Malfermi la ĉefan menuon

Charles-Maurice de Talleyrand-Périgord, Duko de Talleyrand, Princo de Bénévent, naskita la 2-an de februaro 1754 en Parizo, mortinta la 17-an de majo 1838 same en Parizo, estis franca kleriko kaj diplomato. Li efikis en la tempoj de (kaj parte por) Ludoviko la 16-a, la Franca Revolucio, Napoleono la 1-a, Ludoviko la 18-a kaj Ludoviko-Filipo, servis ĉiujn kaj ĉiufoje perfidis la reĝimon, kiun li estis servinta, favore al la servota. Li estis korupta homo, sed lerta diplomato, kaj fakte konstante provis kiel eble plej bone servi sian landon. Li estis unu el la plej gravaj rolantoj historiaj de lia tempo.

Charles-Maurice de Talleyrand
Charles-Maurice de Talleyrand

En funkcio:
9-a de julio 1815 – 26-a de septembro 1815
Antaŭulo neniu, la oficejo ekestis
Sekvanto Armand-Emmanuel du Plessis, Duc de Richelieu

En funkcio:
9-a de julio 1815 – 26-a de septembro 1815
Antaŭulo Louis de Bignon
Sekvanto Armand Emmanuel du Plessis
En funkcio:
13-a de majo 1814 – 20-a de marto 1815
Antaŭulo Antoine René Charles Mathurin
Sekvanto Armand Augustin Louis de Caulaincourt
En funkcio:
22-a de novembro 1799 – 9-a de aŭgusto 1807
Antaŭulo Karl Reinhard
Sekvanto Jean-Baptiste Nompère de Champagny
En funkcio:
15-a de julio 1797 – 20-a de julio 1799
Antaŭulo Charles Delacroix
Sekvanto Karl Reinhard

Naskiĝo 2-a de februaro 1754
en Parizo, Francio
Morto 17-an de majo 1838
en Parizo, Francio
Nacieco franco
Edz(in)o Catherine Grand
Sidejo Kastelo de Valençay, Francio
v  d  r
Information icon.svg

Li estis neamata de sia patrino kaj tio ĉiam suferigis lin. Dum infanaĝo akcidento, kaŭzita de lia vartistino igis lin dumvive lama, kaj devigata surhavi specialan boton. Pro tio ke li ne povis fari militistan karieron lia familio trudis lin fariĝi pastro, kvankam li tute ne havis emon al tio. Li la tutan vivon havis plurajn amorantinojn. Li fariĝis episkopo, sed dum la Franca revolucio, li elektis aniĝi al la Konstitucia pastraro (kiu ĵuris fidelecon al la respubliko kaj al la Civila Konstitucio de la Pastraro kaj estis kondamnita de la Papo). Li solenis kiel konstitucia episkopo en la Festo de Federacio la 14-an de julio 1790. Poste li entute eksiĝis de la eklezia stato. Li estis epikuristo kaj rafinita homo.

CitaĵojRedakti

  • En politiko pli gravas tio, kio estas kredata, ol tio, kio estas vera.
  • La plej bona helpanto de diplomato estas lia kuiristo.
  • Se la homoj scius, de kiaj malgranduloj ili estas regataj, ili tuj ribelus.
  • La politiko estas nur maniero agiti la homojn antaŭ ol utiligi ilin.
  • La vivo estus eltenebla, se ne ekzistus la plezuro.
  • Anglio havas du saŭcojn kaj tri cent religiojn; kontraŭe Francio havas du religiojn, sed pli ol tri cent saŭcojn.
  • Ekzistas afero pli terura ol kalumnio; ĝi estas la vero.
  • Malkontentuloj estas malriĉuloj, kiuj pensas.
  • Virinoj foje pardonas al tiu, kiu ekspluatas okazon, sed neniam al tiu, kiu maltrafas ĝin.
  • Oni kredas nur je tiuj, kiuj kredas pri si mem.
  • Ne diru malbonaĵon pri vi; viaj amikoj sufiĉe de tio diras.
  • La parolo estis donita al la homo por kaŝi liajn pensojn.
  • La plej bona maniero renversi registaron estas partopreni en ĝi.
  • Eblas lezi la leĝon kaj ĝi tamen ne krias.
  • Se io validas sen mencio, ĝi validas eĉ pli, se oni mencias ĝin.
  • "Jes" kaj "ne" estas la plej mallongaj kaj plej facile prononceblaj vortoj kaj tiuj, kiuj postulas plej multe da pripensado.
  • Ĉiam apogu vin sur principoj, fine ili cedos.