Kristandemokrata Apelo
Kristandemokrata Apelo (nederlande Christen-Democratisch Appèl, akronime CDA) estas nederlanda kristandemokrata politika partio.
Kristandemokrata Apelo | ||
---|---|---|
Christen Democratisch Appèl | ||
![]() | ||
partio vd | ||
Dum | 11-a de oktobro 1980 - nekonata/nuntempe | |
Membro de | Eŭropa Popola Partio • Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj • Centrodemokratia Internacio vd | |
Sidejo | Hago | |
Lando(j) | Nederlando | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | fondaĵo en Nederlando | |
Kristandemokrata Apelo | |
---|---|
Christen-Democratisch Appèl | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Partia gvidanto | Sybrand Buma |
Fondiĝo | 11-a de oktobro 1980 |
Ideologio | Kristana demokratio Konservativa liberalismo |
Internacia aliĝo | Eŭropa Popola Partio Centrodemokratia Internacio |
Junulara organizaĵo | Kristandemokrata Junulara Apelo |
Retejo | http://www.cda.nl |
Historio redakti
CDA fondiĝis en 1980 kiel kunfandiĝo de tri kristanaj partioj:
- Kristana Historia Unio (Christelijk Historische Unie; CHU),
- Kontraŭrevolucia Partio (Anti-Revolutionaire Partij; ARP)
- Katolika Popola Partio (Katholieke Volkspartij; KVP).
La partio estas ĝenerale konsiderata centra-dekstra
Pro la kunfandiĝo, kelkaj novaj partioj fondiĝis kiuj ne konsentis kun la nova partio. La plej suksesa de ili fondiĝis en 1981, nome la pli progresema kristandemokrata partio Evangelia Popolpartio (EVP). Ekde 1990 EVP estas fuziiĝinta en Verdo-Maldekstro kun aliaj progresemaj partioj, interalie la katolika, iome liberecisma kaj verda partio Politika Partio de Radikaluloj.
Registaroj redakti
De 1918 ĝis 1994 ĉi-tiuj unuopaj partioj estis seninterrompe en la registaro. Inter 2002 kaj 2012 CDA denove kunregis, sub partigvidanto Jan Peter Balkenende. Sub la nuna partigvidanto, Sybrand Buma, CDA denove estas en la registaro ekde 2017. En tiu registaro ankaŭ kunregas la Popola Partio por Libereco kaj Demokratio, la Demokratoj 66 kaj la progresema kristandemokrata partio Unio de Kristanoj.