Charlotte Brontë
Charlotte BRONTË (naskiĝis la 21-an de aprilo 1816, mortis la 31-an de marto 1855) estis angla verkistino.
Charlotte Brontë | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1816 en Thornton, Yorkshire, Anglio | |
Morto | 31-an de marto 1855 en Haworth | |
Mortis pro | tuberkulozo • hyperemesis gravidarum [#] | |
Tombo | Okcidenta Jorkŝiro [#] | |
Religio | Anglikanismo [#] | |
Nacieco | anglino | |
Etno | Angloj [#] | |
Lingvoj | angla lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Patrick Brontë [#] | |
Patrino | Maria Branwell [#] | |
Gefratoj | Emily Brontë • Anne Brontë • Elizabeth Brontë • Maria Brontë • Branwell Brontë [#] | |
Edz(in)o | Arthur Bell Nicholls [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Currer Bell | |
Okupo | verkisto • poeto • romanisto [#] | |
Laborkampo | poezio • teatra arto [#] | |
Aktiva en | Jorkŝiro [#] | |
Aktiva dum | 1846– [#] | |
Verkado | ||
Ĝenroj | fantaziaj rakontoj, romanoj | |
Verkoj | Jane Eyre | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi naskiĝis en Thornton, Yorkshire la filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo en Yorkshire. Kun siaj du fratinoj Anne kaj Emily kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.
En la jaro 1846 la tri fratinoj (la frato fariĝis alkoholulo) publikigis sian unuan poemkolekton: Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Charlotte aperis kiel Currer Bell. La verko apenaŭ rikoltis atenton.
Sukceson gajnis ŝiaj parte membiografiaj romanoj, kiuj pritraktis sociajn problemojn kaj la rolon de la virinoj tiutempe.
En 1854, Brontë edziniĝis kun Arthur Bell Nicholls, pastoro. Ŝi mortis dum gravedeco kaj estis enterigita en la Preĝejo de Santa Mikaelo kaj Ĉiuj Anĝeloj en Haworth, West Yorkshire.
Listo de verkojRedakti
- Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell (poemoj, 1846)
- Jane Eyre (romano, 1847)
- Shirley (romano, 1849)
- Villette (romano, 1853)
- The Professor (romano, eld. 1857)
En Esperanto aperisRedakti
Jane Eyre / el la angla lingvo trad. de H. J. Bulthuis. – Zutphen : Thieme, 1931. – 493 p.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Bronte Sisters Links
- Anne Brontë: The Scarborough Connection
- BrontëBlog
- Verkoj de Charlotte Brontë ĉe Projekto Gutenberg
- e-libroj.com Charlotte Brontë : Jane Eyre - e-libro elŝutebla -ePub-Pdf-Rtf-Odt