Chef (programaĵo)
Chef [ŝef] estas administrilo por kompaniaj komputilaj sistemoj. Ĝi estas verkita en la programlingvoj Ruby kaj Erlang kaj mem uzas Ruby-bazitan ("dediĉitan") lingvon. La baza versio estas libera programo, sed la komerca versio, vendata de samnoma firmao, kostas monatan prezon ekde pli ol kvin komputiloj.
Chef | |
---|---|
Aŭtoro | Chef Software, Inc. |
Lasta stabila versio | 12 (30-a de marto 2015) |
Operaciumo | plursistema |
Programlingvo | Ruby, Erlang |
Programtipo | Servilara administrilo |
Permesilo | Apaĉa licenco |
Retejo | https://www.chef.io/ |
Per Chef oni difinas atingotajn statojn de servilaj sistemoj kaj priskribas, kiel atingi ilin. Chef povas integriĝi kun nubo-platformoj kaj administri tute virtualajn strukturojn.
La nomo Chef devenas de la franca vorto chef, kiu en la angla lingvo signifas "kuirejestro" aŭ "kuirmajstro". Sekve la programoj de Chef nomiĝas ne "programoj", sed "receptoj", kaj kolektoj da ili nomiĝas "kuirlibroj". Origine la sistemo nomiĝis marionette, sed laŭdire tiu nomo estis konsiderata tro longa.
Chef povas ruliĝi en aŭtonoma reĝimo sur unu sola komputilo; tiu variaĵo nomiĝas "chef-solo". Alternative uzeblas klienta-servila variaĵo, en kiu centra Chef-servilo estas regata de klientaj taskoj.
La emblemo redakti
La emblemo de Chef konsistas el la majuskla nomo CHEF kaj supre de ĝi samcentraj ringo-sektoroj grizaj kaj oranĝkoloraj, kun kvar malsamaj radiusoj. La dua ringo (de interne) estas griza kaj preskaŭ kompleta; la tri aliaj konsistas el po du grizaj kaj du oranĝaj pecoj, kun breĉoj inter ili.