La Chiemgau [Ki:mgaŭ] estas historia-kultura regiono en la sudoriento de Supra Bavario. Ĝi etendiĝas ĉiudirekte proksimume 50 kilometrojn ĉirkaŭ la lago Chiemsee [Ki:mze:], la plej granda lago de Bavario. La regiona areo ampleksas partojn de la bavaraj distriktoj Traunstein kaj Rosenheim. Okcidente la valo de la rivero Inn estas la limo, sude la Alpoj, kies plej proksima parto laŭ la regiono nomatas "Chiemgauer Alpen". Norde la norda limo de la distrikto Traunstein estas difinita limo de la regiono, kaj oriente la komunumo Inzell plej oriente de la distrikto Traunstein konsideratas regiona limo - sudoriente de ĝi situas la regioneto Berchtesgadener Land en samnoma distrikto, la pleja sudoriento de Bavario. Laŭ la difino de la germania oficejo pri naturprotekto la regiono Chiemgau kovras areon de 784 km².

Chiemgau
Historia regiono
pejzaĝo [+]

LandoGermanio
- koordinatoj47° 49′ 0″ N, 12° 26′ 0″ O (mapo)47.81666666666712.433333333333Koordinatoj: 47° 49′ 0″ N, 12° 26′ 0″ O (mapo)


Chiemgau (Tero)
Chiemgau (Tero)
mapo de la regiono Chiemgau

Chiemgau (Bavario)
Chiemgau (Bavario)
DEC

Map
Chiemgau
vdr
la regiono Chiemgau kun la lago Chiemsee, vidata de la Alpoj

La regiono estas konata ripoza areo, kaj krome ankaŭ havas plurajn centrojn de diversaj disciplinoj de vintra sporto.

Loĝlokoj en la regiono redakti

La sekvaj loĝlokoj apartenas al la regiono:

Etimologio redakti

La nomoj "Chiemgau" kaj "Chiemsee", samkiel la nomo de la komunumo "Chieming" rilatas al la vira persona nomo "Chiemo" kutima en la malnovaltgermana lingvo de la 7-a kaj 8-a jarcentoj - la nomo en la moderna altgermana lingvo tute ne plu kutimas. Eventuale en la 7-a8-a jarcentoj estis grafo kun tiu nomo, kiu donis sian nomon al la regiono, lago kaj komunumo, sed pri tio ne ekzistas historiaj pruvoj.

Eksteraj ligiloj redakti