Charles BOYER (Figeac, Francio, 28-a de Aŭgusto 1899Phoenix, Usono, 26-a de Aŭgusto 1978) estis franca aktoro kiu protagonistis en kelkaj klasikaj filmoj de Holivudo.

Charles Boyer
Persona informo
Charles Boyer
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1899 (1899-08-28)
en Figeac, Lot,  Francio
Morto 26-an de aŭgusto 1978 (1978-08-26) (78-jaraĝa)
en Fenikso, Arizono,  Usono
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per trodozo vd
Tombo tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco FrancioUsono vd
Alma mater Sorbono vd
Memorigilo Charles Boyer
Familio
Edz(in)o Pat Paterson vd
Profesio
Okupo filmaktoro • televida produktoro • scenaristofilmproduktoro • teatra aktoro • aktorokantisto • televida aktoro vd
Aktiva dum 1920–1976 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Boyer ekkarieris en teatro, sed li trovis sukceson en filmoj de Eŭropo kaj Holivudo dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Li plue faris filmojn ankaŭ dum sekvaj jardekoj. Li alprenis la usonan ŝtatanecon.

Charles Boyer aktoris kiel partnero de famaj filmostelulinoj Marlene Dietrich (The Garden of Allah, 1936) kaj Greta Garbo (Maria Walewska, 1937) sed eble lia laboro en Algiers (1938) estis tio kio okazigis lian dekomencan popularecon.

Aktuale li estas pli bone memorata pro sia ludado en la filmo de 1944 Gaslight, kie li klopodis konvinki la rolulinon luditan de Ingrid Bergman, ke ŝi frenezuliĝas.

En 1950, li aperis sur scenejo de Broadvejo per unu de siaj plej gravaj roloj, kiel Don Juan, en la tria akto de la teatraĵo Man and Superman de George Bernard Shaw.

Du tagojn post lia edzino, la brita aktorino Pat Paterson, mortis pro kancero, Charles Boyer memmortigis sin per trodozo de Seconal.

Kiel kuriozaĵo, en Hispanio estas tre konata popola esprimo "no te enrolles, Charles Boyer",[1] kiu dum jardekoj oni uzis por haltigi la friponadon de kunparolanto.[2][3]

Notoj redakti

  1. Kun signifo "ne friponu".
  2. La inkludo de Charles Boyer rilatas nur al kaprica sonsimilo de la du fraazeroj.
  3. «No te enrolles, Charles Boyer». ABC, eld. (15a de novembro 2008).

Eksteraj ligiloj redakti