Chiemsee-Fervojo

La Chiemsee-Fervojo (Fervojo ĉe lago Chiemsee [kiːmzeː]) estas mallonga etŝpura fervojo – vaportramo – en Bavarujo kun longeco de 1,91 kilometroj.

Chiemsee-Fervojo

La Chiemsee-Fervojo en Prien-Stock

La Chiemsee-Fervojo en Prien-Stock
Superrigardo
Numero de linio 9571
Paso de fervojo
Map
Teknikaj trajtoj
Longo 1,91 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Maksimuma dekliveco 2,5
Min. radiuso de arko 60 m
Maksimuma rapideco 20
Stacioj de la fervojlinio
eksa trako ĝis 1908
Fervojo München–Salzburg
0,000 Stacio Prien Chiemsee 528,5 m
Franziska-Hager-Strato
Jensen-strato
See-strato (distrikta vojo RO 17)
Stauden
Birken-vojo
Osternacher- Strato
See-strato
Depot (remizo)
1,910 Prien-Stock 518,2 m
Chiemsee- Chiem-Lago
vdr
La Chiemsee-Fervojo en Prien-Stock

La datenoj de Chiemsee-Fervojo redakti

  • Numero en la germana horaro-libro (KBS): 10602
  • Lininumero: 9571
  • Longeco: 1,91 km
  • Ŝpuro: 1000 mm
  • Plej granda dekliveco: 2,5 ‰
  • Plej malgranda radiuso: 60 m
  • Plej granda rapideco: 20 km/h
 
Prien Chiemsee-stacidomo, dekstre DB-staciodomo (ne videbla)
 
Stacio Prien-Stock, (kun deponejo de fervojo, kun ŝovponto, (dekstre)
 
1887: la tegita originala vaporlokomotivo de Chiemsee-fervojo
 
La vaporlokomotivo, hodiaŭ, kun malfermaj cilindraj valvoj, malantaŭ de alveno, malakvumado de cilindroj
 
Provizado per akvo
 
la ferma vagono 9 estas miksita vagono, ĝi havas sidlokojn en 1-a kaj 2-a klasoj, kaj pakaĵejon
 
malferma platformo de persona vagono

Historio redakti

Malfermo de loka fervojo redakti

  • La loka ŝipisto Ludwig Fessler kaj Kommerzienrat Georg Krauss de Munkeno petis ankoraŭ en jaro 1886 la konstruon de etŝpura loka fervojo de stacidomo Prien ĝis la haveno de vaporŝipoj en Stock.
  • Oni planis kaj konstruis rapide. Oni konstruis ekde la 2-a de majo 1887, oni finis meti la ŝpalojn en 21-a de junio kaj oni najlis la relojn.
  • Oni feste malfermis la vaportramon post 70 tagoj de konstruado en 9-a de julio 1887.
  • Ekde dimanĉo, la 10-a de julio, la tramo estis en oficiala servo.

Minacoj pri oficiala servo redakti

  • Hodiaŭ oni ne bezonas la vaportramon por persona transporto, en haveno en Prien-Stock estas granda parkejo por aŭtoj kaj busoj. Ofte en 1970-aj kaj 1980-aj jaroj on volis fermi la servon.
  • Oni plendis pri bruo.
  • Sed ekde 1980 la vaportramo estas ŝtata protekta.

Hodiaŭa turista signifo redakti

  • La vaportramo estas grava por turismo kaj estas tempa vojaĝo en la jaron 1887. La turistoj amas veturi per vaportramo.

Societoj redakti

  • Ĝis la 5-a de julio 1965 la fervojo estis parto de firmao Chiemseebahn Fessler & Companie Prien.
  • Sed la societo neniiĝis kaj la fervojo estas hodiaŭ parto de Chiemsee-Schifffahrt Ludwig Feßler KG, (Chiem-laga ŝiparsocieto, Ludwig Feßler komandito-societo).
  • En decembro 1980 la Bayerisches Landesamt für Denkmalpflege protektis la Chiemsee-fervojon. Je la 4-a de junio 1986 la bavara ŝtato donis prolongan servo-koncesion por 50 jaroj ĝis la 4-a de junio 2036.

Linio redakti

  • Kun la aliaj reloj oni konstruis en jaro 1887 linion de ĉirkaŭ 2200 metroj, en ŝpuro 1000 mm.
  • La linio havas nur 7 manotrakforkon.
  • La radopremo estas 3,75 tunoj.
  • Ĝis la jaro 1908 la stacio Prien estis en la placo antaŭ la stacio en la parto okcidenta.
  • La Chiemsee-Fervojo devis pasi la fervojokorpon de normal-ŝpura ŝtata fervojo por atingi la lagon en oriento.
  • La tre danĝera vojkruciĝo havis du halto-signalilojn por la etŝpura fervojo.
  • En vintro 1908/1909 oni rekonstruis la linion, la stacio de la loka fervojo estas de tiam je la orienta flanko de la granda stacio.
  • La fervojeto devas ekde 1909 pasi nur la ĉefan straton kaj plurajn malgrandajn stratojn.
  • La longeco estas hodiaŭ nur 1910 metroj sen halto.
  • La remizo kaj la metiejo de la fervojo por la riparoj estas rekte apud la fina stacio Prien-Stock.

