Che Guevara

latinamerika marksista revoluciulo

Ernesto GUEVARA [erNESto geBAra] (naskiĝis la 14-an de junio 1928 en Rosario, Argentino, mortis la 9-an de oktobro 1967 en Bolivio) estis latinamerika marksista revoluciulo, gvidisto de gerilo kaj ministro de Kubo. Li estas pli konata kiel Che Guevara aŭ simple la Che.[1], kromnomo (batalnomo), kiun li ricevis en Kubo pro sia argentina origino.

Che Guevara
Persona informo
Ernesto Guevara
Naskonomo Ernesto Guevara
Naskiĝo 14-an de junio 1928 (1928-06-14)
en Rosario
Morto 9-an de oktobro 1967 (1967-10-09) (39-jaraĝa)
en La Higuera
Mortis pro hommortigo • eksterjura hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Mario Terán vd
Tombo Che Guevara Mausoleum vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko ArgentinoKuboBolivioGvatemaloMeksiko vd
Ŝtataneco KuboArgentino vd
Alma mater Universitato de Bonaero • St Benedict's School vd
Partio Kuba Komunisma Partio vd
Subskribo Che Guevara
Familio
Patro Ernesto Guevara Lynch vd
Patrino Celia de la Serna vd
Edz(in)o Hilda Gadea • Aleida March vd
Amkunulo María del Carmen Chichina Ferreyra vd
Infanoj Aleida Guevara vd
Profesio
Alia nomo Che Guevara • Pelado • Teté • Furibundo Serna • Fuser • Chancho • Chang-Cho • Luís Hernández Gálvez • Tatu • Adolfo Mena González • Ramón • Fernando Sacamuelas vd
Okupo revoluciulo • partizanopolitikistokuracisto • poeto • diplomato • eseisto • militistoverkistopublikigisto vd
Verkado
Verkoj Gerila Milito ❦
Bolivia taglibro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juna medicinstudanto, Guevara vojaĝis tra Latinameriko, kaj tiel rekte konatiĝis kun la malriĉeco de granda parto de la popolo. Liaj spertoj kaj observoj igis lin al konkludo, ke abolo de sociekonomiaj neegalecoj eblas nur pere de revolucio. Li tial decidis pliprofundigi siajn konojn pri marksismo kaj vojaĝi en Gvatemalo por scii pri la reformoj de la prezidinto Jacobo Arbenz Guzmán, renversita kelkajn monatojn antaŭe per puĉo subtenita de la CIA (operaco PBSUCCESS). Iom poste Guevara aliĝis al la movado de la 26-a de julio (M-26-7), revoluciema grupo estrita de Fidel Castro. Post pli ol du jaroj de gerilo, dum kiuj Guevara iĝis komandanto, tiu grupo gajnis la povon en Kubo renversinte la diktatoron Fulgencio Batista en 1959.

En la sekvaj monatoj Guevara estis nomumita prokuroro de revolucia tribunalo, kiu juĝis kulpaj pri militkrimoj kaj ekzekutis pli ol cento da policistoj kaj militistoj de la antaŭa reĝimo. Sekve li kreis labor- kaj reedukkampojn. Li okupis plurajn gravajn postenojn en la kuba registaro, kiu sukcesis starigi en Kubo ekonomion similan al tiu de Sovetunio[2], kaj proksimiĝon politikan al la Orienta Bloko, sed malsukcesis pri la industriigo de la lando, kiam li estis ministro. Guevara verkis dum tiu epoko plurajn teoriajn tekstojn pri revolucio kaj gerilo.

En 1965 post denunco de la ekspluatado de la tria mondo fare de la du blokoj de la malvarma milito, Guevara malaperis de la politika vivo kaj forlasis Kubon celante disvastigi revolucion. Unue en Kongo Kinŝasa, sensukcese, poste en Bolivio, kie li estis kaptita kaj ekzekutita de la bolivia armeo trejnita kaj gvidita de la CIA.[3][4][5]

Post sia morto Che Guevara iĝis arketipo por revoluciaj movadoj en la tuta mondo, sed daŭre restas kontroverso inter historiistoj rilata al atestoj pri eblaj ekzekutoj de nekulpuloj[6]. Portreto de Che Guevara fotita de Alberto Korda estas taksita unu el la plej famaj fotoj en la tuta mondo[7].

Vivo redakti

Junaĝo redakti

 
Ernesto kiel knabo kun siaj gepatroj kaj gefratoj, ĉirkaŭ 1942. Dekstre de li: Celia (patrino), Celia (fratino), Roberto, Juan Martín, Ernesto (patro) kaj Ana María.
 
Che kiel junulo, ĉirkaŭ 1945, feriante en Mar del Plata, Argentino

Ernesto Guevara de la Serna naskiĝis la 14-an de junio 1928 dum ŝipvojaĝa halto en Rosario, Argentino. Liaj gepatroj, Celia de la Serna y Llosa (1906 - 1965) kaj Ernesto Rafael Guevara Lynch (1901 - 1987) havis ambaŭ interalie eŭskajn kaj irlandajn nobelajn antaŭulojn.[8] Ekzistas tamen multaj indikoj, kiuj supozigas, ke lia oficiala naskiĝdato - tro proksima al la geedziĝdato - estis postdatita de unu monato por eviti skandalon.[9]. Tio estas, ke Che Guevara naskiĝus la 14-an de majo 1928. Liaj gepatroj estas nobeldevenaj[10] sed vivis kiel familio mezklasa kun emo al maldekstraj ne aŭtoritataj ideoj. Ili kontraŭstaris ekzemple al Perón kaj Hitler. La onklino de Ernesto, kiu edukis lian patrinon post la morto de siaj gepatroj estis komunista.

Iom post la geedziĝo novembre 1927 la geedzoj transloĝiĝis de Bonaero al Puerto Caraguatay, en la provinco Misiones, por administracii tie mateo-plantejon. La afero ne glate iris, foje la familio havis financajn problemojn, sed sukcesis elturniĝi pro hereditaj akcioj.[11]

Ernesto naskiĝis unua el kvin gefiloj kaj vivis komence en Kordobo, la dua plej granda urbo de la lando.

Dujaraĝa, Ernesto suferis unuan astmoatakon. La malsano sekvis lin dum lia tuta vivo kaj formis liajn personecon kaj evoluon. En la jaro 1932 laŭ kuracista konsilo la familio transloĝiĝis al la urbo Alta Gracia.

Trijaraĝa Ernesto lernis ŝakon de sia patro kaj partoprenis konkursojn ekde sia 12-a jaro.[12]

Aliflanke instruis Erneston lia patrino. Tiel ekzemple la francan, kiun li parolis flue[13].

Ernesto legis multe, interalie verkojn de la eŭropa literaturo el la granda familia biblioteko. Li rapide konatiĝis pro siaj radikalaj opinioj, eĉ tre juna. Li volus esti unu el la soldatoj de Francisco Pizarro pro sia aventurosoifo [14].

Kiam la astmo-atakoj malpliiĝis li vizitis lernejon kaj la malsano ne malhelpis al li ludi kun aliaj infanoj kaj aktive sportumi.[15]

Dum sia tuta vivo kaj ekde sia junaĝo Che Guevara spertis fortegajn astmokrizojn. Li alfrontis tiun malsanon kaj laboris por iĝi vera atleto. Malgraŭ la kontraŭstaro de sia patro, li iĝis rugbeludisto kaj gajnis la kromnomon "Fuser" (kunmetaĵo de la hispana furibundo (furiozema) kaj de la familinomo de sia patrino, "Serna") pro sia atakema ludstilo.[16] Dum sia adolesko li profitis de la longaj pro la astmo devigaj ripozperiodoj por studi poezion kaj literaturon, de Pablo Neruda, Jack London, Emilio Salgari kaj Jules Verne, ĝis eseoj pri sekseco de Sigmund Freud aŭ tekstoj pri socia filozofio de Bertrand Russell. Li verkis poemojn dum sia tuta vivo, kiel tamen ofte okazis ĉe latinamerikanoj de tia edukado. Li ankaŭ evoluigis grandan intereson pri fotografarto.

De sia familio, kiu grandiĝis per la naskiĝoj de liaj gefratoj Celia (*1929), Roberto (*1932), Ana Maria (*1934) kaj Juan Martín (*1942), li jam frue estis influita politike. Kiam post la militista puĉo de Francisco Franco en 1936 komenciĝis la Hispana Enlanda Milito, la familia domo iĝis renkontejo de hispanaj respublikaj ekzilitoj. En la jaro 1941 li vizitis la gimnazion Dean Funes en Kordobo, kio signifis, ke ĉiutage li devis iri entute 70 kilometrojn.

