Charles T. Kowal

usona astronomo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Charles Thomas Kowal. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Kowal (apartigilo).

Charles Thomas Kowal (naskiĝis la 8-an de novembro 1940 en Bufalo, mortis la 28-an de novembro 2011 en Cinebar (Vaŝingtonio)) estis usona astronomo.

Charles Thomas Kowal
Persona informo
NomoCharles Thomas Kowal
Dato de naskiĝo8-a de novembro 1940
NaskiĝlokoBufalo
Dato de morto28-a de novembro 2011
MortolokoCinebar (Vaŝingtonio)
Aĝo je morto71
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvopola lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoJames Craig Watson Medal [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li malkovris du satelitojn de Jupitero: Ledaon en 1974 kaj Temiston (kun Elizabeth Roemer) en 1975 (Temisto estis perdita kaj retrovita nur en 2000).

Li malkovris multenombrajn asteroidojn, inter kiu la kometon-asteroidon 2060 Ĥironon, unua malkovrita ano de la klaso de la centaŭroj.

Li malkovris ankaŭ plurajn kometojn, supernovaojn kaj, en 1978, galaksion de la Loka Grupo, kiu ricevis la nomon « nana galaksio de la Fiŝoj » kiam ĝia aneco al la Loka grupo estis pruvita.

Li ricevis en 1979 la James Craig Watson Medalon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti