Christian Tramitz (prononco [KRIStjan TRAmits], naskiĝis la  13-an de julio 1955(nun 1955-07-13), do nun 68-jara) estas germana aktoro, komikisto, dublisto kaj verkisto.

Christian Tramitz
Persona informo
Christian Tramitz
Naskiĝo la  13-an de julio 1955(nun 1955-07-13)
en Germanio Munkeno, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Zerboni Acting School vd
Profesio
Okupo aktoro • voĉaktoro • aŭtorokomikistoscenaristo • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1981 ĝis nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Christian Tramitz estas la filo de la filmproduktisto Rudolf Tramitz kaj de ties edzino Monica, kies patro Paul Hörbiger, estis tre renoma aktoro, kaj en kies familio kreskis pluraj pliaj talentaj aktoroj. Tamen Christian Tramitz malgraŭ tiu arteca familio ne rektvoje iĝis aktoro, sed unue studis artan historion, filozofion kaj teatrosciencon. Tamen paralele li ankaŭ prenis lecionojn de aktorado, ĉe la instruistino Ruth von Zerboni, kaj de ludado je violino, en la muzika konservatorio de Munkeno.

Ekde la 1980-aj jaroj li amplekse profesie aktivas pri la aktoreca germanlingva dublado de alilingvaj kinejaj filmoj, kaj realaktoraj kaj animaciaj. Ekde decembro 1996 li unuafoje aktore videblis en televida serio. Publike li tamen aparte konatiĝis en komikista triopo kun la kolegoj Michael („Bully“) Herbig kaj Rick Kavanian - kiel aktoro kaj skeĉisto en la televida programo Bullyparade, kaj en pluraj sukcesaj kinejaj filmoj de la triopo, ekzemple Der Schuh des Manitu, kiu senrespekte parodiis la filmojn de Winnetou el la 1960-aj jaroj, kaj (T)raumschiff Surprise Periode 1, kiu same senrespekte primokis la unuan sezonon de la usona scienc-fikcia serio Star Trek. Sed ankaŭ en pluraj aliaj kinejaj filmoj li estas gasto, en kompare iom pli seriozaj roloj, ekzemple en la produktaĵo Keinohrhasen.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti