Chlum u Třeboně (germane Chlumetz) estas kampurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Jindřichův Hradec, proksime al la ŝtatlimo kun Aŭstrio.

Chlum u Třeboně
germane Chlumetz
kampurbo
Kastelo en Chlum u Třeboně
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chlum u Třeboně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Třeboň
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵoj Chlum u Třeboně kastelo
Riveroj Nová řeka, Hejtman fiŝlago
Situo Chlum u Třeboně
 - alteco 492 m s. m.
 - koordinatoj 48° 57′ 22″ N 14° 55′ 52″ O / 48.95611 °N, 14.93111 °O / 48.95611; 14.93111 (mapo)
Areo 47,37 km² (4 737 ha)
Loĝantaro 1 893 (2023)
Denseco 39,96 loĝ./km²
Baseno Baseno Třeboň
Unua skribmencio 1399
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 378 04
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0313
NUTS 5 CZ0313 546461
Katastraj teritorioj 4
Partoj de kampurbo 4
Bazaj setlejunuoj 10
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chlum u Třeboně
Retpaĝo: www.chlum-ut.cz
Portalo pri Ĉeĥio

En 2023 ĝi havis 1 893 loĝantojn. Populara ripozloko kun eblecoj de banado, fiŝkaptado, piedmigrado kaj biciklado.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hamr, Příbraz, Staňkov, Stráž nad Nežárkou, Stříbřec, Suchdol nad Lužnicí, Třeboň kaj Rapšach.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1399. La komunumo havas longan tradicion en produktado de arta vitro. La lokan kastelan parkon ofte vizitadis poeto František Hrubín (1910-1971), troviĝas tie lia busto kaj memorsalono.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 878
18803 141
18903 123
19003 541
19102 959
19212 899
JaroLoĝantoj
19303 087
19502 266
19612 298
19702 363
19802 394
19912 270
JaroLoĝantoj
20012 265
20142 030
20161 981
20171 983
20181 970
20191 959
JaroLoĝantoj
20201 951
20211 833
20221 885
20231 893

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo Chlum u Třeboně, konstruita en 1710 de la germana nobela familio Fünfkirchen , ekde 1861 aparteninta al ĉefdukoj d´Este – komence de la 20-a jarcento novbaroke adaptita
  • Pilgrima kaj paroĥa preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, nomata „Malgranda Mariazell“, konstruita en 1745, larĝigita 1804 , kun ŝtonaj statuoj de la sanktuloj ĉirkaŭ la preĝejo
  • Krucvojo ela 2-a duono de la 18-a jarcennto, kondukanta de la kastelo al preĝejo
  • Barokaj statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Anna sur digo de la fiŝlago
  • Akvofontano sur la placo
  • Urbodomo
  • 85 hektara fiŝlago Hejtman adaptita por ripozceloj

Literaturo redakti

  • ČERNÝ, Jiří: Poutní místa Soběslavska a Třeboňska s přilehlou částí Dolních Rakous, České Budějovice 2009. (ĉeĥlingve)