Charley Havlat
PFC[n 1] Charley Havlat, ankaŭ Charles (10-an de novembro 1910 Dorchester, Nebraska – 7-an de majo 1945 ĉirkaŭaĵo de Volary)[1] estis civitano de Usono de ĉeĥa deveno; li estas konsiderata kiel lasta usona soldato mortigita en Eŭropo dum soldata agado de la dua mondmilito.[2]
Charley Havlat | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1910 en Dorchester |
Morto | 7-an de majo 1945 (34-jaraĝa) en Volary |
Mortokialo | Pafvundo ![]() |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | soldato ![]() |
Vivo
redaktiĈeĥa deveno
redaktiLa patro de Charley Havlat, Antonín Havlát (1880–1958), naskiĝis en Ronov (distrikto Žďár nad Sázavou) la 14-an de marto 1880.[3] Enla jaro 1903 alnavigaciis lia pli vasta familio (sume 10 personoj) per ŝipo Pennsylvania en Usonon kaj ili ekloĝis en Nebraska.[4] Antonín Havlat edziĝis kun Antonie naskita Němcová (1889–1956), kun kiu li havis filojn Charles, Adolf (laŭ kelkaj fontoj malĝuste Lumír[1] kaj Rudolf[2]), Rudolf kaj filinojn Matilda kaj Lilian. (Ĉiuj naskiĝis en Usono, Charles estis la plej aĝa el la gefratoj.)[1]
Partopreno en la dua mondmilito
redaktiKiel membro de la 803-a kontraŭtanka bataliono li partoprenis la 6-an de junio 1944 en elŝipiĝo en Normandio, batalo en Hürtgena arbaro (septembro de 1944 – februaro de 1945) kaj en batalo en Ardenoj (decembro de 1944 – januaro de 1945).[1]
Lasta falinta usona soldato
redaktiLa 7-an de majo 1945 ricevis la 803-a kontraŭtanka bataliono taskon verkontroli, ĉu sur la ŝoseo el Volary al Prachatice ĉe municipo Zbytiny troviĝas germanaj taĉmentoj. Por la patrolado ekveturis la 3-a kaj la 4-a plotonoj, sume en ses ĝipoj armitaj de du maŝinpafiloj, akompanataj de kirasita rada veturilo M8. Je la 8-a horo kaj 25 minutoj la patrolo estis atakita de germana pafado el pafiloj, maŝinpafiloj kaj blenditaj pugnoj. Unu el la unaj pafaĵoj trabatis la kaskon de Havlat kaj tiu estis surloke morta. La pafaĵo el la blendita pugno trabatis la kirasitan veturilon kaj vundis pluaj du usonajn soldatojn, unu el ili estis ĉeĥ-usonano Antony Talik.
Laŭ deklaroj de militkaptita germana oficiro la pafadon kaŭzis antaŭa pripafado per usonaj kanonoj. La grupo da germanaj soldatoj tiutempe ne sciis proksimiĝanta loka kapitulacio, kiu devis okazi je kelke da minutoj pli poste. La germana oficiro, kiu gvidis la germanajn taĉmentojn, kiuj pafis kontraŭ la patrolo de Havlat, eĉ ne sciinte pri la kapitulacio, pli poste senkulpigis sin pro siaj faroj.
Charles Havlat estis dumtempe sepultita en Volary, kie en junio de 1945 vizitis tombon liaj fratoj.[5] Definitive li estis sepultita en Usona soldata tombejo en lorena Saint-Avold.[1]
Vidu ankaŭ
redaktiLigiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Private First Class – en la usona armeo markigo de soldato de la 3-a grado, kiu deĵoris en la armeo almenaŭ unu jaro.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Find a Grave: Charley Havlat. Alirita 2020-03-09 .
- ↑ 2,0 2,1 The Last American Killed in Action in Europe during World War II. American Battle Monument Commission. Alirita 2020-03-09 .
- ↑ Matrika 16030, sn. 85. MZA. Alirita 2023-6-29 .
- ↑ Databáze "The Statue of Liberty and Ellis Island", vyhledávání "Havlat". The Statue of Liberty foundation. Alirita 2020-03-09 .
- ↑ Pulkrábek, Jaroslav, "Poslední kulka", paĝoj 19.
Eksteraj ligiloj
redakti- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Charley Havlat en Vikimedia Komunejo