Charles Laisant
Charles-Ange LAISANT [lezan] (naskiĝis la 1-an de novembro 1841 en Indre apud Nantes; mortis la 5-an de majo 1920 en Asnières apud Parizo) estis franca matematikisto, politikisto[1] esperantisto kaj framasono.
Charles Laisant | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Jean Frollo |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1841 en Nanto |
Morto | 5-an de majo 1920 (78-jaraĝa) en Asnières-sur-Seine |
Tombo | Crématorium-columbarium du Père-Lachaise (en) Grave of Laisant (en) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo École d'application de l'artillerie et du génie (en) lycée Georges-Clemenceau (en) |
Familio | |
Infano | Albert Laisant (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto militisto esperantisto politikisto ĵurnalisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 5395 |
Li estis oficiro ĝis 1876, sed jam de 1871 li interesiĝis pri politiko. Li estis deputito, redaktoro kaj direktoro de politikaj ĵurnaloj. De 1893 li dediĉis sin nur al scienco. Li verkis plurajn librojn pri supera matematiko.
Politika kariero (1876-1893)
redaktiEn majo 1877, li estas unu el la subskribintoj de la manifesto de la 363[1], mcio de demisio de la monarkia prezidanto.
En 1879, li iĝis direktoro de la gazeto Le Petit Parisien. Kiel tia, li estis peze monpunita pro kalumnio de generalo Courtot de Cissey.
Fervora defendanto de pluraj demokratiaj reformoj, kiel la etendo de la deviga militservo de 3 jaroj al ĉiuj civitanoj, aŭ la kreado de la Nacia Emerita Fonduso[2].
Li kondukis politikan batalon por enkonduko de racia edukado bazita sur la scienco[3].
Framasono
redaktiLaisant estis membro de la framasona loĝio “Raspail”, kiu aliĝis al la nova miksita obeo Droit Humain[4].
Esperantisto
redaktiVarbita de Charles Méray al Esperanto en 1900, li propagandis ĝin inter sciencistoj. Li estis vicprezidanto de SFPE. Li kunlaboris en kelkaj esperantisaj gazetoj, kaj verkis broŝurojn pri kaj en Esperanto. Li estis vicprezidanto de la Pariza Esperanto Grupo en 1901[5].
Verkoj eldonitaj en Esperanto
redakti- La parlamentisma iluzio (trad. Fi-Blan-Go), Paco-Libereco, 1910.
- Inicado Matematika, (tradukis J.-C. Chaigneau kaj J. Camescasse) laŭ la 10-a franclingva eldono de sia verko
Verkoj nacilingvaj pri Esperanto
redakti- L' Esperanto et l’avenir du monde. Eld. Internacia Asocio Paco-Libereco, Parizo, 1918(?)
Literaturo
redaktiLéo Campion, Le Drapeau noir, l'Équerre et le Compas : les Maillons libertaires de la Chaîne d'Union, Éditions Alternative libertaire, 1996, rete legebla arkivo, PDF arkivo. Pariza Esperanto Grupo, 1901[6].
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 (fr) Charles, Ange Laisant, Mandats à l'Assemblée nationale ou à la Chambre des députés, Assemblée nationale (franca parlamento).
- ↑ (en) Charles-Ange Laisant, En: Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français (1789-1889)
- ↑ (fr) Pierre Lamandé, Une personnalité du monde de l’Éducation nouvelle: Charles Ange Laisant (1841–1920) et son combat politique pour une éducation rationnelle fondée sur la science (Personeco en la mondo de nova edukado: Charles Ange Laisant (1841-1920) kaj lia politika batalo por racia edukado bazita sur scienco), Paedagogica Historica, 2010 (legu rete arkivo
- ↑ (fr) Léo Campion, Le Drapeau noir, l'Équerre et le Compas : les Maillons libertaires de la Chaîne d'Union (La Nigra Flago, la Kvadrato kaj la Kompaso : la Liberecanaj Ligoj de la Ĉeno de Unio), Éditions Alternative libertaire , 2002, plena teksto arkivo. Alternative Libertaire estas monata gazeto eldonita en Belgio de 1975 ĝis 2005 .
- ↑ (eo) Enciklopedio de Esperanto, Laisant, paĝo 321, Hungara Esperanto-Asocio, 1979, ISBN 963 571 052 6
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, Laisant, paĝo 321, Hungara Esperanto-Asocio, 1979
Eksteraj ligiloj
redakti- Liberpensuloj
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Charles Laisant en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Trovu « Charles-Ange Laisant » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |