Cherchez la femme [ʃɛʁʃe la fam] estas franclingva esprimo kiu signifas laŭvorte "serĉu la virinon." La implico estas ke se viro kondutas malkutime aŭ sentiale, li klopodas kaŝi rilaton kun virino, aŭ klopodas impresigi aŭ gajni la favoron de virino. Temas pri citaĵo el "Les Mohicans de Paris" de la franca aŭtoro Alexandre Dumas; la esprimo signifas ke por solvi murdon, (ankaŭ alitipajn problemojn) oni serĉu la virinon, pro kiu la murdo estas farita. Kvankam en ajna lingvo oni povas diri rekte "serĉu la virinon" tre ofte en multaj lingvoj oni diras aŭ skribas tion rekte en la franca.

La unua fojo en kiu oni uzas la frazon en la romano estas jene:

Cherchez la femme, pardieu! cherchez la femme![1]

La frazo estas ripetita kelkajn fojojn en la romano. Dumas uzis la frazon ankaŭ en sia teatra adapto de 1864, jene:

Il y a une femme dans toutes les affaires; aussitôt qu'on me fait un rapport, je dis: «Cherchez la femme!»[2]

Tradukita ĝi estus jene:

Estas virino en ĉiuj aferoj; kiam oni alportas al mi informon, mi diras; Serĉu la virinon!

Notoj redakti

  1. Dumas, Alexandre (1871). Les Mohicans de Paris (en franca) I. Paris: Michel Lévy frères, éditeurs. p. 232. Konsultita la 3an de aŭgusto 2020. «Cherchez la femme, pardieu! cherchez la femme!»
  2. Dumas, Alexandre (1871). Les Mohicans de Paris (en franca) I. Paris: Michel Lévy frères, éditeurs. p. 103. Konsultita la 3an de aŭgusto 2020. «Cherchez la femme, pardieu! cherchez la femme!»