Cheile Bicazului

Cheile Bicazului [keile bikazuluj] (Kanjono de Bikazo, hungare: Békás-szoros) estas intermonta valo en Rumanio en la Orientaj Karpatoj laŭ la valo de la Bikaz-rivereto inter Lacul Roşu kaj Bicazu Ardelean. Ĝia longeco estas 8 km kaj la plej larĝa parto estas 10-15 m. La alteco de la rokmuroj atingas 300-400 metrojn. La kanjono ricevis sian nomon de la rivereto "Bicaz" (hungare: Békás-patak), kiu fluas tra la kanjono. La nomo de la rivereto devenas de la hungara lingvo (béka = rano) kaj signifas "rana-rivereto".

Fonto redakti