Charles A. Beard

usona historiisto

Charles Austin BEARD (27a de Novembro, 1874 – 1a de Septembro, 1948) estis usona historiisto kaj profesoro, kiu verkis ĉefe dum la unua duono de la 20-a jarcento. Prihistoria profesoro en la Columbia University, la influo de Beard temis ĉefe pri liaj publikaĵoj en la fakoj de historio kaj politika scienco.

Charles A. Beard
Persona informo
Charles A. Beard
Naskiĝo 27-an de novembro 1874 (1874-11-27)
en Knightstown
Morto 1-an de septembro 1948 (1948-09-01) (73-jaraĝa)
en New Haven
Tombo Ferncliff Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato DePauwUniversitato Kolumbio vd
Familio
Edz(in)o Mary Ritter Beard vd
Profesio
Okupo historiisto de moderna epoko • historiisto • universitata instruisto • pacaktivisto • verkisto vd
Laborkampo historio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Liaj verkoj inkludis radikalan re-taksadon de la temo de la Patroj-fondintoj de Usono, pri kiuj li kredis, ke ili moviĝis plie pro ekonomiko ol pro filozofiaj principoj. La plej influa libro de Beard, nome An Economic Interpretation of the Constitution of the United States (1913), estis celo de granda polemiko jam ekde sia publikigo. Kvankam ĝi estis ofte kritikita pro sia metodologio kaj konkludoj, ĝi estis responsa pri ampleksa reinterpretado de la dekomenca usona historio.[1][2]

Ikono de la progresema skolo de historia interpretado, lia reputacio suferis dum la epoko de la Malvarma Milito kiam la kompreno de la ekonomika klasbatalo falis ĉe plej historiistoj. La konsentema historiisto Richard Hofstadter konkludis en 1968, "Nuntempe la reputacio de Beard staras kiel impona ruino en la pejzaĝo de la usona historiografio. Kio iam estis la plej grandioza domo en la provinco estas nune damaĝita survivaĵo."[3] Hofstadter tamen laŭdis Beard dirante, ke li estis "elstara inter usonaj historiistoj el sia aŭ el ajna generacio en la serĉado de utila pasinteco."[1]

Male, Sir Denis Brogan kredis, ke Beard perdis favoron en la epoko de la Malvarma Milito ne ĉar liaj vidpunktoj rezultis malpravaj sed ĉar la usonanoj ne deziris aŭdi ilin. En 1965, Brogan verkis, "La sugesto ke la Konstitucio estis sukcesa klopodo bremsi troan demokration, ke ĝi estis venko de la posedo (kaj) grandaj negocon aspektis blasfemo al multaj kaj agado de preskaŭ perfido en la danĝera krizo tra kiu la usona politika fido kaj praktiko estis pasanta."[4]

Verkoj redakti

  • 1904 - Beard, Charles Austin, The Office of Justice of the Peace in England: In its Origin and Development
  • 1914 – Beard, Charles A. Some Economic Origins of Jeffersonian Democracy, American Historical Review
  • 1913 – Beard, Charles, An Economic Interpretation of the Constitution of the United States
  • 1915 – Beard, Charles, Economic Origins of Jeffersonian Democracy
  • 1921 – Beard, Charles A. kaj Beard, Mary Ritter. History of the United States (2 vol.)
  • 1923 – Beard, Charles, The Administration and Politics of Tokyo
  • 1927 – Beard, Charles A. kaj Beard, Mary Ritter, The Rise of American Civilization
  • 1932 – Beard, Charles, A Century of Progress
  • 1932 – Beard, Charles, The Myth of Rugged American Individualism
  • 1934 – Beard, Charles A. Written history as an act of faith. American Historical Review
  • 1935 – Beard, Charles A. That noble dream, American Historical Review
  • 1941 – Beard, Charles A. President Roosevelt and the Coming of the War

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kraus & Joyce 1985, p. 252 – 265.
  2. Gibson 2006, pp. 7 – 12.
  3. Hofstadter 1968, p. 344.
  4. Brogan 1965, pp. 199 – 223.

Bibliografio redakti