Christian Gottlob Heyne

Christian Gottlob HEYNE (naskiĝinta la 25-an de septembro 1729 en Chemnitz, mortinta la 14-an de julio 1812 en Göttingen) estis germana arĥeologo kaj filologo.

Christian Gottlob Heyne
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1729 (1729-09-25)
en Chemnitz,  Elektoprinclando Saksio
Morto 14-an de julio 1812 (1812-07-14) (82-jaraĝa)
en Göttingen
Tombo Bartholomäusfriedhof, Göttingen vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Electorate of Brunswick-Lüneburg vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Familio
Edz(in)o Georgine Brandes vd
Infanoj Therese Huber • Alfred Heyne • Carl Wilhelm Ludwig Heyne vd
Profesio
Okupo antropologo • bibliotekisto • arthistoriisto • arkeologo • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto vd
Aktiva en DresdenoGöttingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Frekventinte la gimnazion de naskiĝurbo sia li dediĉis sin ekde 1748 en Lepsiko al la studoj de filologio kaj jursciencoj ĉe Johann Friedrich Christ, Johann August Ernesti kaj Johann August Bach. En 1753 li iĝis kopiisto ĉe la biblioteko de grafo Heinrich von Brühl en Dresdeno. Nur la malriĉeco pelis lin je la verkado. Ties fruktoj estis, krom kelkaj tradukoj, la prilaborado de Tibulo (Leipzig 1755) kaj de Epikteto (Dresden 1756).

En Wittenberg kien li venis en 1759 kiel edukisto de nobla junulo, li kontinuigis la studojn kaj revenis en 1760 al Dresdeno. De ĉi tie li vokitis kiel profesoro pri retoriko en la jaro 1763-a al Göttingen. La sekvanjarojn li iĝis unua universitata bibliotekisto, poste kortega konsilisto kja sekretario de la Akademio de la sciencoj kaj sekreta justickonsilisto.

Per siaj prelegoj pri la klasika antikveco kaj la gvidado de la filologia seminario li ege helpis la ekfloron de la universitato kaj la plivigligon de la studoj pri la fruaj epokoj. Tamen la studo de lingvo kaj gramatiko estis por li nenio se ne antaŭkondiĉo por povi ekkompreni la spiriton de la antikveco! Filologio en si neniam estu la ĉefa celo. Pro tio li kritikitis ofte, i.a. fare de Johann Heinrich Voß. Ankaŭ Friedrich August Wolf, estinte iam fidela aŭkultanto lia, iĝis ties polemika malamiko.

La agado de Heyne verkiste komprenas la antikvecon entute kaj temigis mitologion, arĥeologion, historion kiel ankaŭ memkompreneble la interpretadon de la klasikaj verkistoj, speciale de la poetoj.

Inter liaj skribitaĵoj tre menciindas, krom la kolekto esea/programa »Opuscula academica« (Göttingen 1785–1812), la supre menciita Tibulo-eldono (4-a eldono prizorgita de Wunderlich, Leipzig 1817), de Vergilio (Leipzig 1767–75), de Pindaro (Göttingen 1773), de la homera »Iliado« (Leipzig 1882) kaj de la apolodora »Bibliotheca graeca« (Göttingen 1782); bonegas ankaŭ lia enkondukŝlosilo »Einleitung in das Studium der Antike« (Göttingen 1772); liaj komentoj »Erläuterungen« al la tischbein-a verko »Homer nach Antiken« (Göttingen 1801–05) kaj »Lobschrift auf Winckelmann« (Kassel 1778). La gazeto »Göttinger gelehrten Anzeigen«, kiu aperis ekde 1770 sub lia gvido, ja enhavas ankaŭ multaĵojn de Heyne. »Akademische Vorlesungen über die Archäologie und Kunst des Altertums« aperis en Braunschweig en 1821.

Filino lia estis la verkistino Therese Huber.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 306 (tie ĉi interrete)