Chilpancingo de los Bravo

Chilpancingo de los Bravo estas unu el la 81 komunumoj de la meksika subŝtato Guerrero, kiu situas en la centra suda parto de Meksiko, ĉirkaŭ 400 km sudokcidente de la ĉefurbo Meksikurbo. La ĉefurbo de la komunumo estas Chilpancingo de los Bravo. Chilpancingo de los Bravo apartenas al la regiono Centro , kiu estas unu el la sep regionoj de la subŝtato Guerrero kaj situas en la centro de ĝi. Krome al tiu regiono apartenas dek-du aliaj komunumoj. Al Chilpancingo de los Bravo apartenas entute 191 tiel nomataj loĝlokoj (statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 12029.

Chilpancingo de los Bravo
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Guerrero
Kodo laŭ INEGI 12029
Demografio
Loĝantaro 214 219
Geografio
Geografia situo 17° 33′ N, 99° 30′ U (mapo)17.55-99.5Koordinatoj: 17° 33′ N, 99° 30′ U (mapo)
Alto 1 300 m
Areo 2338,4 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Chilpancingo de los Bravo (Meksiko)
Chilpancingo de los Bravo (Meksiko)
DEC
Chilpancingo de los Bravo
Chilpancingo de los Bravo
Situo de Chilpancingo de los Bravo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chilpancingo de los Bravo Municipality [+]
vdr
Situo de la regiono Centro en Guerrero

Geografio redakti

 
Mazatlán, dekstre de la federacia aŭtovojo 95 (Meksikurbo – Acapulco).
 
Palo Blanco; foto farita de la “aŭtovojo de la suno” (Autopista del Sol).

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 214219 loĝantojn. El tiuj estis 102055 viroj kaj 112164 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2338,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1300 metroj super la marnivelo.

Norde la komunumo limas al la komunumo Leonardo Bravo kaj Eduardo Neri, sude al la komunumo Juan R. Escudero kaj Acapulco de Juárez, oriente kun Mochitlán kaj Tixtla de Guerrero kaj okcidente kun Coyuca de Benitez kaj ankaŭ Leonardo Bravo.

Ekzistas tri diversaj zonoj de la komunumo. 65 % de la teritorio apartenas al la alta parto kun la montaro de Ocotlán kaj montaro de Jaleaca de Catalán en la nordo, okcidento kaj nordokcidento. La alteco varias inter 700 kaj 2700 metroj super la marnivelo.

Al la duonebena parto apartenas 25 %, ĉefe en la oriento, sudo kaj sudoriento. Ĉefaj vilaĝoj kaj estas la loĝlokoj Petaquillas, Mazatlán, El Rincón, Buenavista, Cajeles kaj Chilpancingo.

10 % apartenas al la tiel nomata ebena parto kun alteco inter 250 kaj 700 metroj super la marnivelo. En tiu parto ekzistas tamen kelkaj montetoj.

Krom la ĉefurbo malmultaj el la tiel nomataj loĝlokoj (statistika esprimo) havas pli ol 2500 loĝantojn. La ĉefaj estas:

Loĝloko Loĝantoj
Entute 214.219
Chilpancingo de los Bravo 166.796
Petaquillas 7.627
Ocotito 6.212
Mazatlán 4.599
Jaleaca de Catalán 2.578
Palo Blanco 2.288
Julián Blanco 1.956

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 1650 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 19,5 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 168966 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 4537 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 2,69 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. Inter ili la ĉefaj lingvoj estis la navatla lingvo kaj la miksteka lingvo.

123071 de la loĝantoj de Chilpancingo de los Bravo en la jaro 2000 aĝis pli ol 15 jaroj. El tiuj 12908 estis analfabetoj, do ne sciis legi kaj skribi. Tio signifas ke 10,49 % de la tuta loĝantaro (pli aĝa ol 15) ne sciis legi kaj skribi. Ĉe la virinoj estis 12,81 % (8406 el 65608 virinoj), kiuj ne sciis legi kaj skribi kaj ĉe la viroj 7,83 (4502 el 57463 viroj). Tio signifas ke konsiderinde pli da virinoj ne sciis legi kaj skribi ol la viroj.

El la 168966 loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 2000), 144934 apartenis al la katolika religio. 24032 personoj apartenis al aliaj religioj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio redakti

La komunumo kreiĝis en la jaro 1849. En tiu momento ĝi estis unu el la 38 komencaj komunumoj de la provinco Guerrero.

Politiko redakti

Jen vi trovas liston de la komunumaj estroj (komunumaj prezidantoj) post la jaro 1969 ĝis hodiaŭ

Komunumaj Prezidantoj redakti

Municipal president ! Period
Darío Mirando Román 1969-1971
Elías Naime Nemer 1972-1974
Juan Alarcón Hernández 1975-1977
Magdalena Vázquez de Huicochea 1978-1980
Carlos León Román 1981-1983
Alberto Saavedra Ramos 1984-1986
Florencio Salazar Adame 1987-1989
1990-1993
Jorge León Robledo 1993-1996
Héctor Astudillo Flores 1996-1999
Reyes Betancourt Linares (dumtempa) 1998-1999
José Luis Peralta Lobato 1999-2002
Saúl Alarcón Abarca 2002-2005
Mario Moreno Arcos 2005-2008
Héctor Astudillo Flores 2009 ĝis ....

Eksteraj ligiloj redakti