Christoph Blocher (naskiĝis la 11-an de oktobro1940 en Ŝafhaŭzo kaj estas civitano de Meilen kaj Zuriko en Kantono Zuriko kaj Schattenhalb en Kantono Berno) estas svisa politikisto kaj membro de la Svisa Popolpartio. Ek de la 1-a de januaro 2004 ĝis la 31-a de decembro 2007 li estis membro de la Federacia Konsilio de Svislando.

Christoph Blocher
Persona informo
Christoph Blocher
Naskiĝo 11-an de oktobro 1940 (1940-10-11) (83-jaraĝa)
en Ŝafhaŭzo
Lingvoj germana vd
Loĝloko Herrliberg • Rhäzüns Castle vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Zuriko vd
Partio Svisa Popolpartio vd
Familio
Edz(in)o Q56642272 vd
Infanoj Magdalena Martullo-Blocher • Rahel Blocher • Markus Blocher vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Manifestacio kontraŭ la reelekto de Christoph Blocher la 8-an de decembro 2008
Christoph Blocher

Malelekto kiel Federacia Konsilianto redakti

La 9-an de decembro 2007 Blocher malelektiĝis el la Federacia Konsilio, ĉar lia polica dekstrema politiko dividis la tutan nacion. Post la perdo de la absoluta plimulto de la du burĝaj partioj en la Federacia Asembleo post la naciaj elektoj en aŭtuno 2007, liaj politikaj malamikoj el la maldekstra flanko disponis pri la necesa voĉforto por forigi lin el la nacia registaro. Anstataŭ Christoph Blocher estis elektita Eveline Widmer-Schlumpf, kiu post akcepto de la elekto kun sia tuta grizona sekcio estis eksigita el la Svisa Popolpartio.

Vivo redakti

Christoph Blocher estas civitano de Meilen, Zuriko kaj Schattenhalb. Li naskiĝis kiel sepa de dek-unu infanoj de la pastra familio Wolfram kaj Ida Blocher-Baur en Ŝahfaŭzo kaj pasis sian infanecon en Laufen-Uhwiesen en Kantono Zuriko.

Li edziĝis kun la primarinstruistino Silvia Blocher naskiĝinta Kaiser. La geedzoj loĝas en Herrliberg (Kantono Zuriko) kaj Rhäzüns (Kantono Grizono) kaj havas tri filinojn, unu filion kaj ses genepojn.

La prapraavo Johann Georg Blocher enmigris al Svislando kiel pietisma predikisto el la reĝolando Virtembergo kaj akiris la svisan civitanecon en la jaro 1861 en Kantono Berno.

Profesio redakti

De 1955 ĝis 1959 Blocher absolvis agrikulturan metilernadon en Ossingen. Post agrikultura praktikado li de 1961 ĝis 1963 faris sian abituron kaj studis de 1964 ĝis 1969 jurisprudencon en Zuriko, Montpellier kaj Parizo. En 1971 li doktoriĝis en jurisprudenco.

1969 Blocher eklaboris en la jura departemento de la entrepreno Ems-Chemie AG en Domat-Ems. Ek de 1972 li estis prezidanto de la direkcio kaj delegito de la administra konsilio de Ems-Chemie AG. En 1984 li fariĝis la prezidanto kaj delegito de Ems-Chemie Holding AG, post kiam li en la sekva jaro akiris ties akcian plimulton. Li restis ankaŭ administra konsilianto de diversaj entreprenoj de la Ems-Guro kaj prezidis la administran konsilion de Pharma Vision 2000 AG (ĝis junio 1998)

Blocher sukcesis rekonduki la Ems-kemientreprenojn al profito kaj akiris privatan kapitalon en la alteco de proksimume 2 ĝis 3 miliardoj da svisaj frankoj. Oni supozas tamen, ke la plej granda parto de tiu havaĵo ne devenas el profito de Ems-kemio sed el privataj financaktivecoj. Blocher apartenas al la plej riĉaj svisoj.

Post lia elektiĝo kiel federacia konsilianto fine de 2003 li ĉesigis siajn formalajn ligojn al la entrepreno. La gvidon de la entrepreno transprenis lia plej aĝa filino, Magdalena Martullo-Blocher. Sian akcian plimulton Blocher transferis al siaj infanoj parte kiel donaco kaj parte kiel vendo.

En la armeo Christoph Blocher estis kiel kolonelo komandanto de la Zurika Aerprotekta Regimento.

Fontoj redakti

La Esperanto-versio de ĉi-tiu artikolo baziĝas sur libera traduko de la teksto en la germana vikipedio. La liston de la fontoj kaj aŭtoroj konsultu tie.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti