Christian-Reichart-monumento

La monumento por Christian Reichart troviĝas sur gazonaro ĉe la fluegfoso en Erfurto, Germanujo, okcidente de la strato Pförtchenstraße.

Christian-Reichart-monumento
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1685 (1685-07-04)
en Erfurto
Morto 30-an de julio 1775 (1775-07-30) (90-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Marta Friederica Reichart
Okupo
Okupo ĝardenistobotanikistojuristoekonomikistokomponisto
vdr
Monumento por la granda erfurtano, patro de la scienca ĝardenado en la florurbo Erfurto.

Historio de la monumento redakti

Du jaroj post la granda internacia hortikultura ekspozicio en 1865 oni starigis omaĝe al Christian Reichart unuan monumenton. La statuon el grejso faris Georg Carl Kölling vestante la skulptiton laŭ la modo de la malfrua 18-a jc. Ĝi starigitis ĉe la iama placo "Am Wasserthor" kiu tiam alinomitis "Reichartplatz". Poste ĝi fariĝis la "Imperiestra placo" pro la monumento de Vilhelmo la 1-a (Vilhelmo la 2-a vizitis Erfurton en la 25-a de aŭgusto 1890 por ĉeesti ĉe la monumentinaŭguro: la unua vizito al Erfurto estis estinta jam en septembro de 1891) en 1945 finfine "Placo Karl Marx". La statuo de Reichardt en 1899 translokitis al la idiliecaj sed necentraj parkaĵoj ĉe la fluegfoso, okcidente de la Pförtchenstraße.

Klopodoj fare de historiemuloj reloki la monumenton sur la originalan situon aŭ almenaŭ renomi la placon malsukcesis, ankaŭ pro obstineco de lokaj politikistoj kaj la urba administracio.

Alia monumento redakti

 
busto antaŭ la hortikultura fakaltlernejo en Erfurto, en la Krämpfer-ĝardenoj

Dua, monumento (busto) el la 1985-a jaro estas en la ĝardeno de la iama Inĝenierlernejo por hortikulturo en la Leipziger Straße, kiu hodiaŭ estas parto de la fakaltlernejo. Kelkaj volis aliloki ĝin antaŭ la centre situantan Preĝejon de la kanonikoj aŭgustenanaj, kie Reichardt agadis dum jarcentoj kiel orgenisto por ke urbocentre ie memorigu al la grava erfurtano - sed vane.

La persono redakti

Christian Reichardt (1685-1775) kromnomiĝas "patro de la florurbo Erfurto". La erfurtano estis juristo kaj ĝardenisto kaj pioniro de la scienca hortikulturado en Germanio. Reichart faris tion, kion oni hodiaŭ nomus intensivigon de agrikulturo, ekzemple: la vitaminriĉan kreson, de longe sovaĝe kreskinta en la privata ĝardenlageto, li kulturigis grandstile kaj laŭplane. La Kresoparko ekzistas ĝis hodiaŭ!

En 1753 eldonitis lia sesvoluma verko "Land- und Gartenschatz". La ĝardenisto-juristo antaŭenigis scion pri la moderna agrikulturo ankaŭ ĉe publikaj institucioj. Li reklamis por scienca trejnadonde ĝardenistoj kaj modernigo de agrikulturaj studoj. Kiel politikisto en Erfurto li nomumitis en 1737 Pli juna urbestro kaj en 1752 Dua konsilantarmajstro.

Li ankaŭ esploradis urbohistorie. Tiukampe li publikigis "Erfurter Chronika" (de 1700-57).

De 1753-74 eldonitis en ses volumoj la unua eldono de lia verko Land- und Gartenschatzes. En 1758/59 li publikigis sian Einleitung in den Garten- und Acker-Bau kaj en 1762 la Gemischte Schriften. Posedante vastajn bienojn kaj estante bonstata li sukcesis fari multajn eksperimentojn por pli efika ekspluato de la tereno. Lia eble plej saneciga merito estis esti pelinta la erfurtanojn al la kultivado kaj konsumado de legomoj. Li hejmecigis la florbrasikon en Germanujo. Krome li inventis plurajn ilojn por hortikulturo. Jam dum sia vivo li estis honorita plurfoje kaj iĝis en la 1754-a jaro membro de la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften.

Literaturo redakti

  • Eberhard Czekalla / Reiner Prass: Christian Reichart und der Erwerbsgartenbau im 18. Jahrhundert. En: Martin Baumann / Steffen Raßloff (eld.): Blumenstadt Erfurt. Waid - Gartenbau - iga/egapark, Erfurt 2011, p. 49-73.
  • Katharina Trutz: Christian Reichart. En: Mitteldeutsche Lebensbilder vol. 4, 1929, p. 75–87 kun bildo).
  • Gerhard Wuchold und Eberhard Rempel: Christian Reicharts Wirken für die Entwicklung des Gartenbaues. In: Archiv für Gartenbau Band 29, 1981, S. 255–262.
  • Hans-Heinrich Müller: Der Thaer des Gartenbaus. Vor 300 Jahren wurde Christian Reichart geboren. En: Neue Deutsche Bauernzeitung nr. 26, de la 28-a de junio 1985, p. 17 (kun bildo).
  • Christian Reichart 1685–1775. Pionier und Förderer des Erfurter Erwerbsgartenbaues, en pluraj volumoj, Erfurt 1985.

Eksteraj ligiloj redakti