Charles M. Schulz

usona kartunisto

Charles Monroe SCHULZ (26-an de novembro 192212-an de februaro 2000) estis usona bildliteraturisto, plej fama tutmonde per sia bildstrio Peanuts.

Charles M. Schulz
Persona informo
Charles Monroe Schulz
Naskiĝo 26-an de novembro 1922 (1922-11-26)
en Mineapolo
Morto 12-an de februaro 2000 (2000-02-12) (77-jaraĝa)
en Santa Rosa
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarktokojlorektuma kancero vd
Tombo Sebastopol vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Art Instruction Schools • St. Paul Central High School vd
Subskribo Charles M. Schulz
Memorigilo Charles M. Schulz
Familio
Patro Carl Schulz vd
Patrino Dena Schulz vd
Edz(in)o Joyce Halverson • Jean Forsyth Clyde vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo kartunisto • bildliteraturistoartistoscenaristo • glacihokeisto • ĵurnalistoilustristoverkisto • poŝtmarkdesegnisto vd
Laborkampo bildliteraturo vd
Verkado
Verkoj Peanuts vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Charles M. Schulz, ĉ. 1956

Frua vivo redakti

Schulz naskiĝis en Minneapolis (Minesoto) kaj kreskis en Saint Paul; la familio de lia patro venis el Germanio kaj la familio de lia patrino venis el Norvegio.

En februaro 1943, Schulz aniĝis en la usona armeo. Li alvenis al Francio en februaro 1945 kaj malmulte partoprenis en la Dua mondmilito. Li oficiale ĉesis esti soldato en januaro 1946 kaj igis arta instruisto, li ankaŭ komencis helpi kun la desegno de Timeless Topix, romkatolika bildliteratura revuo por infanoj.

Komenco de bildliteraturista kariero redakti

La unua bildstria serio de Schulz Li'l Folks ("Hometoj") aperis en gazeto de Minesoto, Saint Paul Pioneer Press en 1947. Schulz uzis la nomon "Charlie Brown" trifoje en la serio kiel nomon de tri malsamaj knaboj. Ankaŭ aperis hundo preskaŭ samaspekta kiel Snoopy, poste aperonta en la serio Peanuts.

Deksep ilustraĵoj de Schulz aperis en la fama usona revuo Saturday Evening Post, la unua en 1948.

Peanuts redakti

 
Charles M. Schulz ricevas sian stelon de la Trotuaro de famo en Holivudo en junio, 1996.

Peanuts, la fama bildstrio de Schulz kun la hundo Snoopy, la knabo Charlie Brown kaj rondo de aliaj geknaboj, unue aperis je la 2-a de oktobro 1950. Dum la 1960-aj kaj la 1970-aj jaroj estis la plej fama bildstrio de la mondo. Ĝi aperis en 2.600 gazetoj en sepdek kvin landoj kaj estis tradukita en dudek unu lingvojn.

La unua de tridek specialaj animaciaj televid-programoj pri Peanuts, "A Charlie Brown Christmas", aperis en decembro 1965. La unua de kvar kinaj versioj, "A Boy Named Charlie Brown", aperis en 1969. estis du teatraj muzikaloj, "You're a Good man, Charlie Brown" en 1967 kaj "Snoopy!!! The Musical" en 1975. Animacia televid-serio, "The Charlie Brown and Snoopy Show" komenciĝis en 1983.

Schulz laboris pri la bildstrio preskaŭ sen ĉesi dum kvindek jaroj. En 2000 li eksciis ke li havas kanceron kaj devis ĉesi. La lasta nova bildstrio de Peanuts aperis en la gazetoj de la mondo precize unu tagon post la morto de Schulz.

Neniu alia bildliteraturisto laboris pri Peanuts post la morto de Schulz, laŭ lia volo. Tamen, liaj malnovaj bildstrioj aperas en gazetoj kaj oni faris novajn animaciajn televid-programojn pri la fikciuloj de Peanuts, kun historioj tute el malnovaj bildstrioj.

Schulz nombris la bildliteraturistojn George Herriman (Krazy Kat), Roy Crane (Wash Tubbs), Elzie C. Segar (Thimble Theater) kaj Percy Crosby (Skippy) kiel siajn precipajn influantojn. Gravaj influoj en la fikciuloj kaj eventoj de Peanuts ankaŭ estis la amikoj kaj familianoj de Schulz kaj la eventoj de lia vivo, ĉefe liaj infaneco kaj juneco.

Persona vivo redakti

La gepatroj de Schulz estis luteranoj. Dum kelkaj jaroj Schulz instruis infanojn dimanĉe pri religio en metodisma preĝejo. Kristanaj temoj kelkfoje aperis en Peanuts, ĉefe en la diroj de la knabo Linus Van Pelt. Por la unua animacia televid-progaramo de Peanuts, "A Charlie Brown Chrsitmas" de decembro 1965, Schulz insistis ke Linus legu parton de la Evangelio laŭ Luko el La Biblio, Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo por ekspliki "la veran signifon de Kristnasko". Tamen dum la 1980-aj jaroj Schulz diris en intervjuo ke li ĉesis iri al la preĝejo kaj iĝis humanisto.

Schulz edziĝis dufoje kaj havis kvin gefilojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti