Charité
La universitata klinikaro Charité [ʃaʀiˈteː] (de la franca vorto por "karitato") estas kuna institucio de la Libera Universitato kaj la Humboldt-Universitato en Berlino. Fondita dum la jaro 1710 kiel pesta malsanulejo, la institucio post la fondo de la berlina universitato (la nuna Humboldt-Universitato en Berlino) dum la jaro 1810 iĝis la universitata klinikaro kaj iĝis signifa medicina esplorejo kaj edukejo. Post la Dua Mondmilito la klinikaro kaj la berlina universitato situis sur la teritorio de Orienta Berlino, kaj en Okcidenta Berlino fondiĝis nova universitato, la Libera Universitato Berlino, kun propra nova universitata klinikaro. Ekde la jaro 2003 la medicinaj fakultatoj de la Libera Universitato kaj la Humboldt-Universitato estas unuigitaj sub la nomo "Charité - universitata medicino [en] Berlino" (germane "Charité - Universitätsmedizin Berlin"). La institucio estas unu el la plej grandaj universitataj klinikaroj de Eŭropo. La historia centro de la klinikaro situas en la centra urba kvartalo Berlin-Mitte, sed pliaj partoj estas en pluraj aliaj urbopartoj.
Charité - universitata medicino en Berlino | |
---|---|
Informoj | |
fondodato | 1710 |
speco | ŝtata |
jara budĝeto | 332,7 Mio. € (marto 2009) |
Situo | |
urbo | Berlino, Germanio |
Estraro | |
gvidanto | Annette Grüters-Kieslich |
Nombroj | |
nombro de studentoj | 7.325 (vintra semestro 2008/09) [1] |
nombro de kunlaborantoj | 10.400 (marto 2009, kun flegistoj) |
el tio profesoroj | 270 (marto 2009) |
Diversaĵoj | |
retejo | www.charite.de |
klinikara enirejo en la centro de Berlino centro pri kardiologio en la klinikara teritorio Wedding en la urba nordokcidento
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- oficiala retejo de la universitata klinikaro
- klinikara teritorio en la kvartalo Buch en nordorienta Berlino
Koordinatoj: 52° 31' 37" norde, 13° 22' 28" oriente