Charlemagne Ischir Defontenay

franca kirugiisto kaj verkisto

Charlemagne Ischir DEFONTENAY, (prononcu [ŝarløMANJ iŜIR døfõtøNE]; naskiĝis, laŭ iaj fontoj en 1814, laŭ aliaj en 1819, mortis en 1856) estis franca verkisto kaj kirurgiisto.

Charlemagne Ischir Defontenay
Naskiĝo 16-a de februaro 1814
en Francio Cahaignes, Francio
Morto 4-a de septembro 1856
en Thillier-en-Vexin, Francio
Nacieco franco
Sukcesis kiel
Artista celigo sciencfikcio
Reprezentaj verkoj Star ou Psi de Cassiopée
Persona informo
Lingvoj franca
Loĝloko Cahaignes • Saint-Germain-en-Laye
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto • kuracisto • kirurgo
vdr

Kvankam filo de terkultivisto, li fariĝis bakalaŭro pri homaj sciencoj en 1839 kaj sciencoj en 1841, li iĝis kuracisto en Saint-Germain en Laye, en Andelys, kaj en Les Thilliers-en-Vexin.

Fama kirurgiisto, li estis unu el pioniroj en plastika kirurgio, pri kiu li verkis eseojn sub la kaŝnomo de « Dr. Cid ». Sed li ankaŭ verkis kvar teatraĵojn.

En 1854, li verkis tion, kiun oni povas rigardi kiel unu el la unuaj verkoj de sciencfikcio, Star ou Psi de Cassiopée (Star aŭ Psi de Kasiopeo), en kiu li priskribas la vivon kaj la socion sur planedo prilumata de kvar sunoj (la plej malgranda estas eĉ satelito de la planedo). Post lia morto, lin oni iom post iom forgesis. En la 20a jarcento Raymond Queneau remalkovris kaj admiris lin (en sia libro « Bâtons, chiffres et lettres » (strekoj, ciferoj kaj literoj)).

Verkoj redakti

  • De la phthisie tuberculeuse envisagée principalement au point de vue de l'hygiène et de la thérapeutique. (pri Tuberkuloza Ftizo ĉefe rigardita laŭ la vidpunkto pri higieno kaj terapio (1845)
  • Essai de calliplastie, études sur les formes du visage et examen de divers moyens propres à les embellir, par le Dr Cid (Eseo pri kaliplastio, studoj pri la formoj de la vizaĝo kaj ekzameno pri diversaj rimedoj por plibeligi ilin ) (1846)
  • Le trésor de la beauté ou L'art de corriger les difformités du visage, par le Dr. Cid (La trezoro de la beleco, aŭ la arto korekti la misformojn de la vizaĝo)(1848)
  • Études dramatiques. I. Barkokébas. II. Le Vieux de la montagne. III. Orphée. IV. Prométhée (Dramaj studoj. I Barkokebas. II. La Oldulo de la monto. III. Orfeo. IV. Prometeo) (1854)
  • Star ou Psi de Cassiopée : histoire merveilleuse de l'un des mondes de l'espace (Star aŭ Psi de Kasiopeo, mirinda historio pri unu el la mondoj de la kosmo) (1854)