Charles Dickens, la filo

(Alidirektita el Charles Dickens, Jr.)

Charles Culliford Boz DICKENS (6a de januaro 1837 – 20a de julio 1896) estis la unua filo de la fama angla romanisto Charles Dickens kaj de lia edzino Catherine.[1] Li estis malsukcesa negocisto, redaktoro de la gazeto de lia patro All the Year Round, kaj sukcesa verkisto de vortaroj. Li estas nune rememorita pro siaj du libroj de 1879 nome Dickens's Dictionary of London kaj Dickens's Dictionary of the Thames.[2]

Charles Dickens, la filo
Persona informo
Naskonomo Charles Culliford Boz Dickens
Naskiĝo 6-an de januaro 1837 (1837-01-06)
en Furnival's Inn
Morto 20-an de junio 1896 (1896-06-20) (59-jaraĝa)
en Fulham
Mortokialo leŭkemio
Tombo Mortlake
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Eton College • King's College School
Familio
Patro Charles Dickens
Patrino Catherine Dickens
Frat(in)oj Mary DickensKate PeruginiWalter Landor DickensFrancis DickensAlfred D'Orsay Tennyson DickensSydney Smith Haldimand DickensHenry Fielding DickensDora Annie DickensEdward Dickens
Edz(in)o Elisabeth Evans
Infanoj Mary Angela Dickens • Sydney Margaret Dickens
Okupo
Okupo verkisto • redaktisto
vdr

Kiam liaj gepatroj separiĝis en 1858, kaj Catherine foriris el la hejmo, por neniam revidi sian edzon, ŝi kunportis nur unu filon nome Charles, lasante la aliajn filojn zorgotajn de sia fratino Georgina kiu decidis resti en Gad's Hill kun la romanisto. Charles estis teo-komercisto, kaj pro tio li vizitis Ĉinion kaj Japanion en 1860.

Notoj redakti

  1. "Dickens, Charles Culliford Boz". Oxford Dictionary of National Biography (reta eld.). Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/7600.
  2. Paul Schlicke (3a de novembro 2011). The Oxford Companion to Charles Dickens: Anniversary Edition. Oxford University Press. p. 94. ISBN 978-0-19-964018-8.