Christine Nöstlinger

Christine NÖSTLINGER (naskiĝinta en la 13-a de oktobro 1936 en Vieno - mortis la 28-an de junio 2018) estis bonkonata aŭstra verkistino. Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj ŝi nombriĝas inter la plej gravaj porinfanaj kaj porjunularaj verkistoj de Germanlingvio.

Christine Nöstlinger
2012 Christine Nöstlinger (6805938102) (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1936 (1936-10-13)
en Vieno
Morto 28-an de junio 2018 (2018-06-28) (81-jara)
en Vieno
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per kancero [#]
Tombo Hernalser Friedhof [#]
Etno aŭstroj [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Familio
Edz(in)o Ernst Nöstlinger [#]
Infanoj Christiana Nöstlinger • Barbara Waldschütz [#]
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • dramaturgoilustristoĵurnalistoscenaristo [#]
Laborkampo children's and youth literature [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Karakterizaĵoj de ŝia kreadoRedakti

En siaj ofte eĉ socikritikozaj libroj, kies stilo adaptiĝas al la infana kaj junulara esprimmaniero, ŝi precipe okupiĝas pri la problemo de aŭtoritato kaj emancipiĝo. Ŝi ricevis multajn premiojn, i.a. Deutscher Jugendbuchpreis por Wir pfeifen auf den Gurkenkönig (de 1972) aŭ Hans-Christian-Andersen-Preis (en 1984) por sia kompleta verkaro.

Krom tiajn librojn ŝi verkis ankaŭ lirikaĵojn en la dialekto viena kaj tekstojn por gazetoj, radio kaj televido. La verkistino edziniĝis al la verkisto Ernst Nöstlinger.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Die feuerrote Friederike (1970)
  • Die Kinder aus dem Kinderkeller (1971)
  • Ein Mann für Mama (1972)
  • Maikäfer flieg! (1973)
  • Ilse Janda, 14 (1974)
  • Die unteren sieben Achtel des Eisbergs (1978)
  • Das Austauschkind (1982)
  • Am Montag ist alles ganz anders (1984)
  • Geschichten vom Franz (serio: 1984-2011)
  • Haushaltsschnecken leben länger (1985)
  • Der geheime Großvater (1986)
  • Man nennt mich Ameisenbär (1986)
  • Die nie geschriebenen Briefe der Emma K., 75 (1988)
  • Der Zwerg im Kopf (1989)
  • Einen Löffel für den Papa (1989)
  • Feriengeschichten vom Franz (1989)
  • ABC für Großmütter (1999).

LiteraturoRedakti

  • Sabine Fuchs: Christine Nöstlinger. Eine Werkmonographie. Dachs Verlag, Wien 2001, ISBN 3-85191-243-8.
  • Sabine Fuchs, Ernst Seibert (eld.): … weil die Kinder nicht ernst genommen werden. Zum Werk von Christine Nöstlinger. Sammelband des internationalen Symposions, Praesens 2003, ISBN 3-7069-0187-0.
  • Christine Nöstlinger: Geplant habe ich gar nichts. Aufsätze, Reden, Interviews. Zum 60. Geburtstag. Dachs Verlag, Wien 1998, ISBN 3-85191-087-7.

Eksteraj ligilojRedakti