Christian Friedrich Werner

Christian Friedrich WERNER (naskiĝinta la 26-an de decembro 1759 en Schorndorf[1], mortinta la 18-an de septembro 1823 en Sarata/Buĝak[2]) estis germana komercisto. Estante sekvanto de la katolika karisma pastro Ignaz Lindl li organizis la elmigron de germanaj pietistoj en 1820 kaj 1821 Besarabion; li mem sekvis en 1823. Kelkajn monatojn post sia alveno li mortis promesinte legace la havaĵojn al la setlejo Sarata. El la heredaĵoj naskiĝos ankaŭ porinstruista seminario (Wernerschule) kiu nomitis por li. Temis pri la ununura germanlingva institucio siaspece en Besarabio estante gravega por la germana minoritato en Novorusio.

Christian Friedrich Werner
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1759 (1759-12-25)
en Schorndorf
Morto 6-an de septembro 1823 (1823-09-06) (63-jaraĝa)
en Besarabio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komercisto
vdr

Vivo redakti

Werner pasigis la junulajn jarojn en Ludwigsburg, kien liaj gepatroj (li estis la filo kuracisto) moviĝis en 1761. Post la patra morto en 1763 lia pli maljuna frato Johann Philipp prizorgis lin. Kiel lia frato, Christian Friedrich ankaŭ elektis la profesion de komercisto. En 1779 li iris al Giengen an der Brenz, kie li tenadis teksaĵbutikon. Gottlieb Veygel poste iĝis lia kompaniano. Post lia geedziĝo al la filino de riĉa komercisto, Friederike Veil de Schorndorf li havis tri infanojn. Ekde 1791 li faris pietismajn biblistudojn en sia domo. En la jaroj de 1803 ĝis 1807 Werner suferis severajn batojn de la sorto per la morto de pluraj proksimaj homoj al li, inkluzive de sia edzino, du el siaj filinoj, sia patrino kaj bona amiko.

Elmigro redakti

En 1819 la katolika pastro kaj elstara reprezentanto de la reviviĝmovado Ignaz Lindl venis al Gundremmingen. Liaj diservoj venigis multajn pilgrimantojn ĉi-tien. Werner estis imponita de la karismo de Lindl dum liturgipartopreno. Kiam Lindl perdis sian pastrecon kaj havis planojn elmigri al Rusio kun siaj anoj, Werner apogis lin kiel riĉa komercisto. Li organizis la planitan elmigradon disde sia loĝloko en Württemberg. Lindl ĉefe mobilizis subtenantojn en najbara Bavario, kie amasa foriro estis puninda delikto. Estis do malsukcesaj bavaraj petoj al la registaro de Virtembergo ĉesigi elmigradon.

En 1820 kaj 1821, germanaj elmigradkolonoj el Virtembergo kaj Bavario foriris al Suda Rusio kun proksimume 200 homoj en kovritaj ĉaroj. Alveninte en Odeson la elmigrantoj ricevis terenojn en Besarabio fare de la rusa registaro en 1822. Tie ili fondis la setlejon Sarata. Christian Friedrich Werner kaj lia komercpartnero Gottlieb Veygel sekvis la elmigrintojn forlasante Germanion la 2-an de majo 1823. Werner kunportis sian tutan riĉaĵon kaj malavare disdonis monsumojn al malriĉaj setlantoj. Kelkajn monatojn post lia alveno en Sarata, Werner mortis.

Testamento redakti

Werner asignis per testamento siajn riĉaĵojn de 25.000 rubloj en arĝento al la municipo de Sarata. Laŭ la volo de la testamentinto ankaŭ preĝejo estis konstruita (en 1843) kaj lernejo estis fondita (en 1844). Kvankam Werner deziris misilernejon, ekzistis neniu oficiala permeso por tio, ĉar misioj estis malpermesitaj en ortodoksa Rusujo.

En la lernejo, kies frekvento estis senpaga, viraj orfoj estis komence trejnitaj por iĝi instruistoj kaj skribistoj por la besarabigermanaj setlejoj. Ĝi estis nomita por Werner Evangelisch-deutsche Lehrerbildungsanstalt Werner. La komunumo de Sarata ŝuldas sian gvidan pozicion inter la Bessarabian germanaj komunumoj ĉefe al la lernejo.

Referencoj redakti

  1. Landeskirchliches Archiv Stuttgart, Kirchengemeinde Schorndorf (Dekanat Schorndorf), volumo 4 (Mischbuch 1753–1810), p. 91
  2. Sächsisches Staatsarchiv, Staatsarchiv Leipzig, 21962 Familiengeschichtliche Sammlungen des Reichssippenamtes, Kirchenbücher, Nr. KB Bessarabien 3526, 29/1831

Literaturo redakti

  • Ute Schmidt: Bessarabien – Deutsche Kolonisten am Schwarzen Meer, Berlin 2008, ISBN 978-3-936168-20-4
  • Albert Kern: Heimatbuch der Bessarabiendeutschen Ev.-Luth. Kirche, Hannover 1964
  • Hugo Häfner: Bessarabiendeutsche Schulgeschichte. In: Heimatkalender Jahrbuch der Deutschen aus Bessarabien. Hannover 1993