Servo redakti

  • Oni veturas 8 minutojn. La meza rapideco estas 14,325 km/h.
  • Oni veturas per nur unu trajno. Oni ne bezonas fervojkruciĝon.
  • Oni veturas nur en somera sezono de fino de majo ĝis fino de septembro. La trajno veturas ĉiutage de hore 9:30 ĝis 18:23 per 10 trajnparoj tagaj.

Veturiloj redakti

Vaporlokomotivo redakti

  • La vaporlokomotivo Bn2t Krauss kun numero 1813 estas de jaro 1887. (La lokomotivo havas nur 2 aksojn, 2 cilindrojn kaj bezonas nur vaporon de ĉirkaŭ 160–180 celsiaj gradoj. La vaporo ne estas supervarmigita. La lokomotivo ne havas tendron; la karbo kaj la akvo estas en lokomotivo.
  • La ĉefa lokomotivo estas la numero 1813 de lokomotiva fabriko Krauss, Munkeno kaj Linz, de tipo tramo-lokomotivo kun kesto kaj tegmento.
  • La prezo estis 12500 oraj markoj.
  • 2 egalajn lokomotivojn kun la aksa formulo B n2t, la fabrikajn numerojn 1814 kaj 1818, oni liveris al la loka fervojo RavensburgWeingarten.
  • En jaro 1937 oni rekonstruis la malnovan kaldronon kun nova kupra fajrokesto.
  • En vintro 1957/1958 oni konstruis novan kaldronon de maŝina fabriko Jung, Kirchen (Sieg)).
  • La nova kaldrono donas anstataŭ 60 (CP/PS/HP) ĉevalpovojn nun 100 (CP/PS/HP) ĉevalpovojn (aŭ anstataŭ 44 kilovatojn nun 74 kilovatojn).
  • La lokomotivo bezonas jare ĉirkaŭ 25 tunojn da karbo por 2200 regulaj kaj specialaj veturoj.

Dizela lokomotivo redakti

  • Oni havas ankaŭ dizelan lokomotivon ekde jaro 1982.
  • La dizela maŝino estas de jaro 1962. Por la "historia" servo kun la Chiemsee-Fervojo oni konstruas la lokomotivon kun simila "historia" kesto.
  • La feraĵ-fabriko Halberger Hütte GmbH konstruis la lokomotivon (numeron 22).
  • La dizela lokomotivo veturos en frua kaj malfrua sezonoj. Ankaŭ kiam necesas ripari la vaporlokomotivon, oni veturas per la dizela lokomotivo.

Vagonoj redakti

  • La trajno havas orginalajn vagonojn de jaroj 1887 kaj 1888. Oni havas 9 duaksajn vagonojn.
  • La vagonoj havas longecon de 8400 mm kun bufroj. Oni veturas ofte kun ĉiuj naŭ vagonoj.
Vagono Tipo Sidlokoj 1-a klaso Sidlokoj 2-a klaso rimarkoj
1 ferma 24 0 Salonvagono
2 1/2malferma 0 32
3 1/2malferma 0 32
4 1/2malferma 0 32
5 1/2malferma 0 32
6 1/2malferma 0 32
7 ferma 0 32
8 ferma 0 32
9 ferma 8 16 kun pakaĵejo

La salonvagono (vagono 1) estis (ekde 1975 ĝis 1993) 18 jarojn en teknika muzeo en Marxzell ĉe Karlsruhe.

Oni reaĉetis la vagonon kaj oni flegis ĝin dum du jaroj. Ĝi estas en servo ekde la 29-a de aprilo de 1995. Iam oni havis ankaŭ du pakaĵovagonojn, oni detruis la vagonojn en jaro 1966 (vagono 1) kaj en jaro 1987 (vagono 2). De vagono 2 restas la aksoj[1].

La germana nomo "Bockerlbahn" redakti

  • Oni parolas ofte ankaŭ pri "Bockerlbahn" [bokerlba:n] – "bahn" estas fervojo – en bavara dialekto ĝi estis karesnomo pri "malgranda fervojo". Oni uzas la nomon ankaŭ pri aliaj "kampa fervojo" en torfa muzeo kun frua kampa fervojo en naturprotekta tereno Kendlmühlfilzen.
  • (La fruaj vaporlokomotivetoj estas malfortaj, kaj haltis ofte, la lokomotiveto estis kiel azeno, ankaŭ azeno ofte ne volas iri, sed ofte emas halti, la azeno rifuzas; en germana lingvo oni havas la verbon "bocken" [bokn], sed la "Bockerl" estis karesformo de lingvo, la "Bockerlbahn" estas etspura fervojo kun oftaj haltoj.)

Libroj redakti

  • Marcus Hehl: 'Die Chiemsee-Bahn', La Chiemsee-Fervojo Ek-Verlag, Freiburg im Breisgau 1997, ISBN 3-88255-806-7
  • Gerd Wolff: 'Deutsche Klein- und Privatbahnen; Germanaj malgrandaj- kaj privataj fervojoj, parto 7: Bayern, Ek-Verlag, Freiburg im Breisgau 2002, ISBN 3-88255-666-8

Referencoj redakti

Bildoj en Vikipedio redakti

Vidu ankaŭ en Vikipedio redakti

Eksteraj ligiloj redakti