En la jaro 1943 la familio translokiĝis al Kordobo por faciligi la iradon al la lernejo. En 1946 liaj gepatroj eksedziĝis kaj samjare Ernesto deproksime spertis la morton de sia avino. Ankaŭ tio estis kialo por lia decido studi en Bonaero post sukcesa abiturientiĝo.[17]

Studoj kaj unuaj vojaĝoj redakti

En 1948, Ernesto ekstudis medicinon en Bonaero. Li ludis dum kelkaj monatoj ĉe la San Isidro Club, rugbeklubo de unua nivelo, sed lia patro konsideris tianivelan ludon tro danĝera al astmulo, kaj Ernesto ludis poste nur kun pli malaltnivelaj teamoj[18]. Dum tiu epoko li pripensis edziĝi al knabino de la alta socio argentina, sed pro la kontraŭstaro de lia familio, lia personeco, jam kontraŭkonformisma, kaj vojaĝdeziro grandiĝanta tiu projekto ne realiĝis.

Oktobre 1950 li konatiĝis kun Maria del Carmen Ferreyra, filino de milionulo, kaj enamiĝis en ŝin. La rilato tamen ne daŭris.[19]

 
Mapo de la unua vojaĝo kun Alberto Granado en 1952 (ruĝaj linioj = peraviadila vojaĝo).

Unu jaro antaŭ la fina ekzameno, Guevara ekvojaĝis decembre de la jaro 1951, kune kun longatempa amiko, la estonta biokemiisto Alberto Granado, de Kordobo por malkovri la latinamerikan kontinenton per malnova motorciklo Norton de 500 cm³, nomata la poderosa (la impetema) kaj en malfacilaj kondiĉoj, dormante interalie ofte memvole en mallibereja ĉelo ili ekvojaĝis por celo labori dum kelkaj semajnoj kiel volontuloj en leprejo en San Pablo ĉe la Perua Amazonio.[20]

Guevara ekvojaĝis supozante, ke en la tuta Sudameriko kondiĉoj similis al Argentino, sed pro sia vojaĝo li konsciis pri la malriĉeco de la kamparanoj kaj la sociaj diferencoj.[21]

Guevara rakontis tiun epokon en Diarios de motocicleta: Notas de viaje por América Latina (Taglibroj de motorciklo: Notoj pri vojaĝo tra Latinameriko).[22] Postmorte la vojaĝoj estis filmigitaj sub la titolo The Motorcycle Diaries (La motorciklaj taglibroj).[23]

La vojaĝo daŭris 9 monatojn kaj gvidis Erneston fine ĝis Miami.

Ili unue alvenis al Ĉilio, kie ili devis forlasi la Poderosa-n mortintan kaj vizitis la grandegajn minejojn de Chuquicamata, kie ili malkovris la vivkondiĉojn de la ministoj. Ili transiris poste la Andojn kaj renkontiĝis kun doktoro Hugo Pesce, fakulo pri lepro kaj fondinto de la socialisma partio de Peruo, kiu multe influis la idealojn de Guevara. Helpinte lin en la leprejo de San Pablo, ili malsuprennavigis la Amazonon per kanuo ĝis Kolombio en la epoko de La Violencia kaj disiĝis en Venezuelo, de kie Guevara forflugis al Usono per ŝarĝaviadilo. Li revenis al Bonaero la 31-an de julio 1952 por fini siajn medicinstudojn.

Tiu vojaĝo tra Latinameriko, dum kiu li kontaktiĝis kun la mizero de la subaj tavoloj, estigis sian fortan politikan konscion.

Post fino de sia vojaĝo, Guevara sukcese trapasis siajn finajn ekzamenojn kaj laboris pri sia vojaĝa taglibro, en kiu li skribis: "Tia sencela vagado tra la grandega Ameriko pli profunde ŝanĝis min, ol mi supozis."[24]

Siajn medicinajn studojn li finis la 11-an de aprilo 1953 kaj ricevis doktoran titolon pri medicino kaj kirurgio.[25]

Gvatemalo redakti

 
Mapo de la dua vojaĝo de Ernesto Guevara, 1953-1956.

Julie 1953 Guevara vojaĝis akompanate de sia amiko Carlos Ferrer al La Paz en Bolivio. Tie ili restis dum ses semajnoj kaj konatiĝis kun Ricardo Rojo - argentina advokato, kiu forlasis sian hejmlandon pro sia kontraŭ-peronisma sinteno. Rojo poste vojaĝis al Ekvadoro, dum Guevara kaj Ferrer veturis al Peruo, kie ili vizitis Maĉupikĉuon kaj Limon. Fine de septembro ili atingis la urbon Guayaquil en Ekvadoro, kie ili celis renkontiĝi kun Alberto Granado denove, sed Guevara ŝanĝis la planon, ĉar Rojo konvinkis lin veturi kun li al Gvatemalo, kie devis okazi revolucio. La 31-an de oktobro ili veturis perŝipe al Panamo kaj de tie al Kostariko, kie ili konatiĝis kun du kubanoj, Calixto Garcia kaj Severino Rossel, kiuj kelkajn monatojn antaŭe vane provis faligi la diktatoron Fulgencio Batista. Inter la supervivantoj de tiu malsukcesa puĉo estis ankaŭ Fidel kaj Raúl Castro.

La lastan tagon de la jaro 1953, Guevara alvenis al Gvatemalo. Kelkajn tagojn poste li konatiĝis kun la peruanino Hilda Gadea, sia onta edzino. Hilda studis ekonomion, estis ano de la perua Alianza Popular Revolucionaria Americana kaj laboris kiel dungito de la registaro en Gvatemalurbo. Ŝi zorgis pri li, kiam li suferis astmon aŭ monmankon kaj instruis al li la bazojn de marksismo. Ŝi prezentis lin al anoj de la maldekstra registaro, kiel Jacobo Arbenz Guzmán. En Gvatemalo Guevara renkontiĝis ankaŭ kun Nico López, supervivanto de la vana provo el la jaro 1953, faligi Batista-n. En Gvatemalo oni unuan fojon nomis lin laŭ la kromnomo Che.[1]

Dum lia restado en Gvatemalo okazis puĉo kontraŭ la gvatemala prezidanto Jacobo Arbenz Guzmán. Arbenz estis elektita en 1950, post kiam la diktatoro Jorge Ubico Castañeda estis faligita. Arbenz enkondukis reformojn por helpi la malriĉulojn de la lando, kiel ekzemple minimuman salajron. Li ankaŭ ŝtatigis grundon neuzatan, kiu apartenis ĉefe al usonaj firmaoj. La 18-an de junio 1954 dungosoldatoj, subtenitaj de Usono, invadis la landon por protekti ekonomiajn interesojn de usonaj firmaoj, kiel la United Fruit Company. Ili faligis Arbenz-on kaj enpostenigis Castillo Armas, kies unua agado estis nuligo de la agra reformo.

Guevara mem spertis usonan bombadon de Gvatemalurbo. Multaj el liaj amikoj estis arestitaj post la enpostenigo de Armas, inter ili Hilda Gadea. Ernesto sukcesis fuĝi al la argentina ambasadorejo, sed rifuzis flugi hejmen. Li anstataŭe atendis du monatojn por ricevi vizon por vojaĝi al Meksiko.

Meksiko redakti

 
Raul Castro kaj Che Guevara, 1958
 
Guevara sur Kubo en 1962

Ernesto Guevara atingis Meksikurbon la 21-an de septembro 1954 akompanate de Julio Roberto Caceres Valle, gvatemala komunisto. Ili vivis kune ĝis kiam Hilda Gadea, liberigita, venis al Meksikurbo. Ernesto kaj Hilda geedziĝis la 18-an de aŭgusto 1955 kaj la 15-an de februaro 1956 naskiĝis ilia unua filino Hilda Beatriz.

Kiam survenis en 1955 la faligo de Peron kaj estiĝis espero pri revolucio en Argentino, Ricardo Rojo volis ekiri al Bonaero. Li provis konvinki Guevara-n veni kun li, sed tiu ĉi havis aliajn planojn. Jam fine de 1954 li konatiĝis kun ekzilitaj kubanoj vivantaj en Meksikurbo, kiuj partoprenis la malsukcesan puĉprovon de 1953. Danke al ili li renkontiĝis kun Fidel Castro somere en la jaro 1955. La estro de la ribeluloj, kiuj iĝis konataj pro la atako al la Moncada-kazerno en la jaro 1953, ekziliĝis al Meksikurbo post sia liberiĝo. Kun grupo de ekzilitaj kubanoj li preparis armitan ekspedicion reen al Kubo por faligi la reĝimon de Batista. Guevara unue aniĝis al la ekspedicio kiel kuracisto. En aprilo 1956 pli kaj pli evidentiĝis lia partopreno, kiam la ribeluloj ricevis militan trejnadon en Chalco, 60 kilometrojn for de Meksikurbo. Julie malkovriĝis la trejnkampo kaj la ribeluloj estis portempe malliberigitaj. Guevara liberiĝis la lasta, nur post du monatoj, sub la kondiĉo, ke li forlasu la landon. Guevara kontraŭe kaŝis sin ĉe amikoj. Ĉar Kubo eksciis pri la ribeluloj Castro volis tuj ekiri kaj aĉetis la motorŝipon Granma. La 23-an de novembro 1956 renkontiĝis la ribeluloj, entute 86, en Tuxpan kaj ekveturis du tagojn poste al Kubo, kie ili alvenis la 2-an de decembro 1956

Kubo redakti

La kastrisma revolucio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kastrisma revolucio.
 
Mapo de Kubo kun alteriĝejo de Granma kaj la ĉefaj gerilerejoj de M-26 Sierra.

Post la alteriĝo de la ŝipo Granma sur Kubo, jam dum la unua batalo la plej multaj ribeluloj estis mortigitaj aŭ arestitaj. Celia Sánchez kaj Frank País, kiuj zorgis pri "dua fronto" en la kubaj urboj, subtenis la batalantojn per armiloj kaj kuraciloj. Novaj kunbatalantoj aniĝis kaj ebligis la daŭrigon de la gerila lukto. Dum la bataloj la rolo de Guevara rapide ŝanĝis de tiu de kuracisto al tiu de rekta partoprenanto en armila batalo. Liaj engaĝiĝo kaj taktika superrigardo rapide igis lin postulata militista instanco. Kontraŭ supozitaj fuĝuloj li agis severe kaj ne timis mem ekzekuti ilin.[26] Kiel unua gerilulo post Comandante en Jefe Fidel Castro, Che ricevis la 21-an de julio 1957 la rangon de Comandante de la kuba ribelula armeo M-26-7 kaj la estrecon de la 2-a kolumno.

Lia plej granda militista sukceso oni taksas la konkeron de Santa Clara la 29-an de decembro 1958 post dujara gerilo kontraŭ la armeo de Batista, pli grandnombra kaj subtenata de Usono, sed senmotivigita kaj maljuniĝinta. Tiel liberiĝis la vojo al la ĉefurbo Havano. La 1-an de januaro 1959 fuĝis la diktatoro Fulgencio Batista el Kubo, kaj la grupo de Castro transprenis la kontrolon. La 9-an de februaro 1959 Guevara estis nomumita "naskiĝinta kubana civitano".

Partopreno en la registaro redakti

Post la venko de la revolucio de 1959 kontraŭ la diktatoro Fulgencio Batista Castro volis konstrui Kubon sendependa, ĉefe de Usono. Guevara iĝis apud Fidel Castro, Raúl Castro, Camilo Cienfuegos kaj iuj aliaj grava membro de la nova kuba registaro. Je la klimakso de sia politika agado en Kubo Guevara estis estro de la nacia banko de Kubo. Iom poste li iĝis aldone ministro pri industrio. Che Guevara disvolvis eksterajn propagandajn laborojn, kaj fariĝis unu el la plej konataj el la revoluciuloj.

Sub la gvidado de Che la kubaj entreprenoj, kaj tiuj parte usonaj, estis ŝtatigitaj. Pro avantaĝoj de enmigrada regularo ĉirkaŭ 10 % de la popolo, inter ili preskaŭ la tuta supera kuba tavolo, elmigris al Usono, ĉefe al Florido. Krom politikaj agadoj, tiuj ekzilitaj kubanoj agis, kune kun usonaj registaraj oficoj, kaŝe kaj malkaŝe en militistaj operacoj kontraŭ Kubo.

Famiĝis la malsukcesa invado de la Porkogolfeto en la jaro 1961, kiam enposteniĝis John F. Kennedy, al kiu partoprenis ĉirkaŭ 1.500 ekzilitaj kubanoj. La malsukceso estigis ĝis nun validan ekonomian bojkoton de Usono, sed ankaŭ la alproksimiĝon de la kuba revolucio al sovetiaj modeloj.

Guevara estis konvinkita pri sia devo partopreni en la kuba revolucio, la socialisma konstruo kaj la lukto kontraŭ la atakoj al la liberigita Kubo. Tion li verkis en 1965 sub la titolo La socialismo kaj la homo en Kubo.[27] Simile kiel dum la revolucio, Che vivis laŭ siaj idealoj kaj postulis la samon de ĉiuj aliaj. Che daŭre volontulis kaj malakceptis publike avantaĝojn por si mem kaj sia familio.

Kiam li estis akuzanto, iamaj anoj de la reĝimo de Batista, kunlaborantoj, anoj de la usonaj sekretservoj kaj aliaj malamikoj de la reĝimo estis malliberigitaj en la malliberejo La Cabaña kaj kondamnitaj. Oni certas pri 179 mortpafitoj de tiuj tribunaloj, taksoj de ekzilitaj kubanoj atingas 2.000 mortigitojn. La perua eldonisto Álvaro Vargas Llosa riproĉis en 2005 al Guevara en la gazeto The New Republic centran rolon en la tiel nomata "kampo por pliboniĝa laboro" sur la duoninsulo Guanahacabibes.[28]

Postrevolucia politiko redakti

 
Che en 1960 parolante al Jean-Paul Sartre kaj Simone de Beauvoir
 
Che Guevara vojaĝante eksterlande kiel ministro pri industrio
 
Kubokrizo en 1962: trafpovo de sovetiaj raketoj sur Kubo
 
Konflikto kun Fidel Castro (1964): akcepto en la flughaveno de Havano post la lasta oficiala eksterlanda vojaĝo de Che Guevara

En la somero de la jaro 1960 Guevara vizitis la popolrespublikon de Ĉinujo dum la granda impeto antaŭen kaj subskribis preskaŭ tuj post la publika ĉina-sovetia disiĝo komerckontrakton kun Ĉinujo. Fine de 1960 Guevara vizitis Ĉeĥoslovakujon, Sovetunion (fame iĝis la flordepono de Che ĉe la tombo de Stalin kontraŭ la volo de sovetia registaro), Nord-Koreujon, la Germanan Demokratian Respublikon, Hungarujon kaj subskribis kun tiuj landoj komercajn kaj kreditajn kontraktojn.

Pro la alfrontado al Usono la kuba registaro tiam sekvis Sovetunion. Guevara negocis kun Sovetunio pri liverado de armiloj kaj post la malsukcesa invado de la Porkogolfeto li kune kun Raul Castro preparis la instalon de rusaj nuklearmiloj sur Kubo, kio estigis en 1962 la mondpolitike gravan kuban krizon. Che elreviĝis, kiam Sovetunio pro paca kunekzisto ne daŭrigis tiucele. Laŭdire li sendintus nukleajn armilojn al Usono, se nur Sovetunio akceptintus tion.[29]

La 11-an de decembro 1964 Che Guevara paroladis antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj, priskribis el sia vidpunkto la tiaman eksterlandan politikon de Usono kaj klarigis sian pozicion pri nukleaj armiloj de NATO-landoj kaj pri la unuiĝo de ambaŭ germanaj ŝtatoj.[4][rompita ligilo]

Politika retiriĝo kaj novaj luktoj redakti

En 1965 li forlasis siajn postenojn, kaj komencis aventurecajn provojn instigi revoluciojn en aliaj landoj, unue en Afriko, kaj poste en Sudameriko.

Konfliktoj kun Fidel Castro redakti

Pro siaj radikalaj idealoj, foje interpretitaj kiel maoismaj, iom post iom distanciĝis Che Guevara de la pragmata realpolitika Fidel Castro. Kiel industriministro li realigis puran centran ekonomion kaj strebis al ŝtatigo de la tuta kuba ekonomio. Pro etikaj kialoj li rifuzis je entreprena nivelo materialajn allogaĵojn kaj salajrodiferenco pro efikeco. La sukerproduktado malpligrandiĝis je triono, la cerealproduktado duoniĝis, industriigaj planoj prokrastiĝis. Kritikis la ekonomion ĉeĥoslovakaj spertuloj pri ekonomio en 1962, sed oni ja sciis pri la mankaj spertoj de Che rilate al ekonomiaj problemoj. En 1964 Castro premita de Sovetunio koncentriĝis denove la ekonomion al la sukerkanproduktado kaj prokrastigis la de Guevara celitan industriigon "je almenaŭ dek jaroj".

Alia vojaĝo gvidis Guevara-n en 1964 kiel estro de la kuba UN-delegacio al Novjorko. Per fama parolado ĉe la Unuiĝintaj Nacioj li deklaris la revolucian perforton rimedo de internacia politiko kaj postulis la transigon de la kuba revolucio al aliaj landoj. Sekve li denove vizitis la popolrespublikon de Ĉinujo (ankoraŭ antaŭ la kultura revolucio), la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Egiptujon, Alĝerion, Ganaon kaj aliajn afrikajn landojn.

Estiĝis konflikto kun la pozicioj de Sovetunio kaj de la kuba registaro post rimarkoj kontraŭsovetiaj dum afrik-azia solidareckonferenco en la sendependa, tiam socialisme regata, Alĝerio en 1965.

Grandiĝis la diferencoj rilate al la fratoj Castro, kaj reveninte al Kubo, Guevara surprizige forlasis la publikan scenejon. Li forlasis Kubon vestita kiel negocisto por helpi kun aliaj kubaj batalistoj la ribelulojn en Kongo.

Kongo redakti

La 24-an de aprilo 1965 li atingis Kongon tra Tanganjiko.[30]

Jam ekde 1960 ekzistis intermilita stato en Kongo kaj politikaj kaj militaj moviĝoj subtenitaj interalie de Usono, Sovetunio kaj Ĉinujo. Malsukcesis la provo instigi revolucion laŭ la kuba modelo. Laŭ Che Guevara kulpis pri tio[31] la flegmo kaj la manka konsekvenco kaj organizo de la ribeluloj ĉirkaŭ Laurent Kabila en Kongo. Fine de 1965 elreviĝinta li revenis al Kubo. Eksteraj kritikantoj parolas pri tute ne sufiĉa preparado, misa kompreno de la lokaj kondiĉoj ĝis nesufiĉaj lingvokono, ekipaĵo kaj trejnado. Jon Lee Anderson citas avertojn de Gamal Abdel Nasser, al kiu rilatis Guevara amike, pri la agado en Kongo, kiujn li tamen ne atentis.

Bolivio redakti

 
Operacoregiono de Che en Bolivio
 
Klasika pozo en Bolivio
 
"La vojo de Che". La punktolinio indikas la vojon de la gerilanaro estrita de Guevara ĝis ties ekzekuto. Temas pri nuntempa turisma kaj memoriga rondvojaĝo.

Unue Che celis Peruon kiel sekvan agadterenon, sed fine la komandantoj Che Guevara kaj Juan Vitalio Acuña Núñez akompanate de aliaj armitaj kubaj militistoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ la orient-germana Tamara Bunke, veturis en 1966 al Bolivio.

Che Guevara mem gvidis (tamen sub pseŭdonimo) grupon de 44 militistoj nomitaj ELN (Ejército de Liberación Nacional) (tio estas, naciliberiga armeo). Li celis transmeti la spertojn de la kuba ribela armeo al Bolivio. Liaj personaj spertoj dokumentiĝis en poste publikita Bolivia taglibro. La grupo agadis sur la arbaraj montdeklivoj de la orienta centrabolivia altebenaĵo. Ekde marto 1967 ili tie atakis registarajn truperojn. Ne okazis kontakto kun la bolivia registaro per radioelsendo, komparebla al la kuba Radio Rebelde.

Kontraŭe al la altaj celoj, nur du indiĝenaj kamparanoj aliĝis al la trupo. La indiĝenoj parolante preskaŭ senescepte la keĉuan lingvon distanciĝis de la hispane parolantaj revoluciuloj. Same ne venis la atendita subteno de bolivianaj ministoj kaj de la komunisma partio de Bolivio (PCB) gvidata de Mario Monje. Jam en aŭgusto de la jaro 1967 restis malmulte de la trupo, kiu daŭre devis defendiĝi.[32] Krome ili estis disigitaj en du eroj, kiuj pro miso de la elsendiloj ne plu povis komuniki kaj tiel ankaŭ ne renkontiĝi. La ĉefo de la dua grupo, Juan Vitalio Acuña Núñez, mortis la 31-an de aŭgusto 1967 kune kun Tamara Bunke en kaptilo de boliviaj registaraj trupoj ĉe Vado de Puerto Mauricio. Iuj revoluciuloj sukcesis fuĝi al Ĉilio.

Fine la grupo ĉirkaŭ Che Guevara konsistis el jam nur 14 homoj. Li mem estis vundita la 8-an de oktobro 1967 en batalo kontraŭ la boliviaj trupoj ĉe La Higuera kaj estis kaptita kune kun Simeón Cuba. Laŭdire Che Guevara estis kondukita post sia aresto al vilaĝa lernejo en La Higuera, kie la CIA-agento kaj ekzilkubano Félix Rodríguez pridemandus lin. Laŭ la bolivia militisto Jaime Niño de Guzmán, Che Guevara rifuzis paroli al Rodriguez.

Fama foto, kiu montras Rodriguez en pozo de venkinto kun batita kaj humiligita Che Guevara estas falsaĵo, kiel elmontris esploroj de la dokumentfilmisto Wilfried Huismann.[33] Poste estiĝis multaj famoj kaj mitoj pri la lastaj vortoj de Guevara.

 
La korpo de Che Guevara post la ekzekutado

La 9-an de oktobro 1967 je 13:10 Che Guevara estis ekzekutita surloke de Mario Terán, sergento de la bolivia armeo, laŭ postulo de la bolivia prezidanto René Barrientos Ortuño sen antaŭa juĝado. Li estis sekrete entombigita en la ĉirkaŭ 30 kilometrajn fora Vallegrande post kiam oni fortranĉis liajn manojn kiel identigilojn.

Post la morto de Che Guevara redakti

 
Detalo de la tombŝtono en Santa Clara

La korpo de Che Guevara estis montrita al la ĵurnalistoj. Bildoj de la morta Guevara, kiuj similegis al bildoj de la mortinto Kristo, kiel ekzemple tiu de Andrea Mantegna, estis interpretitaj en la gazetaro kiel bildoj de moderna sanktulo, kiu dufoje riskis sian vivon por fremdaj landoj kaj donis ĝin por trian. Régis Debray, kiu akompanis Che en Bolivio, nomis lin mistikisto, sanktulo sen diokredo. Laŭ aliaj la idealo de "nova homo" de Guevara similis pli al tiu de la jezuitoj ol al tiu de maldekstruloj.[34] Wolf Biermann kantis la „Comandante Che Guevara“ kiel "Christus mit der Knarre" (Kristo kun pafilo) kaj partoprenis en germanlingvaj landoj al la mitigo de Che Guevara, sonigante kaj interpretante la poemon de Carlos Puebla. En la regiono, kie li mortis, Che estas adorata kiel religia sanktulo.[35]

La distranĉitaj manoj de Guevara estis konservitaj kaj senditaj kiel identigiloj al Bonaero kaj poste transdonitaj al Kubo. La restaĵoj mem estis malkovritaj nur en julio de la jaro 1997 en Vallegrande, post kiam iama oficiro de la bolivia armeo malkovrigis la enterigejon. La restaĵoj de Che kaj de iuj el liaj kunuloj estis elterigitaj kaj senditaj al Kubo, kie ili estis entombigitaj en ŝtata funebro en aparte konstruitan maŭzoleon en Santa Clara.

Fine de la jaro 2007 harbuklo kaj fingrospuroj de Che kaj aliaj dokumentaĵoj de la aresto estis aŭkciitaj kontraŭ 119.500 usonaj dolaroj (buklo de Abraham Lincoln antaŭe aŭkciis kontraŭ 21.510 usonaj dolaroj).[36]

Pri Che Guevara redakti

Kromnomoj redakti

Che, elparolata ĉe, estas kutima kromnomo por argentinanoj en Meza kaj Suda Ameriko[37], kiu devenas de la vorteto che uzata ĉefe en Argentino kaj Urugvajo, kaj signifas "Aŭskultu!""He!". Oni unue nomis Guevara-n tiel en Gvatemalo, kaj ĝi iĝis lia kromnomo, kiam li estis en Kubo, pro lia argentina deveno.

Dum lia restado en Kongo la kodonomo de Ernesto Guevara estis Tatú. Tiu svahila vorto signifas la ciferon tri en la loka lingvo. Oni kromnomis lin Tatú Muganga, ĉar li estis medicinisto, kaj en la svahila Muganga signifas (vilaĝan) kuraciston.

En Bolivio la kodonomoj de Ernesto Guevara estis Ramón kaj post la aresto de Régis Debray, Fernando.

Dum lia vojaĝo kun Granado, lia kromnomo estis Fuser, kiu devenas de "Furibundo" (impetema) kaj de "Serna" (Guevara de la Serna).

Familio redakti

 
De maldekstro al dekstro: Aleida March, Camilo, Hilda, Che Guevara portante Celia, Aleida, 1963.

Ernesto Guevara edziĝis dufoje kaj havis ses gefilojn de tri malsamaj virinoj.

La 18-an de aŭgusto 1955 li edziĝis al la komunista perua ekonomistino Hildea Galdea (1925-1974). Ili havis filinon, Hilda Beatriz Guevara Gadea (1956-1995), kiu naskiĝis en Meksiko kiam Guevara partoprenis la kuban gerilon.

Li eksedziĝis en 1959 kaj unu monaton poste, la 9-an de junio 1959 li edziĝis al Aleida March (1936), kiun li renkontis en 1958, antaŭ la batalo de Santa Clara. Ili kune havis kvar gefilojn, Aleida Guevara March (1960), Camilo Guevara March (1962), nomita honore al lia mortinta amiko Camilo Cienfuegos, Celia Guevara March (1963), al kiu Guevara donis la antaŭnomon de sia patrino, kaj Ernesto Guevara March (1965).

Guevara havis kroman filon, Omar Pérez (1964), el eksteredzeca rilato al Lidia Rosa López. Kvankam Guevara neniam oficiale agnoskis tiun filon, li elektis lian antaŭnomon[38].

Personeco redakti

 
Che Guevara kaj Gamal Abdel Nasser, 1965.

La plej multaj biografiistoj montras, ke la personeco de Che Guevara estas multe pli kompleksa kaj kontrasta ol la portreto de romantika revoluciulo, kiun pentras liaj partizanoj, aŭ ol tiu de sangocela monstro, kiun donas liaj malamikoj.

Obsedis Guevara-n ĉiumomente la fakto esti ekzemplo al siaj homoj. Ne nur fizike, kion li faris luktankte kontraŭ sian astmon en la ĝangalo (kaj fumante la faman habanon), sed ankaŭ elektante por si mem la plej malfacilajn kaj danĝerajn misiojn, la plej malfacilajn laborojn kaj la disciplinon la plej severan. La nomo de lia gerilogrupo en Kubo estis peloton suicida (memmortiga roto).

Li diris al la egipta prezidanto Nasser dum oficiala vojaĝo:

 
 La decida momento en la vivo de ĉiu homo estas, kiam li devas decidi alfronti la morton. Se li alfrontas ĝin, li estos heroo, sukcesa aŭ ne. Tio povas esti politika bono aŭ malbono, sed se li ne decidas alfronti ĝin, tiam li neniam ĉesos esti nur politikisto[39]

Li rifuzis privilegiojn, eĉ la plej malgrandajn, kiuj favorus lin al liaj homoj kaj daŭrigis same kiam li iĝis ministro:

 
 Oni komenciĝas tiel, per malgrandaj privilegioj, kaj poste oni alkutimiĝas kaj oni pravigas privilegiojn pli kaj pli grandajn, ĝis kiam la estro transformiĝas al asistito, sensenta rilate al bezonoj de la aliaj[40] 

La fakto reprezenti tian ekzemplon estigis en li ian malpaciencon kontraŭ aliaj malpli talentaj aŭ motivigitaj, kion iuj interpretas kiel orgojlo.[41] Li tamen pasigis multan tempon en la ĝangalo por instrui legadon kaj skribadon al gerilanoj ofte analfabetaj.

Che Guevara emis ekstremajn solvojn, ne nur teoriajn, por defendi siajn ideojn. Denove nome de ekzemplo li mem ekzekutis gerilanojn kondamnitajn de la gerilanaro pro perfido. Fidel Castro konfidis al li la estrecon de la revolucia tribunalo de la Cabaña, kiu devis juĝi la respondeculojn de la reĝimo de Batista, ĉar li sciis, ke Guevara estus senindulga. La puno de tiuj kondamnitaj pro torturoj estis preskaŭ ĉiam la morto. Castro eĉ laŭdis lian "econ de ekscesa agresemo".[42]

La konduto de Che Guevara estis laŭ la monda revolucio, kiu estis vera ĝismorta lukto kontraŭ imperialismo, kaj li pravigis tion oficiale:

 
 Ni mortpafis, ni mortpafas kaj ni daŭrigos mortpafi tiom longe kiom necesos. Nia lukto estas lukto ĝismorta.[43] 

Li pretis morti mem por tia pli bona mondo, kaj tion li atendis de siaj homoj. Fidel Castro riproĉis lin plurfoje pro la grandaj riskoj, kiujn li akceptis dum la kuba gerilo. Kiel li skribis en mesaĝo aprile en 1967 al Tricontenentale, Guevara konsideris kiel nemalhavebla "la malamon kiel faktoron de lukto; la malamon malkompateman de la malamiko, kiu ebligas al la homo transiri siajn limojn kaj transformas lin al efika, perfortema, elektema kaj malvarma mortigmaŝino"[44][45]. Kontraŭe Che Guevara agis humane al malamikaj soldatoj kaptitaj aŭ vunditaj dumbatale kaj flegis ilin kiel siajn proprajn homojn, ekde la komenco de la kuba revolucio kaj ĝis la antaŭtago de sia ekzekuto en Bolivio, kiam eĉ kaptita kaj vundita li proponis sian helpon kiel kuraciston al siaj gardistoj[46][47].

 
Che Guevara fumante habanon, 1961.

Kvankam fervora marksisto, Che Guevara defendis la apartecon de siaj ideoj kaj ties aplikadon kontraŭ Fidel kaj Raúl Castro, el kio rezultis multaj disputoj. Li kontraŭis la proksimiĝon al la sovetia bloko, la naskiĝantan burokration en Kubo (sed favoris centrigon), malŝparemon, ekspluatadon de la tria mondo kaj privilegiojn. Li parolis rekte, sen iu ajn diplomatio aŭ politika kalkulado. Tio venigis al li multajn partizanojn, sed ankaŭ estigis multajn malamikojn. En Kubo la politika lerteco de Fidel Castro helpis nuligi tiun econ de la Che, sed ĝi estis unu el la kialoj de lia malsukceso en Kongo kaj Bolivio.[48]

Sprita kaj provokema Che Guevara ofte enmetis rimarkojn humurajn kaj provokajn en siajn deklarojn aŭ konversaciojn privatajn aŭ oficialajn. Tiel, estante ministro pri industrio, li finis unu el siaj leteroj (adresata al kuba psikiatro, kiu eldonis fakulan medicinan revuon en kvanto duoble pli granda ol la nombro de kuracistoj en Kubo, kvankam mankegis papero tiam) per la frazo:

 
 La revuo estas bona, la eldonkvanto netolerebla. Kredu min, ĉar frenezuloj ĉiam diras la veron.[49] 

Kiam naskiĝis lia dua filino Aleida, Guevara vojaĝis oficiale eksterlande. Al la telegramo, kiu anoncis al li "Gratulojn, komandanto, estas filino!", li respondis al sia edzino evidentigante sian argentinan humuron "Se estas filino, ĵetu ŝin de la balkono!"[50].

Eĉ la lasta paĝo de sia taglibro de Bolivio montras tian humuron, eĉ en tia malespera situacio. Du tagojn antaŭ sia morto, kiam liaj homoj kaj li estis ĉirkaŭitaj, malsataj kaj elĉerpitaj, li skribis:

 
 La dek unu monatoj ekde la komenco de nia gerilo finiĝas senkomplike, bukolike...[51] 

Citaĵoj redakti

 
 Let's be realistic. Try the impossible! (Estu ni realismaj. Provu la neeblon!) 
— Che Guevara[52]

Adoro kaj kritiko redakti

 
Monumento ĉe La Higuera, en Bolivio
 
Che-Guevara-monumento en la Danuba Parko, Vieno

Ĉefe en Kubo, Che estas ĝis nun popolheroo. Lernejanojn oni ĉiutage instigas sekvi lian revolucian modelon. Lia morto nome de revolucia movado igis lin martiro de sendependeco kaj liberigaj movadoj en la tuta mondo. En iuj komunismaj ŝtatoj de Orienteŭropo dumtempe ekzistis kulto de li instigita de la ŝtato por entuziasmigi la junularon por komunismo kaj internaciismo.

Reinhard Mohr parolis pri li kiel "politike tute malsukcesa, sed kiel ikono senmorteca"[53] pro la laŭ li preskaŭ religia traktado de Guevara, kiun nomis interalie Jean-Paul Sartre postmorte la "plej kompletan homon de nia epoko"[53]. Iuj rigardas Che senkompromisema komunisto kaŝita sub masko de sentempa juneca heroo. Laŭ Stephan Lahrem kaj Christopher Hitchens Che estis ŝatata idealigita modelo, malpli en evoluiĝantaj landoj ol ĉefe por burĝoj el riĉaj socioj. Tio ĝuste ĉar lia batalo kaj morto por revolucia idealo tute ne kongruas al normala burĝa vivo. Hitchens starigas Che pli en romantikan ol kutiman maldekstrulan tradician, pli proksime al la vojaĝverkisto George Byron ol al Karl Marx. Por daŭri kiel tia romantika ikono necesus ne nur morti kiel eble plej juna, sed ankaŭ juna kaj senespera. Che plenumus ambaŭ kriteriojn.[54]

Ĉe multaj manifestacioj de la germana studentaro kunportiĝis krom portretoj de la nordvjetnama revoluciulo Ho Chi Minh kaj de Mao Zedong ankaŭ Guerrillero Heroico (la heroeca gerilano), fama bildo de Che. Ĝis nun tiu bildo, tre kontrasta, de Che kun bireto, ruĝa stelo kaj vido super la spektanto, kiu ekzistas en multaj variantoj, iĝis unu el la plej konataj bildoj de la 20-a jarcento. La bildon fotis la kubana fotisto, Alberto Korda, dum ŝtata funebro la 5-an de marto 1960, kiam Che Guevara staris apud aliaj oficialaj funebraj gastoj sur tribuno. Post lia morto, la eldonisto Giangiacomo Feltrinelli disvastiĝis la foton mondskale.

La kubodevena usonano Humberto Fontova priskribas Guevara-n kiel taktikiston tiom neefikan kiom brutalan.[55][56][57] Diversaj kritikistoj rilatas la malsukceson de la ekonomia kaj industria politikoj de Che al lia personeco kaj nesufiĉaj ekonomipolitikaj konceptoj.

Al Guevara oni riproĉis torturon kaj murdon de cento da kubanaj malliberuloj kaj la murdon de kamparanoj en la operacia regiono de sia gerilotrupoj[28] kaj poste emon ekzekuti malamikojn kaj starigon de la unua Koncentrejo en Kubo.[58]

Simila priskribo de Guevara kiel senskrupula kaj brutala en la maldekstrula taz[26] okazigis oktobre de la jaro 2007 bruon en la germana maldekstrula scenejo, ĉar tiaj kritikoj kutime rilatas al ekzilkubanoj aŭ al fruaj disidentoj el la iama orienta bloko. Simile oni pridiskutis la interpretadon de Gerd Koenen, kiu parolis pri fantaziaj mondincendiscenarioj[59] de Guevara, kiuj vidis la estiĝon de Nova Homo, eĉ el "nukleaj cindroj".[60][61]

Esperanto kaj CHE redakti

 
La «T-CHE-mizo», vesto por Sud-Ameriko, Kovrilpaĝe de «Sennaciulo»

Tiun duflankan famon de Guevara, oni konstatis anekdote en la SAT medioj. En 2007, SAT-EFK[62] surmerkatigis T-ĉemizojn, inter kiuj, la ĉi kune videblan «VIVU CHE METODO - VIVU ESPERANTO»[63], kiu vortludas kun la «Cseh-metodo» kies prononcoj samas.

Tiu produkto ne diskrete eniris en la SAT-mediojn, vekante ridegojn ĉe la ŝatantoj de facilaj ŝercoj, kaj furiozon ĉe la defendantoj de «Esperanto estas tro grava afero por ke oni risku amuziĝi per ĝi» (kaj/aŭ, pli verŝajne ĉe tiuj, kiuj ne aparte frandis la «Che-metodojn»...).

Pro tio, SAT-EFK ne plu produktas tiun T-ĉemizon, sed, malgraŭ tio, iu Brazila grupo re-surmerkatigis ĝin («pirate», laŭ vortoj de Serĝo S.)...[64]

Verkoj redakti

  • Latìno Americana (Latinamerika vojaĝo 1951/52 kun Alberto Granado)
  • La magia sento esti nevundebla (Latinamerika vojaĝo 1953-56 interalie kun Carlos Ferrer)
  • Kuba taglibro
  • Gerilo kaj liberiga movado
  • La jaro, kiam ni estis nenie
  • Eseoj pri ekonomia politiko
  • La nova homo - malneto pri vivo en estonteco
  • Socialismo kaj la homo sur Kubo Letero al Carlos Quijano de la gazeto Marcha, Montevideo, Urugvajo, marto 1965
  • La afrika revo ("Kongo-taglibro")
  • Bolivia taglibro (eltiraĵoj)
  • Partizana milito - metodo

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Che, elparolata ĉe estas kutima kromnomo por argentinanoj en Mezameriko, kiu devenas de la vorteto che uzata ĉefe en Argentino kaj Urugvajo, kaj signifas "Aŭskultu!" aŭ "He!". Oni unue nomis Guevara-n tiel en Gvatemalo.
  2. Iuj nomas tiun ekonomion socialisman, kion aliaj malkonfirmas ekde la jaroj 1960-aj. Ekzemple laŭ la socialisto Adam Buick, Guevara "ludis gravan rolon en la starigo de ŝtata kapitalismo en Kubo" ("Che in power", Socialist Standard numéro 1263, novembre 2009, p. 20).
  3. angle Death of Che Guevara National Security Archive Electronic Briefing Book No. 5 - Declassified top secret document
  4. angle Rostow, Walter W. Memorandum for the President:"Death of 'Che' Guevara", dated 11 October 1967. Online at GWU National Security Archive, vidita la 8-an de oktobro 2006.
  5. angle Ryan, Henry Butterfield. The Fall of Che Guevara: A Story of Soldiers, Spies, and Diplomats, New York, 1998: Oxford University Press, p. 129-135.
  6. L'Express.fr, Guevara: Du sang sur l'étoile (Sango sur la stelo) de Axel Gyldén le 27/9/2007 [1] Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  7. angle Maryland Institute of Art, referenced at BBC News, "Che Guevara photographer dies", 26-an de majo 2001. Online at BBC News, vidita la 4-an de januaro 2006.
  8. angle Anderson, Jon Lee. Che Guevara: A Revolutionary Life, New York: 1997, Grove Press, p.4.
  9. hispane Pacho O'Donnell, « Che, la vida por un mundo mejor », random house mandatori, 2003, p.23.
  10. Lia patra praavo estis taksita la homo la plej riĉa de Sudameriko, kaj lia patrino estis posteulino de la lasta vic-reĝo de Peruo hispane Prauloj de Che Guevara Arkivigite je 2008-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
  11. Jon Lee Anderson (1997), 17, 21f., 25: … Guevara Lynch ofte ne povis pagi la luprezon. […] Laŭ la opinio de amikoj kaj parencoj temis ĉefe pri la enspezoj el la akcioj de Celia, kiu helpis la familion supervivi en la 1930-aj jaroj. Ili ne havis monon, sed ili apartenis al la "ĝusta" socia tavolo, ili havis nomon kaj la korespondajn manierojn. La Guevara-oj havis "stilon, tion povis atesti ĉiuj konatuloj." 56: … en la hejmo Guevara ĉiam mankis mono….
  12. angle Digital Granma Internacional, "Simultaneous chess game on 37th anniversary of Che’s death", 13-an de oktobro 2004.Online at Granma International English Edition.
  13. hispane Pacho O'Donnell, « Che, la vida por un mundo mejor », random house mandatori, 2003, p.34 kaj angle Anderson, Jon Lee. Che Guevara: A Revolutionary Life, New York: 1997, Grove Press, p. 28, 256, 631 kaj intervjuo Arkivigite je 2010-11-08 per la retarkivo Wayback Machine en la franca ĉe la svisa televido. Jacobo Machover, ekzilkubano, filo de tradukisto, kiu laboris kun Che, tamen atestis, ke li nur tre malbone parolis la francan (spektu la intervjuon), laste vidita 26/09/2007.
  14. angle Anderson, Jon Lee. Che Guevara: A Revolutionary Life, New York: 1997, Grove Press, p.446 : "se mi volis, kiam mi estis juna, esti soldato de Pizarro, serĉanta aventuron kaj vivanta intensajn momentojn, tio ne plu necesas nuntempe, ĉia agado estis ĉi tie [en Kubo decembre 1959] kaj kun idealo por kiu lukti kaj ankaŭ respondeco por lasi ekzemplon".
  15. Stephan Lahrem: Che Guevara - Leben Werk Wirkung, Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 2005, paĝo 15 kaj sekvaj
  16. angle Anderson, Jon Lee. Che Guevara: A Revolutionary Life, New York: 1997, Grove Press, p. 28.
  17. Stephan Lahrem: Che Guevara - Leben Werk Wirkung, S. 20
  18. Du Che aŭ Pumas, rugby passion argentine Arkivigite je 2015-11-06 per la retarkivo Wayback Machine, Figaro.fr, 10/10/2007
  19. Stephan Lahrem: Che Guevara - Leben Werk Wirkung, p. 26
  20. Just a pretty face? For 40 years he has been a sex symbol, heroic victim and the ultimate poster boy of revolutionary chic.“ (Dum 40 jaroj li estis sekssimbolo, heroa viktimo kaj la supera afiŝknabo de revolucia ŝiko.) Sean O'Hagan, The Observer, 11-an de julio 2004
  21. Oni komparis la moviĝemon kaj vojaĝemon de Guevara kaj ilian literaturan prilaboradon kun tiuj de Jack London kaj Lord Byron. Li interesiĝus pli pri la aventuro de revolucio ol pri praktika estrado, kaj pelis lin, kiel ido de la argentina supera socia tavolo profunda ŝuldsentimo rilate al la malriĉuloj de Sudameriko. (Komparu al Sean O'Hagan, „Just a Pretty face?“ en: Observer, 11-an de junio 2004); en Esperanto: „Ĉu nur bela vizaĝo?“ Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
  22. Tiuj kajeroj aldone al la teksto Con el Che por Sudamérica de sia amiko iĝis en 2004 bazo de la filmo titolita The Motorcycle Diaries (La motorciklaj taglibroj)
  23. Kritikistoj riproĉis al la filmo nekritikeman kaŝadon de la politika situacio en la nuntempa Kubo; Paul Berman: The Cult of Che; 24-an de septembro 2004; Slate Online
  24. Liaj taglibraj tekstoj pri tiu vojaĝo iĝis 50 jarojn poste furora libro, ĉefe en Usono (Komparu al NYT-listo de furoraj libroj: #38 Paperback Nonfiction, 20-an de februaro 2005, #9 Nonfiction, 7-an de oktobro 2004)
  25. CheGuevara.com.ar: La juventud de Ernesto Guevara
  26. 26,0 26,1 Toni Keppeler: Che Guevara. Der Marlboro-Mann der Linken, en: die tageszeitung, 9-an de oktobro 2007
  27. Rilatas kritike al tio David Mayer: „Die Anziehungskraft Che Guevaras und die Begrenztheit des Guerilla-Kampfes (La allogpotenco de Che Gevara kaj la limo de la gerila lukto)“ Arkivigite je 2008-01-12 per la retarkivo Wayback Machine, en: Der Funke. Marxistischer Standpunkt in der Arbeiterbewegung, aŭgusto 2005
  28. 28,0 28,1 Álvaro Vargas Llosa: The Killing Machine: Che Guevara, from Communist Firebrand to Capitalist Brand (La mortigmaŝino: Che Guevara, de komunisma incendio al kapitalisma fajrego, en: The New Republic, 11-an de julio 2005
  29. Jon Lee Anderson: Che Guevara: A Revolutionary Life (Che Guevara: vivo de revoluciulo); Novjorko: Grove Press, 1997; ISBN 0-8021-1600-0; p. 545: „In an interview with Che a few weeks after the crisis, Sam Russell, a British correspondent for the socialist Daily Worker, found Guevara still fuming over the Soviet betrayal. Alternately puffing on a cigar and taking blasts from an inhaler, Guevara told Russell that if the missiles had been under Cuban control, they would have fired them off. Russell came away with mixed feelings about Che, calling him ‘a warm character whom I took to immediately … clearly a man of great intelligence though I thought he was crackers from the way he went on about the missiles.’“
  30. Bernd Wulffen: Kuba im Umbruch. Christoph Links Verlag, 2008. p. 60f.
  31. Vidu Das Jahr in dem wir nirgendwo waren (La jaro kiam ni estis nenie)
  32. Lawrence Osborne (2003-06-15). Che Trippers. The New York Observer. Alirita 2009-08-19. Laŭ tio temis pli pri postĉasado laŭ maniero de la "Keystone cops" (komikaj polic-roloj) ol pri ordigita kampanjo.
  33. „Ein Werk der Konterrevolution“. WDR (2007-10-09). Alirita {{subst:FormatoDato|2009-08-19}}.
  34. "Che Guevara: modern saint and sinner" (modernera sanktulo kaj pekulo), The Economist, 11-an de oktobro 2007
  35. Andres Schipani: "The final triumph of Saint Che", The Observer, 23-an de septembro 2007 (angle)
  36. „Lone Bidder Buys Strands of Che’s Hair at U.S. Auction“, New York Times, 26-an de oktobro 2007, (Unuopulo aĉetas buklon de Che)
  37. [2][rompita ligilo]: "En otros países latinoamericanos, el término 'che' es utilizado para referirse a una persona de origen argentino o uruguayo y, de hecho, así fue como el Che Guevara y el Che Copete adquirieron su sobrenombre."
  38. Castañeda, Jorge (1997). Companero: vida y muerte del Che Guevara
  39. hispane Pacho O'Donnell, « Che, la vida por un mundo mejor », Random house mandatori, 2003, p.404
  40. hispane Pacho O'Donnell, Che, la vida por un mundo mejor, random house mandatori, 2003, p.197
  41. angle Samuel Farber, « The Resurrection of Che Guevara », Summer 1998. William Paterson University William Paterson University online Arkivigite je 2009-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
    Anderson, Jon Lee. Che Guevara: A Revolutionary Life, New York : 1997, Grove Press, p.567
  42. Fidel Castro on Che Guevara: Speech by Fidel Castro was given on October 18, 1967.
  43. 11-an de decembro 1964, antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj, Rémi Kauffer, Historia, decembre 2006
  44. hispane Ernesto Che Guevara, Mensaje a los Pueblos del Mundo, leído ante la Tricontinental en La Habana, el 16 de abril de 1967. Obras Escogidas, p 552 Arkivigite je 2007-10-09 per la retarkivo Wayback Machine.
  45. Régis Debray, Loués soient nos seigneurs, Gallimard, 1996, p.186
  46. hispane Pacho O'Donnell, « Che, la vida por un mundo mejor », random house mandatori, 2003, p.139
  47. angle Anderson ; 221, 252, 270
  48. hispane Pacho O'Donnell, « Che, la vida por un mundo mejor », random house mandatori, 2003, p.336
  49. hispane Pacho O'Donnell, Che, la vida por un mundo mejor, random house mandatori, 2003, p.262
  50. Alessandra Riccio. Che. Félicitations commandant, c'est une fille !. Desmaret, 2004. [3] Arkivigite je 2011-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
  51. hispane Pacho O'Donnell, Che, la vida por un mundo mejor, random house mandatori, 2003, p.403
  52. SZ Magazin, Nummer 2, 15-an de januaro 2010, p. 12
  53. 53,0 53,1 Reinhard Mohr: Revoluzzer, Killer, Popstar, EinesTages, 8-an de oktobro 2007; „politisch auf ganzer Linie gescheitert, als Ikone unsterblich“
  54. Christopher Hitchens: Goodbye to All That (Ĝis al ĉio ĉi.), New York Review of Books, Volume 44, Number 12, 17-an de julio 1997
  55. Humberto Fontova: Fidel’s executioner; FrontPage magazine Online[rompita ligilo]
  56. History News Network: Che Guevara … The Dark Underside of the Romantic Hero; Online
  57. Free Cuba Foundation: Che Guevara's Dubious Legacy; Online
  58. Samuel Farber: The Resurrection of Che Guevara; 1998; William Paterson University online Arkivigite je 2009-04-14 per la retarkivo Wayback Machine, vidita la 18-an de junio 2006
  59. germane: „phantastischen Weltbrandstiftungsszenarien"
  60. germane: „die noch aus der ‚atomaren Asche‘ den Neuen Menschen entstehen sahen“.
  61. Gerd Koenen: In der Terrorfalle, en: Spiegel Online, 11-n de januaro 2006, eseo
  62. Edldona Fako Kooperativa de SAT Eldona fako kooperativa de SAT
  63. Prezento de la T-ĉemizo kun bildo
  64. Tiutema ilustrita artikolo aperis en La Sago n-ro 66, p16 (Vidi la podofon Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine, kie ĝi videblas).

