Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Chenonceaux kaj Chenonceaux (stacidomo).

Chenonceau estas kastelo en la franca urbeto Chenonceaux apud Tours. Ĝi superpontas la riveron Cher [ŝer] kaj konsideratas unu el la tiel nomitaj Luar-regionaj kasteloj, kvankam ĝi situas 12 kilometrojn sude de la rivero Luaro.

Chenonceau
Kastelo
kastelo [+]

LandoFrancio
RegionoIndre-et-Loire
SituoChenonceaux
- koordinatoj47° 19′ 30″ N, 1° 4′ 14″ O (mapo)47.3251.0706Koordinatoj: 47° 19′ 30″ N, 1° 4′ 14″ O (mapo)

Chenonceau (Indre-et-Loire)
Chenonceau (Indre-et-Loire)
DEC
Lokigo de Indre-et-Loire en Francio
Map
Chenonceau

Vikimedia Komunejo:  Château de Chenonceau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La kastelo Chenonceau

Historio redakti

Thomas Bohier, trezoristo de la francaj reĝoj Karlo la 8-a, Ludoviko la 12-a kaj Francisko la 1-a, konstruigis la kastelon. Dum pluraj jaroj li aĉetis grundon ĉirkaŭ Chenonceaux kaj malkonstruigis la originan, jam ruinigitan kastelon ĝis restis nur la kvadrata turego. La kastelo estis konstruita por lia edzino Catherine Briçonnet.

Post la morto de Thomas Bohier oni kontrolis la librotenadon kaj rimarkis, ke li ŝuldis grandan sumon al la ŝtata trezoro. En 1526 lia filo estis do devigita transdoni la kastelon al la franca reĝo Francisko la 1-a (Francio), kiu uzis ĝin kiel ĉaskastelo.

Henriko la 2-a (Francio) donacis la kastelon al sia amatino Diane de Poitiers, kiu konstruigis ĝardenojn kaj, laŭ planoj de Bohier, ponton super la riveron Cher.

Post la morto de Henriko la 2-a, Katerino de Mediĉo devigis Diane-n redoni la kastelon al la krono kaj donacis al ŝi kompense la kastelon Chaumont je kelkaj kilometroj.

Post la laŭvicaj reĝiĝoj de siaj filoj Francisko la 2-a, Karlo la 9-a kaj Henriko la 3-a, Katerino konstruigis la faman galerion sur la ponton de Diane.

Dum la Unua Mondmilito malsanulejo estis instalita en la kastelo kaj 2254 vunditaj soldatoj tie estis flegataj. Dum la Dua Mondmilito la kastelo situis inter la de germanoj okupita parto de Francio kaj la libera parto, tiel iuj pasis tra la kastelo kaj la galerio en la liberan parton. En 1944 bombo eksplodis proksime de la kapelo kaj detruis la vitralojn, kiuj estis anstataŭigitaj poste de Max Ingrand.

Arkitekturo redakti

La kuirejo estas instalitaj en la pilieroj de la kastelo, kajo ebligis rektan malŝarĝon de la boatoj.

La rekta ŝtuparo estas unu el la unuaj en Francio, laŭ itala modelo.

Ĝardenoj redakti

La du ĉefaj ĝardenoj estas tiu de Diane de Poitiers kaj tiu de Katerino de Mediĉo, kiuj troviĝas je la du flankoj de la Tour des Marques, lasta restaĵo de la unua kastelo.

Fotogalerio redakti

Kastelo kaj ĝardenoj redakti

Detaloj kaj eno de la kastelo redakti

Eksteraj ligiloj redakti