Seung-Hui Cho

kore-Usona amasmurdisto
(Alidirektita el Cho Seung-Hui)

Seung-Hui CHO (koree: 조승희; 18-a de januaro, 198416-a de aprilo, 2007) estis la amasmurdisto de la Masakro de Virginia Tech 16-an de aprilo 2007. Li sinmortigis kiam polico ĉirkaŭis lin.

Biografio redakti

Cho naskiĝis en Sud-Koreio kaj enmigris Usonon kun siaj gepatroj en septembro 1992 dum 8-jaraĝa. Li estis sudkorea civitano kaj laŭleĝa daŭra loĝanto de Usono. Li havis adreson en Centreville, Virginio, komunumo for 50 kilometrojn de Vaŝingtono. Laŭ Virginia Tech, li estis studento tie, studante komercon, ĝis sia fina jaro kiam li fakŝanĝis al anglalingva literaturo.

Masakro ĉe Virginia Tech redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Masakro de Virginia Tech.

Laŭ televidaj aktualaĵoj de 17-a de aprilo, Cho forlasis noton kritikantan je "riĉuloj" "diboĉo", kaj "malhonestaj falsuloj" antaŭ ol li murdis du homojn en dormejo 16-an de aprilo 2007. Post du horoj, li transiris la universitato-kampon por kontinui pafadon en pluraj klasĉambroj. Cho sinmortigis per pafilo kiam policoj ĉirkaŭis lin.