Chris MARKER (vera nomo : Christian-François Bouche-Villeneuve), n. la 29-an de julio 1921 en Neuilly-sur-Seine kaj m. la 29-an de julio 2012 en Parizo, estis franca kinreĝisoro, fotografisto kaj verkisto.

Chris Marker
Naskiĝo 29-an de julio 1921
en FrancioNeuilly-sur-Seine
Morto 29-an de julio 2012
en FrancioParizo
Nacieco franco
Sukcesis kiel
  • filmreĝisoro
  • fotografisto
  • verkisto
Persona informo
Naskonomo Christian Hippolyte François Georges Bouche-Villeneuve
Aliaj nomoj Chris Marker
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Pasteur
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • filmkritikisto • fotistoscenaristofilmmuntisto • televida produktoro • multimedia artist • ĵurnalistoĉefkameraistoinstruisto • poeto • verkisto • dokumenta verkisto • videoartisto • artisto de novaj komunikiloj • reĝisoro
vdr

Por la granda publiko, lia verko rilatas al plej konataj filmoj: nome La jetée, Sans soleil, Le joli mai, aŭ Le fond de l'air est rouge, kaj al dokumentaloj difinitaj de André Bazin kiel kineseoj.

Tamen lia verko ne limiĝas al tiuj subskribitaj kiel Chris Marker: li aktive kunlaboris kun aliaj produktoroj, verkistoj, aktoroj, artistoj aŭ ĉiaj laboristoj: el Costa-Gavras al Yves Montand, el Alain Resnais al Yannick BellonAlexandre Medvedkine, de Jorge Semprún al Benigno Cacérès, el Isild Le Besco al Mario Ruspoli, de Joris Ivens al Haroun Tazieff, de Akira Kurosawa al Patricio Guzmán.