Charles Lambert

franca esperantisto
(Alidirektita el Charles LAMBERT)

Charles LAMBERT [lanber] (naskiĝis la 9-an de februaro 1866 en Mouzon apud Sedan) estis franca esperantisto kaj universitata profesoro ĉe la literatura fakultato.

Charles Lambert
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1866 (1866-02-09)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperanta agado redakti

Lambert esperantiĝis en 1899 hazarde, leginte gramatikon de Beaufront. La 10-an de januaro 1900 li faris en la Universitato de Diĵono publikan paroladon, kiu varbis Charles Méray, kaj tio estis la fonto de Esperantigo de multaj eminentaj francaj profesoroj.

Kun Meray li propagandis buŝe kaj skribe kaj gvidis sukcesplenajn kursojn. Li paroladis en pluraj urboj en Francio kaj Belgio. Li publikigis kursojn en Le Chasseur Français ("La franca ĉasisto") kaj en gazeto en Kanado. Li redaktis la gazeton Esperanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj skribis en Esperantaj gazetoj (La Revuo k. a.).

En 1905 Lambert estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1].

Verkoj redakti

  • kun Paul Berthelot: Komercaj Leteroj, 1903.
  • sola:
    • Cours pratique d'Espéranto, 1905.
    • Vojaĝo de Uliso, 1905.
    • Bukedo, kolekto da artikoloj precipe pri literaturaj temoj, 1908.

Referencoj redakti

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.