Charles Thomson Rees Wilson

C(harles) T(homson) R(ees) WILSON (14-an de februaro 1869, Glencorse, Midlothian, Skotlando15-an de novembro 1959, Carlops, Peeblesshire) estis skota fizikisto, kiu ricevis 1927 Nobel-premion pri fiziko kun Arthur Compton pro malkovro, kiel ŝanĝiĝas la ondolongo de la rentgenaj radioj, kiam ili interpuŝas kun elektronoj.

Charles Thomson Rees Wilson
Nobel-premiito
Persona informo
Charles Thomson Rees Wilson
Naskiĝo 14-an de februaro 1869 (1869-02-14)
en Glencorse, Skotlando
Morto 15-an de novembro 1959 (1959-11-15) (90-jaraĝa)
en Carlops, Skotlando
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de ManĉestroUniversitato de Kembriĝo • Kolegio Sidney Sussex • Bradford Grammar School vd
Familio
Edz(in)o Jessie Fraser vd
Profesio
Okupo fizikisto • meteologo • universitata instruisto • kemiistovagolernanto vd
Laborkampo fizikometeologio vd
Doktoreca konsilisto Joseph John Thomson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ellaboris nebulkameron por studado de la radioaktiveco, rentgena radiado, kosma radiado kaj aliaj atomfizikaj fenomenoj.

Li eklaboris kiel meteorologo en 1895 kaj studis la nubojn kaj provis modeli ties konduton sur montopintoj. Li ellaboris metodon por ellarĝigo de humida aero en fermita ujo. Dum la larĝigo la aero tiel malvarmiĝis, ke ĝi iĝis trosaturita kaj al humido precipitis sur la polveroj.

Li rimarkis, ke se li uzas sen-polveran aeron, ĝi restas trosaturita kaj ne estiĝas “nuboj”, ĝis kiam la grado de la trosatureco be atingas la kritikan valoron. Li opiniis, okaze de polvomanko, la nuboj kondensiĝas je jonoj, atomoj aŭ molekuloj. Post malkovro de la rentgena radiado, li pensis, ke tio antaŭhelpas estiĝon de jonoj kaj tiel la nuboformiĝojn.

Li spertis dum la eksperimentoj, ke la radiado postlasas spuron el kondensitaj akvogutoj en la nebulkamero. Li perfektigis la kameron en 1912 kaj tiu iĝis nemalhavebla aparato por la atomfizikaj esploroj. El tiu pluevoluigis Donald A. Glasser la bobelkameron en 1952.

Wilson ekde 1916 okupiĝis pri la fulmado. Oni nomumis lin en 1925 al Jackson-profesoro [ĝekson-profesoro] de la naturfilozofio, en la Kembriĝa Universitato. Li uzis la rezultojn pri esploroj je fulmotondroj al ellaboro de metodo pro protekti kontraŭ fulmoj la aerdefendan balonfermon en Anglio.

Li publikigis sian teorion en 1956 pri elektreco de la fulmotondroj.