Christian LÖBER, ankaŭ Christian Loeber (naskiĝinta la 22-an de januaro 1683 aŭ la 2-an de februaro 1683 en Naschhausen apud Orlamünde, mortinta la 26-an de decembro 1747 en Altenburg) estis germana teologo protestantisma.

Christian Löber
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1683 (1683-01-01)
en Naschhausen (Orlamünde)
Morto 26-an de decembro 1747 (1747-12-26) (64-jaraĝa)
Religio luteranismo vd
Profesio
Okupo himnoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante la filo de pastoro kaj superintendanto Christoph Heinrich Löber li havis ses gefratrojn kaj dek duongefratrojn; el ili nuptis la fratino Anna Sophie la göttingen-an la profesoron kaj diakonon Johann Samuel Heumann. Frekventante la lernejon en Rudolstadt li enmatrikuliĝis en 1698 ĉe la Universitato de Jena; en 1700 li samloke magistriĝis. Dumstudade li ellernis orientalajn lingvojn ĉe Johann Andreas Danz kaj sekvis filozofiajn prelegojn de Johann Paul Hebenstreit, matematikajn ĉe Georg Albrecht Hamberger, historiajn de Burkhard Gotthelf Struve kaj teologiajn ĉe Friedemann Bechmann, Valentin Veltheim, Philipp Müller kaj Johann Paul Hebenstreit.

En 1702 Löber ordinitis en Altenburg estante asistanto anstataŭa de la patro en Orlamünde. En 1705 li entreprenis studvojaĝon kaj iĝis en 1706 adjunkto ĉe la fakultato pri filozofio en Jena. En 1709 oni nomumis lin Landa ekleziinspektoro de Altenburg kaj lernejdisciplinan kontroliston. En 1711 li iĝis superintendanto de Ronneburg kaj kiel poste ulo de Karl Andreas Redel en 1731 generalsuperintendanto en Altenburg. Samloke li iĝis en 1738 Eklezia konsilisto, konsistoriano kaj unua kortega predikisto. Tiutempe li ankaŭ doktoriĝis pri teologio ĉe la Universitato de Jena (en 1714). Posteulo lia generalsuperintendandece estis postmorte Johann Christian Stemler.

Löber estis ekde 1712 edzo de Dorothee Sophie, filino de la administraduja adjunkto Jacob Abraham Börner el Ronneburg. Inter liaj infanoj jenas kelkaj:

  • Traugott Christiane Dorothea (1724-1788), poetino
  • Gotthilf Friedemann Löber
  • Gotthold Ernst (1725-1784), saksia kortega kuracisto
  • C hristian Joseph (1743-1794), kuracisto kaj framasonisma ordenestro

Lia nepo estis Gottwerth Heinrich Löber, ĉefpastro kaj superintendanto en Kahla. Portreto de natura grandeco pendas ĉe la ambono en la Tombeja preĝejo (Altenburg).

Verkista agado kaj honoroj redakti

Löber kunlaboris en la biblieldonprojekto Kurfürstenbibel de Ernesto la 1-a verkante predikojn, programojn, (en 1722) kronikon de Ronneburg Historie von Ronneburg kaj la libron Umständliche Nachricht von denen Salzburgischen Emigranten, welche vom 10. bis 13. Juni durch Ronneburg zogen (1732; temas pri la alveno de el Salcburgio en 1732 forpelitaj protestantoj). Krome Löber gravis en la verkado de ekleziaj kantoj.

En la 30.10.1699 li nomumitis fare de la Christian Ludwig Fritzsche, kortega palatino, poeta laureatus (kroninda poeto).

Verkoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti