Chemnitz
Chemnitz [KEMnic] (ĉeĥe Saská Kamenice, sorabe Kamjenica) estas eksterdistrikta urbo en la sudoriento de Germanio, kiu situas je la norda rando de Ercmontaro. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Saksio. Por honori la filozofon Karl Marx la "realsocialismaj" regantoj en 1953 ŝanĝis la nomon de la urbo al Karl-Marx-Stadt, kaj tiu urbonomo uziĝis ankaŭ en esperantlingva formo Karl-Marks-Urbo. Ekde 1990, la jaro de la reunuiĝo de Orienta kaj Okcidenta Germanio, la urbo denove nomiĝas Chemnitz (kaj esperantigita urbonomo ĝis nun ne kutimiĝis). De tiam konsiderinde malkreskis la loĝantaro (de ĉirkaŭ 315 000 al 247 237 fine de decembro 2018).

Chemnitz | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0371 037200 (Wittgensdorf) 037209 (Einsiedel) 03722 (Röhrsdorf) 03726 (Euba) | |||||
Poŝtkodo | 09111–09131, 09224 (Grüna, Mittelbach), 09228 (Wittgensdorf), 09247 (Röhrsdorf) | |||||
Aŭtomobila kodo | C | |||||
Oficiala Municipokodo | 14511000 | |||||
NUTS | DED41 | |||||
LOCODE | DE CHE | |||||
Subdivido | 39 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Barbara Ludwig | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 09111 Chemnitz | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 247237 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 50′ N, 12° 55′ O (mapo)50.83333333333312.916666666667Koordinatoj: 50° 50′ N, 12° 55′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 298 m | |||||
Areo | 220,85 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.chemnitz.de/ | |||||
En 2025 Chemnitz estos Eŭropa Kultura Ĉefurbo, kune kun Nov-Gorico en Slovenio.

Famaj personoj en / el Chemnitz redakti
- Christian Gottlob Heyne
- Georgius Agricola
- Georg Fabricius
- Peter Härtling
- Stefan Heym
- Karl Marx
- Irmtraud Morgner
- Christian Gottlob Neefe
- Katarina Witt
- Doktoro Wötzel
- Gustav Zeuner
Esperanto en Chemnitz redakti
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Esperantistoj el Chemnitz redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Informoj pri lokaj Esperanto-kunvenoj troveblas je: http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Chemnitz Arkivigite je 2004-12-04 per la retarkivo Wayback Machine