Chlamydomonas estas genro de unuĉela verdalgo, kies reprezentantoj vivas ĉefe en dolĉaj akvoj aŭ humida grundo. La ĉeloj estas plej ofte ellipsoidaj kaj longaj 10 ĝis 20 µm. La moviĝemaj specioj havas du flagelojn.

Konstruo de Chlamydomonas
1.flagelo 2. vakuolo 3.ĉelmuro 4.okulmakulo 5.ĉelkerno 6.kloroplasto

Kelkaj specioj vivas en la polusaj areoj kaj montaroj (ekz. Chlamydomonas nivalis) kaj ties ruĝkoloraj ĉeloj povas kaŭzi la sangoneĝon. La koloriĝon kaŭzas karotinoidoj, ekz. astaksantino. Tiujn karotinoidojn produktas la algo inter malfavoraj kondiĉoj por protektis sin ekz. kontraŭ forta UV-radiado.

Specioj redakti