Malfermi la ĉefan menuon

Charles Pierre BAUDELAIRE, en esperanto Bodlero[1] estis franca poeto vivanta dum la 19-a jarcento.

Charles Baudelaire
Franca verkisto kaj poeto
Franca verkisto kaj poeto
Persona informo
Naskonomo Charles-Pierre Baudelaire [#]
Naskiĝo 9-an de aprilo 1821 (1821-04-09)
en Parizo, Francilio, Francio
Morto 31-an de aŭgusto 1867 (1867-08-31) (46-jara)
en Parizo, Francilio, Francio
Mortokialo sifiliso [#]
Tombo Tombejo de Montparnasse [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Loĝloko Strato Amsterdamo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand [#]
Subskribo Charles Baudelaire
Familio
Patro Joseph-François Baudelaire [#]
Patrino Caroline Aupick [#]
Amkunulo Jeanne Duval [#]
Profesio
Profesio poeto • artokritikisto • eseisto • tradukistoverkistoaŭtoro • literaturkritikisto [#]
Laborkampo poezio [#]
Verkoj La Floroj de Malbono ❦
La Paradizoj Artefaritaj ❦
La Pentristo de la Moderna Vivo ❦
Pensoj pri kelkaj miaj samtempuloj ❦
La Fanfarlo ❦
La Spleno de Parizo [#]
Honorigoj Concours général [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Lia stilo kaj la elekto de liaj temoj estis ofte riproĉataj. Baudelaire estis komprenata sole de kelkaj similuloj. En Le Figaro de la 5 julio 1857, Gustave Bourdin kontraŭstaris dum la eliro de La Floroj de l'Malbono (Les Fleurs du Mal estas la precipa poemaro de Baudelaire): "Estas temperoj kiam oni dubas pri la mensa farto de la Sinjoro Baudelaire, kaj estas temperoj kiam oni ne plu dubas: estas plejparte la rediro monotona kaj antaŭpensita pri la samaj temoj, la samaj pensoj. Tie la abomeneco sin miksas kun la malnobleco; la naŭzeteco kun la fieco..."

Oni ofte rigardas lin kiel la plej grava franclingva poeto de la 19-a jarcento; li eĉ estas komparata kun Victor Hugo.

Tra sia verko, Baudelaire provis teksi kaj elmontri la kunligojn inter la malbono kaj la beleco, la violento kaj la volupto (Une martyre). Paralele al poemoj gravaj (Semper Eadem) aŭ tiuepoke skandalaj (Delphine et Hyppolite), li esprimis la melankolion (Moesta et errabunda) kaj la envio je alilokeco (L'invitation au voyage).

En Esperanto aperisRedakti

 
La Floroj de l' Malbono kaj Paulo Silas.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti