto)

  • Alda Stick (10 kordoj, 5 melodiaj + 5 basaj, pli mallonga por havi pli

alta sono kiel gitaro)

Musikistoj uzantaj la Chapman Stick redakti

Chapman Stick-oj estas uzitaj en multaj popularaj muzikaj surbendigoj, precipe por anstataŭigi basgitaron.

Iom da popularaj artistoj kiuj uzis la Chapman Stick en iliaj surbendigoj kaj en vivaj prezentaĵoj estas Peter Gabriel, King Crimson, Liquid Tension Experiment (en ĉiu de tiuj tri, la Stickisto estis Tony Levin), Kittyhawk (kun multaj Stickistoj), Nick Beggs (Kajagoogoo, John Paul Jones), Pink Floyd, Blue Man Group, Anderson Bruford Wakeman Howe (unu el la reformoj de la grupo Yes, kiu ankaŭ uzis Tony Levin), Bruce Cockburn, Greg Howard sur la albumo nomita Before These Crowded Streets de Dave Matthews Band , John Myung de Dream Theater, Trey Gunn kun King Crimson, Don Schiff, Aaron Wolf de Darktown Saints, kaj Sean Malone de Cynic.

Alphonso Johnson, eks-basgitaristoj de Weather Report, estas unu el la unuaj musikistoj kiuj montris la Chapman Stick al publiko. Li uzis la muzikinstrumenton en du kantoj de la bonega albumo Black Market de Weather Report.

Certaj surbendigoj influas multajn Stickistojn, ĉar en tiuj surbendigoj la Stick havas ĉefrolon. Iom da ili estas 1981-a KD nomita Discipline de King Crimson, kaj la 1987-a KD nomita Parallel Galaxy de Emmett Chapman.

La Chapman Stick ankaŭ estis en la filmo Dune de David Lynch kiel la muzikinstrumento de Gurney Halleck nomita 'baliset'. Bedaŭrinde la sceno elpreniĝis el la kina versio. Oni povas spekti ĝin nur en ceteraj plivastigaj versioj de la filmo. La kanto ludita en la sceno estis el la Parallel Galaxy albumo de Emmett Chapman.

Ankaŭ, Wayne Lytle, kreanto de Animusic, diris ke en la parto "Stick Figures" la basgitara rolulo estis inspirata de la Chapman Stick.

Externaj ligiloj redakti