Christian Cannabich

Johann Christian Innocenz Bonaventura CANNABICH (Mannheim, ĉirkaŭ 28-a de Decembro 1731 - Frankfurto ĉe Majno, 20-a de Januaro 1798)[1]​ estis germana violonisto, komponisto kaj kapelestro de la muziko de la Klasikismo. Li estis fekunda komponisto de ĉirkaŭ 200 verkoj. Li pluigis la heredon de Johann Stamitz kaj kondukis la orkestron de Mannheim al la rango de unu el la plej bonkvalitaj en Eŭropo,[2]​ atingante gradon de perfektecon ĝis tiam neniam vidita, partikulare en la zorge gradigitaj crescendo-oj kaj diminuendo-oj.[3]​ Kun Stamitz kaj la aliaj komponistoj de la kortego de Manheim, li estis responsa pri la disvolvigo de la orkestra teksturo kiu preparis la grundon por la traktado de la Klasikuloj de Vieno. Lia traktado de la lignaj blovinstrumentoj, partikulare de la klarnetoj, kaj de ties uzado en la koncertoj estis tre influencita de Mozart.

Christian Cannabich
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1731 (1731-12-28)
en Mannheim
Morto 20-an de januaro 1798 (1798-01-20) (66-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Martin Friedrich Cannabich
Infano Carl Cannabich
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • koncertmajstro
vdr

Verkoj (elekto) redakti

Operoj
  • Azaki (1778)
Baletoj
  • 40 baletoj
Orkestra muziko
Ĉambra muziko

Diskaro (elekto) redakti

  • Christian Cannabich: Symphonies Nos. 47 - 52. Nicolaus Esterhazy Sinfonia, Conductor: Uwe Grodd. Naxos 8.554340
  • Christian Cannabich: Symphonies Nos. 59, 63, 64, 67 and 68. Lukas Consort, Conductor: Viktor Lukas. NAXOS 8.553960

Bibliografio redakti

Notoj redakti

  1. Greene, David Mason (2007). Greene's biographical encyclopedia of composers (en angla). Reproducing Piano Roll Fnd. p. 341. ISBN 9780385142786. Konsultita la 7an de Decembro 2011.
  2. Burney, Charles. General History Of Music From The Earliest Ages To The Present Period (1789). Eldonita de Frank Mercer. Vol. 2. 2 vol. Novjorko: Dover Publications, 1957. p. 945.
  3. Slonimsky, Nicolas, eld. Baker's Biographical Dictionary of Musicians. 5a eldono komplete reviziita. Novjorko, 1958. p. 248.