Literaturo redakti

  • Jon Lee Anderson: Che. Die Biographie, Ullstein, München 2002, ISBN 3-548-60122-7
  • Jorge Castañeda Gutman: Che Guevara. Biographie, Suhrkamp, Frankfurt/M. 2003, ISBN 3-518-39411-8
  • Frederik Hetmann: Ich habe sieben Leben. Die Geschichte des Ernesto Guevara, genannt Che (Mi havas sep vivojn. La historio de Ernesto Guevara, nomata Che), Rowohlt, Reinbek 1991, ISBN 3-499-20137-2
  • Frederik Hetmann: „Solidarität ist die Zärtlichkeit der Völker“. Die Lebensgeschichte des Ernesto Che Guevara (Solidareco estas la tenereco de la popoloj. La vivorakonto de Ernesto Che Guevara), Beltz & Gelberg, Weinheim 2004, ISBN 3-407-78913-0
  • Daniel James: Che Guevara. Mythos und Wahrheit eines Revolutionärs (Che Guevara. Mito kaj vero pri revoluciulo.), Heyne, München 1997, ISBN 3-453-12702-1
  • Gerd Koenen: Traumpfade der Weltrevolution. Das Guevara-Projekt (Revopadoj de la monda revolucio. La projekto Guevara); Kolonjo: KiWi, 2008; ISBN 3-462-04008-1 ISBN 978-3-462-04008-1
  • Stephan Lahrem: Che Guevara - Leben Werk Wirkung (Che Guevara - vivo verko efiko), Suhrkamp BasisBiographie 6, Suhrkamp, Frankfurt/M. 2005, ISBN 3-518-18206-4
  • Jacobo Machover: "Che Guevara - Die andere Seite (Che Guevara - la alia flanko)", Wolbern, Potsdam 2008, ISBN 978-3-9811128-2-5
  • Frank Niess: Che Guevara, Rowohlt, Reinbek 2005, ISBN 3-499-50650-5
  • Eberhard Panitz: Commandante Che. Biographische Skizze, Verlag Wiljo Heinen, Böklund 2007, ISBN 978-3-939828-12-9
  • Hein R. Sonntag (Hrsg.): Che Guevara und die Revolution (Che Guevara kaj la revolucio), Fischer, Frankfurt/M. 1971, ISBN 3-436-00887-7
  • Patrick Symmes: Reiseziel Che Guevara. Mit dem Motorrad durch Lateinamerika. (Vojaĝcelo Che Guevara. Per motorciklo tra Latinameriko) Edition Nautilus, Hamburg 2005. ISBN 3-89401-464-4
  • Paco Ignacio Taibo II: Che. Die Biographie des Ernesto Guevara., Edition Nautilus, Hamburg 1997, ISBN 3-89401-277-3
  • Paco Ignacio Taibo II u. a.: Das Jahr, in dem wir nirgendwo waren. Ernesto Che Guevara und die afrikanische Guerilla (La jaro, kiam ni estis nenie. Ernesto Che Guevara kaj la afrika gerilo), Edition Id-Archiv, Berlin 1996, ISBN 3-89408-054-X
  • Álvaro Vargas Llosa: The Che Guevara Myth and the Future of Liberty (La mito Che Guevara kaj la estonteco de libero). 2006. ISBN 1-59813-005-6

Filmoj redakti

  • Che Guevara - Sturmotrupo al la postvivo, Italujo, 1968, reĝisoro: Paolo Heusch, (malsukcesa revoluciprovo kaj morto en Bolivio), ĉefrolulo: Paco Rabal
  • Che!, filmo, Usono, 1969, reĝisoro: Richard Fleischer, ĉefrolulo: Omar Sharif
  • Ein Foto geht um die Welt (Foto ĉirkaŭiras la mondon), 1981, reĝisoro: Pedro Chaskel
  • Unter Legenden der Sierra Maestra (Sub legendoj de la Sierra Maestra), 1988, reĝisoro: Rebeca Chávez
  • Ernesto Che Guevara, das bolivianische Tagebuch (Ernesto Che Guevara, la bolivia taglibro), dokumentado, Francujo, Svisujo, 1994, reĝisoro: Richard Dindo
  • El Che. Dokumentado kaj dramo, Francujo, Hispanujo, 1997, 96 min., scenario: Pierre Kalfon, Maurice Dugowson, reĝisoro: Maurice Dugowson, produktado: Cinétévé, Igedo Komunikazioa, Canal+ France, Canal+ España, Canal+ Belgique, RAI kaj aliaj, kromaĵoj: Tracing Che (Spurante Che-on), 2002, 54 min., Enhavo de la NYT
  • Che Guevara Mythos - Das Bild des legendären Revolutionärs im Kuba von heute. Zum 40. Todestag von Che Guevara. (La mito de Che Guevara - Bildo de legenda revoluciulo en la nuntempa Kubo. Okaze de la 40-a datreveno de la morto de Che Guevara.) Dokumentado, Germanujo, 1997, 30 min., scenariisto kaj reĝisoro: Peter Puhlamm, produktado: SWF, unue elsendita la 19-an de novembro 1997
  • Fidel. televida filmo, Usono, 2002, 123 min., reĝisoro: David Attwood, Enhavo Arkivigite je 2011-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Che Guevara donde nunca jamás se lo imaginan., 55 min., reĝisoro: Manuel Pérez, Kubo 2004
  • Die Reise des jungen Che, Diarios de motocicleta (La vojaĝo de la juna Che), filmo, Usono, Germanujo, Britujo, Argentino, Ĉilio, Peruo, 2004, reĝisoro: Walter Salles, ĉefrolulo: Gael García Bernal
  • Mythos Che Guevara (La mito de Che Guevara), Dokumentado, Germanujo, 2005, produktado: ZDF, unue elsendita la 10-an de julio 2005
  • Che Guevara, 2005, reĝisoro: Josh Evans, ĉefrolulo: Eduardo Noriega kun Sônia Braga
  • Schnappschuss mit Che (Foto kun Che), Dokumentado, Germanujo, 2007, 45 min., reĝisoro: Wilfried Huismann, produktado: WDR, unue elsendita: 10-an de oktobro 2007, Enhavo kaj intervjuo de la WDR
  • Che Guevara - Der Tod und der Mythos (Che Guevara - La morto kaj la mito) (aŭ: Che Guevara - Der Körper und der Mythos (Che Guevara - La korpo kaj la mito)) Dokumentado, Italujo, 2007, 53 min., scenariisto kaj reĝisoro: Stefano Missio kaj Raffaele Brunetti, produktado: B&B1, arte, ZDF, unue elsendita: 2-an de oktobro 2007, Enhavo Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine de Arte
  • Che, supertitolo de du filmoj de Steven Soderbergh, Usono, Francujo, Hispanujo 2008, La titolo de la unuopaj filmoj estas Che – Revolución (Che - revolucio) kaj Che – Guerrilla (Che - gerilo), unue montrita: la 21-an de majo 2008 ĉe la Festivalo de Cannes, ĉefrolulo: Benicio del Toro

Plua legaĵo redakti

Ĉu nur bela vizaĝo? Che Guevara Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Traduko de "Just a pretty face?", referenco 20 malsupre

Eksteraj ligiloj redakti