Chinandega [Ĉinandega] estas ĉefurbo de la samnoma administra departemento. Ĝi estas la plej okcidenta provinca ĉefurbo de Nikaragvo kaj havas ĉirkaŭ 178,521 loĝantoj. Ĝi estas konata kiel "La urbo de oranĝoj".

Chinandega
urbego • urbo • municipo de Nikaragvo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Nikaragvo
Departemento Chinandega
Fondita 1839
Poŝtkodo 25000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 178 521
Loĝdenso 177 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 37′ N, 87° 8′ U (mapo)12.624166666667-87.129722222222Koordinatoj: 12° 37′ N, 87° 8′ U (mapo)
Alto 70.42 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 686.61 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Chinandega (Nikaragvo)
Chinandega (Nikaragvo)
DEC
Chinandega
Chinandega
Situo de Chinandega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chinandega [+]
vdr

Historio redakti

Dum la koloniismo ĝi estis malgranda kaj prospera vilaĝo, sed ĝia situo en fekunda grundo kaj loko de komerca trafiko, akcelis ĝian disvolviĝon.

Ekde la komenco kiel vilaĝo en 1796, Chinandega havas tre bone planitajn stratojn, kies dezajniisto estis la arkitekto Antonio Rojas.

La disvolviĝo de Chinandega komenciĝis per la leĝo farita la 30-an de marto de 1835 kiu ordonis havi foiron la 8-an de decembro ĉiujare. Unu jaro poste en la 15-a de marto de 1836 dum la registaro de Dro. José Nuñez ĝi atingis la titolon de vilaĝo kaj la 2-an de septembro de 1839 oni donis ĝin la titolo de urbo.

Loĝantaro redakti

Chinandega havas 178,521 loĝantojn, de tiuj, 62% estas urbanoj kaj 38% vilaĝanoj. La plej grava ekonomia aktivaĵo estas la agrokulturo, ĉefe la kultivado de sukerkanon. En Chinandega troviĝas du el la plej grandaj fabrikoj de sukero en la lando.

Geografio redakti

 
Vulkanoj San Cristóbal kaj Chongo

En Chinandega situas la plej alta vulkano de Nikaragvo, ĝi nomiĝas San Cristóbal (1745 m) kaj estas aktiva vulkano kiu konstante liveras gasojn kaj fumon.

Ekzistas aliaj vulkanoj: Chongo, Casitas kaj la alia tre grava estas Cosigüina (859 m) kiu nuntempe estas natura rezervo.

Klimato redakti

Chinandega estas unu el la plej varmaj urboj de Nikaragvo ĉar la temperaturoj estas tre altaj dum la tuta jaro, la temperaturo ofte atingas 42 ºC (107,6 F).

Ekzistas la seka sezono inter novembro kaj aprilo kaj la pluva sezono inter majo kaj oktobro.