Christian Schneehagen

Christian SCHNEEHAGEN, vokite Christel (naskiĝinta la 25-an de decembro 1891 en Barsinghausen, mortinta la 25-an de aprilo 1918 en Bailleul/Nord) estis germana studento kaj oficiro.

Christian Schneehagen
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1891 (1891-12-25)
en Barsinghausen
Morto 25-an de aprilo 1918 (1918-04-25) (26-jaraĝa)
en Bailleul
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo oficirostudento
vdr

Vivo redakti

Christian Schneehagen estis la filo de bindisto mastra kun oficejo en Barsinghausen. Jam frue li aliĝis al Wandervogel-movado kaj post la maturiĝekzameno li studis ĉe la Universitato de Göttingen kunfondante la grupon Germana akademia liberularo (Deutsche Akademische Freischar), alternativligon al tradicia korporaciaro kun elementoj el la Junularkulturo.

En 1913 li nombriĝis inter la idedonintoj kaj organizantoj por la Unua libergermana junulartago pro kio li rekomendis la monton Hoher Meißner ĉe Hessisch Lichtenau. Preparkunveno okazis je pentekosto 1913 en Jena kiun partoprenis 13 ligoj (i.a. Serakreis Jena, FSG Wickersdorf) kaj kie detale voĉdonitis pri la nomo, okazigejo kaj tagordo de la menciita festego. La nomo festa Freideutscher Jugendtag baziĝis sur propono de la wandervogel-ano Friedrich Wilhelm Fulda, responsulo por la organo "Wandervogel-Führerzeitschrift". Ideoj marŝi postfeste Lepsikon respektive antaŭfeste fari elmontran kulturan eventon en Vajmaro aŭ Jena malakceptitis por ĝui alternative nur unu puran naturfeston ĉe Hoher Meißner.[1]

La unua alvoko publikigitis en somero 1913 ĉe Wandervogel-Führerzeitung (kajero 7, 1913) subskribite en la nomo de Germana akademia liberularo de Knud Ahlborn. Alvoko dua aperis mallonge pli malfrue en la goviaj folioj "Nordmark" de Wandervogel e.V. (kajero 4, 1913) subskribite de ĉiuj partoprenontaj asocioj. Kiel festĉefmoderigiston oni nomumis Christian Schneehagen.

Christian Schneehagen estis rezervleŭtenanto. Li falis en 1918 kaj entombigitis sur la Germana soldata tombejo en Steenwerck/Nord.[2]

Memoro redakti

Laŭ li nomitis la migradopado inter Hoher Meissner kaj Burgo Ludwigstein ĉe Witzenhausen-Werleshausen.[3] Enburge ĉambro portas nomon lian.

Verkoj redakti

  • kun Lotte Frucht: Unsere Kleidung: Anregungen zur neuen Männer- und Frauentracht; Für den freideutschen Jugendtag. Saal, Hamburg 1913
  • kun Gustav Mittelstraß (eld.): Freideutscher Jugendtag 1913: Reden. Saal, Hamburg 1913

Referencoj redakti

  1. Winfried Mogge, Jürgen Reulecke: Hoher Meißner 1913 - Der Erste Freideutsche Jugendtag in Dokumenten, Deutungen und Bildern. Edition Archiv der deutschen Jugendbewegung. Bd. 5. Verlag Wissenschaft und Politik, Köln 1988. ISBN 3-8046-8723-7, p. 42–45
  2. Nach Gräbersuche online, Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge
  3. "Schneehagenweg". Arkivita el la originalo je 2014-07-20. Alirita 2021-01-05.

Literaturo redakti

  • Hinrich Jantzen: Namen und Werke: Biographien und Beiträge zur Soziologie der Jugendbewegung. Band 1, Frankfurt am Main: DIPA 1972 ISBN 3-7638-0251-7, p. 263–268