Charles Piper

usona botanikisto

Charles Vancouver Piper (16a Junio 1867 – 11a Februaro 1926) estis usona botanikisto kaj agrikulturologo.[1] Naskiĝinta en Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado, li pasigis sian junaĝon en Seattle, Vaŝingtona Teritorio kaj gradiĝis el la Universitato de Vaŝingtonio en 1885. Li instruis botanikon kaj zoologion en 1892 ĉe la Vaŝingtonia Agrikultura Alltlernejo (nune Vaŝingtoniŝtata Universitato) en Pullman. Li akiris magistran gradon en botaniko en 1900 el la Universitato Harvard.

Piper verkis la unuajn seriozajn gvidilojn al flaŭro en nordokcidenta Usono. En 1906 la Smithsonian Institution publikigis lian katalogon Flora of the State of Washington. Li publikigis ankaŭ Flora of Southeast Washington and Adjacent Idaho kaj Flora of the Northwest Coast (1915).

Poste li dediĉis sin al enkonduko de kultiveblaj herboj, nome de la sudana sorgo unue kaj poste de sojfabo.

Referencoj redakti

  1. (1912) “PIPER, Charles Vancouver”, The International Who's Who in the World, p. p. 858.