Charles MATHEWS (28a de junio 1776, Londono – 28a de junio 1835, Devonport) estis angla teatra administranto kaj komedia aktoro,[1] bone konata en sia epoko pro sia kapablo por imiti kaj sia kapablo por surtabla distrado. Lia teatraĵo, At Home, en kiu li ludis ĉiun rolulon, estis la unua "monopolilogo" kaj la difiniga verko en la ĝenro.

Charles Mathews
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1776 (1776-06-28)
en Londono
Morto 28-an de junio 1835 (1835-06-28) (59-jaraĝa)
en Plymouth
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Merchant Taylors' School vd
Familio
Gefratoj Mary Anne Leigh vd
Infanoj Charles James Mathews vd
Profesio
Okupo komikisto • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum kelkaj jaroj Mathews ludis malgrandajn rolojn, sed la 15an de majo 1803 ŝi faris sian aperon en Londono en la teatro de Haymarket, kiel Jabel en la verko de Richard Cumberland nome The Jew (La judo) kaj kiel Lingo en The Agreeable Surprise (La agrabla surprizo). Poste li estis dungita en Drury Lane. Lia kapablo por imitado ebligis lin maski sian personecon sen ŝanĝo de vesto. Lia plurkapablo kaj originaleco estis montrita en sia unuhoma spektaklo, aŭ "monodrama distrado," titolita At HomeMatthews at Home, kion li startis en la Lyceum Theatre en 1808.

En 1822-1823 Mathews turneis en Usono ege sukcese. Dum sia restado tie, li disvolvigis nombrajn impresojn de usonaj tipoj. Unu el tiuj estis la afrikusonano, ŝajne bazita sur la afrikusona aktoro James Hewlett, kiu ludis rolojn de Shakespeare en la teatro African Grove. En sia venonta spektaklo, nome A Trip to America, Mathews kantis version de la populara sklava nigrula preĝokanto, nome "Possum Up a Gum Tree", ludata dialekte kaj eble nigromaskite.[2]

Reveninte al Anglio aŭtune 1823, li aliĝis al Frederick Henry Yates, administranto de la Adelphi Theatre. Dum sia sukcesa kariero, Mathews, kun John Kemble kaj John Braham, estis ricevita kiel gasto de Georgo la 4-a.

Notoj redakti

  1. "Mathews, Charles (1776-1835)". Dictionary of National Biography. London: Smith, Elder & Co. 1885–1900. Alirita la 12an de septembro 2019.
  2. Burrows, Edwin G. & Wallace, Mike. Gotham: A History of New York City to 1898. New York: Oxford University Press, 1999, p. 489